— Cu gi konvenos al vi? — demandis Bill.

— Jes. -Si demetis sian mantelon kun profunda gemo. Bill repasis malfacile el la pordo.

— Kiam ni veku vin? — li demandis.

— Mi ne dormos…

— Estas malbone — li respondis incitite. — En dormo la organismo ciam reproduktas sin. Kiu estas juna kaj estas post grandaj korpaj, kaj animaj revolucioj, kiel la senjorita, tiu…

— Bonvolu lasu min sola — diris la virino trolaciginte.

Bill Teksaso tre ekkompatis sin.

— Pardonu min, senorita, mi ne volis esti trudigema, mi nur atentigis vin pri la damagaj sekvoj de la maldormo. Mia kuzo havis iskiatalgion, dum li estis noktogardisto. Gi okazis en Wringfield, kie ec nun ekzistas tiu institutcio. Tiel oni mortpafas malpli multe da serifoj, kaj gi estas malplu multekosta por la urbeto, kie cetere oni estas sparemaj. La cevaloj en Wringfield estas malgrasaj pro la malbona nutrado. Iu mia onklo lau patrina branco…

La virino ridetis.

— Bone, bone… Sed nun jam lasu min ripozi.

— Je via servo. Mi volis nur tion, ke vi ridetu. Adio, senorita…

Cu li vidis bone? Au li nur imagis? La virino, havanta elegantan aspekton rigardis sur lin kun dankemaj okuloj. Kvazau si estus ricevinta ne multe da afableco. Sed si estas tiel bela.

Li pasis en la drinkejon.

— He — diris Bulkin — , vi estas tute stranga ulo.

— Sed ne antipatia, kaj tio gravas…

— Jen estas la tempo forkuri, car la amikoj de Austin neniel lasos lin en honto… — diris la cevalbredisto.

— Vi konstante pravas pri tio. Mi kuregos.

Nun jam li vere volis kuregi. Estus pli bone eviti la sensancan interbatadon. Li eksvingis sian capelon, kaj…

Kaj audigis huftamburado de cevaloj, poste plandumoj, batigantaj al la tero, kiam radistoj elseligas rapide.

Li malfruis.

— Kapute… — murmuretis la drinkejmastro pale.

La knabo ne hezitis ec sekundon. Elpreninte sian revolveron fulmrapide, li trafis la lampon. La botoj de la unua rabisto frapigis al la sojlo, en lia mano kun revolvero, sed li ekhaltis senpove en la mallumo. La fenestro grincis en la alia flanko de la ejo, kiel iu malfermis gin. Pafo knalis. Se la lampo lumus, Bill jam ne vivus. Sed tiel audigis la frakasbruo, falo, kiel li saltis tra gi, kuntirinte la sutron.

Knalis pluraj pafoj. Blasfemado. La ejo malplenigis. Oni sciis, ke li kasigas ie en la arbustoj. Baldau ni trovos lin.

— Tri homoj iru lau la apudvoj fosajo… — kriis iu.

— La fripono estos ce la rivero — audigis la voco de Austin, kiu sajnas, ke li jam staris sur siaj piedoj.

La gastoj de Bulkin kusis ventraltere. La proprietulo malantau la drinkejbreto. Ili levigis malrapide. Estis mallumo, kaj nek la luno brilis.

— Kompatinda bubo… — diris Bulkin. — Li ne havas cevalon. Li ne povas fugis en tiu ci regiono helpe de sia menso.

— Bela ordo gi estas — grumblis la cevalbredisto. — Vespere la rabistoj cevalrajdas en la urbon kaj mortigas iun, kiu batalis honeste rekte-al-vizage. Kie estas la serifo nun…

— Imagu, ke vi estas la serifo — murmuris iu kaubojo — , kie vi estus nun?

— La edzo de mia juna fratino estis serifo en Hampscourt, kaj li mortis pro tio — rimarkis iu en la mallumo. Poste ekflaretis alumeto, kaj ili ekvidis Bill Teksason dum la tempo de ekcigaredo.

Li sidis en la mezo de la ejo kaj fumis.

4

— Ne koleru, Bulkin — li diris. — Sed pakajon, mi opinias, ke gi eble estis cepo, mi jetis tra la fenestro, ke tiuj rabistoj audu falbruon ekstere.

— Atentu min, vi, temerarulo, hazarde vi denove faris tion bone, tamen pli-malpli poste ili traktos vin draste.

— Ankau mi samopinias. Sed se mi ekploros, tion ne helpos mian malagrablan situacion.

Audigis frakasbruo. Li rompis nuksoselon per siaj dentoj kaj mangis. Li estas frenezulo!

— Sciu, Bulkin, la momento de la morto estas tia, kiel la korko: lerta homo ciam eltiras gin iel… Tio estis bona diro. Ci ne?…

La cevalbredisto ekparolis en la prema mallumo;

— Sed… kiel vi volas savigi el tio?… Cu vi havas ian planon?

Audigis la trompiginta blasfemado de la koleraj banditoj de ekstere.

— Cu planon? — li respondis trankvile. — Mi satus eklogi kaj fiskapti en Kalifornio dum miaj maljunaj tagoj…

— Diablo okazis al tiu fripono — kriis rauka, kolera voco.

Iu malfermis la pordon piedbatante.

— He, Bulkin, eklumigu lampon, vi, hundo! Ne timu, ni ne mangos vin. Mi volas trinki viskion!..

— Alo, jen estas la lampo de la caro! — kriis alia homo, kaj li jam tuj portis gin.

Nun kapute al li!

La lumo de la lampo inundis la drinkejon, kaj…

Kaj neniu sidis en la mezo de la ejo! Bill Teksaso malaperis! La drinkejmastro, la cevalbredisto kaj la du kaubojo interrigardis stulte.

La rabistoj frapadis la ladan drinkejbreto.

— Brandon! — kriis rauke maldika, sed tre largmentona murdisto, kiu teruris la logantojn de la regionon lau la nomo “Jeff la Gorilo”

— Mi juras, ke tiu trompisto kasigadas ci tie — furiozis Austin, kiun la trasangita bandago faris ec pli timiga.

— De kie li alvenis subite? — demandis Pete, malalta, diktrunka, platnaza bandito. — Cu vi neniam vidis lin ci tie? — li turnis sin al Bulkin.

— Li diris, ke li alvenis el Teksaso… — respondis la drinkejmastro.

— Li ankorau ne vizitis ci tien — rimarkis la cevalbredisto. — Versajne li saltis en la riveron kaj la drivo kuntrenis lin.

— Ni fermis lian vojon al tiu direkto! — diris Jeff, la Gorilo. — Li kasigadas ci tie.

Bruo audigis el ekstere, kaj pluraj homoj envenis. Sajnas, ke la sorto ne volis, ke la kaubojo kun vulpteriera vizago elsavigu pro sia facilanimeco. Avane rapidis “Dod, la O-gambulo” sur siaj terure kurbaj kruroj, kaj li kunportis krevintan sakon, en gi terpomojn.

— Jen rigardu! Mi trovis gin sub la fenestro. Eblas, ke ni audis pumbrui tion.

— Kaj eble la ulo tute ne elsaltis! — kriis Austin.

— Nun li devas esti ci tie! Ni trasercu la domon!

5

La knabino sidis ce la tablo, timiginte. Si audis la pafojn, la kridadon, sed si ne sciis, kion fari?

Subite la pordo malfermigis, kaj Bill enpasis senbrue, rapide.

— Pardonon… mi forgesis demandi, cu ni lavu la caron… car…

Вы читаете Bill Teksaso, la temerarulo
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

1

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату