Li eksilentis, vidinte, ke la virino rigardas lin kun grandaj okuloj.
— Mi petas vin… lasu mi sola…
— Tuj, sed mi devus sciis, car se la cevalo… alkutimigis al hordeo…
— Kio okazas ekstere?!
— Kie?… Ja… Nenio. Alvenis kelkaj fieraj gastoj… Kaj ili amuzigas.
— La pafoj… Kio estis tiuj?
— Infanajo. La loka junularo preparigas por la pafkonkuso, okazonta en Denver, kaj ili ekzercas sin… Se la babilado estas agrable, eble mi povus eksidi.
Kaj li eksidis. Rauka kriegado audigis el la proksimo.
— Vi envenis por kasigi. Cu oni persekutas vin? Au vi nur timas? — demandis la virino.
— Tiuj estas fabeloj el filmoj… Sed ankau tio eblas, ke mi timas, mi estas maljuna, malgaja drinkejmastro, bonvolu kredi tion…
La knabino ekridis.
— Kial vi farigis drinkejmastro, se vi timas la interbatadon?
— Miaj gepatro volis, ke mia frato estu maristo, kaj mi dedicu mian vivon al la drinkejestra profesio. Mia juna fratino edzinigis, kaj iu mia onklo estas apotekisto en Filadelfio. Antaulonge li partoprenis borsajn operaciojn, sed nun jam ne indas fari tion, la strato Wall estas nefidinda. Antau dudek jaroj, kiam eksplodis la granda paniko de la gejsoj en Japanio…
La knabino ekridis laute, car sajnis, ke la junulo volas prokrasti la tempon ciumaniere.
— Vidu, sinjoro…
— Bill…
— Mi ne kutimas nomi virojn lau la persona nomo
— Guste tial vi felicigus min… Cetere mi estas Bill Teksaso, drinkejmastro kaj temerarulo.
— Do sinjoro Teksaso, vane vi prokrastas la tempon, car vi ne povas resti ci tie.
Li strecis siajn orelojn kaj ekstaris rapide:
— Ho, mi jam foriros tuj. — Li elklevis sian capelon profunde kaj pasis al la fenestro. — Se vi permesas, mi foriros ci tie. Ciuvespere mi trejnas min per tiajo.
Li saltis tra la fenestro.
Apenau forsonis la piedtamburado de Bill Teksaso, kiam sovagaj vocoj audigis ce la pordo.
— Ne kuragu enpasi ci tien, Pete! Virino tranoktis, kaj…
— Foriru, Bulkin, car mi traktos vin draste! Ni ne toleras friponojn en la cirkauajo!
— Vi kasis la kanajlon ci tie.
La pordo sirmalfermigis, kaj kelkaj homoj penetris.
Sed ili retropasis. Ili trovis nur virinon en la cambro, kiu alpremigis al la muro tiiginte, kaj si ne povis ekparoli.
— Kie estas tiu homo? Diru fraulino, tiam okazos nenio malbona al vi.
— Li saltis tra la fenestro! — kriis Pete.
La knabino staris antau ilin senvole, kiel ili ekiris amase al la fenestro:
— Cu tiom da homoj iras kontrau unu ci-loke?! — si kriis subite akre.
— Tiu ulo ne rajtas vagaci en tiu ci regiono — , diris la Gorilo krude. — Li estas trompludisto, embuskatakinto.
— Kial li estas embuskatakinto — kuragis iri inter ilin Bulkin. Vi staris vid-al-vide.
— Sed li jetis sian pistolon al mi, kiun li tenis en sia maldekstra mano! — interkriis Austin, kiu estis la plej hida.
— Vidu, fraulino… mi ne scias kiu vi estas… Sed vi agus pli sage, se vi ne miksus vin en la aferojn de la. Staru flanken el la vojo!..
La dika Pete pasis tiel al sin, kvazau li permesus unu minuton por pensado, poste li agos. Lia mallonga, dika brako jam levigis por forpusi la virinon.
— Unu vorton — si diris subite, rezolute. — Noktomeze mi devas renkontigi kun iu.
— Eh, tio ne koncernas nin…
— Eble tamen! — diris nun iu en la pordo.
Ili ciuj rigardis tien. La interrompinto jus alvenis.
— Eble tamen — nur diris tion la alveninto mallaute, iom mirante, preskau gentile. Sed se bombo estus eksplodinta, nek tio povintus kauzi pli grandan konsternigon. La krudaj, rezolutaj vizagoj rigidigis, la brakoj, dikaj kiel longaj lignotrunkoj pendis inerte, kaj lau la strabaj flankrigardoj, ili satintus forlasi la ejon nerimarkite.
Kvankam la novalveninto havis la plej elegantan eksterajon el ili.
— La
Lau la aspekto la
Ankau lia vizago estis speciale delikata kaj interesa.
La unua impreso: demona! Mallarg, delikate cizita nazo, iom akre konturigantaj nazloboj. Energie kurbigantaj lipoj, nekutime hela hauto, alta frunto, iom blankigantaj haroj ce liaj tempioj. Lia reliefiganta brustokesto, la rekta trunko donis ordoneman, sed plie orgojlan, ol atakeman karakteron al lia aspekto. Sub liaj mallargaj, belarkaj brovoj malvama, prema rigardo direktigis senmove.
La banditoj, antau ol li farigis
Lia voco transiris el rauka baritono en trenatan flustradon.
La
— Austin… — li flustris mallonge. — Kio gi estas?
— Aventuristo, trompludisto atakis min embuske kaj
— Pete! — li daurigis, sed lia senesprima rigardo direktigis ec nun al la frunto de Austin.
—
Li rigardis sur la knabinon.
— Cu iu insultis vin? — li demandis, tute ne atentante Pete-on.
La banditoj staris pale kaj silente.
— Neniu insultis min — respondis la nekonata virino.
— Vi ciuj foriru — li diris mansvingante, kvazau la afero ne interesus lin, kaj li aldonis fiksrigardante siajn suojn. — Rajdu malproksimen de ci tie! Hodiau mi jam volas renkonti neniun en la cirkauajo… Post duonminuto audigis pakado de rajdistoj el ekstere. Ili stelumis mute, ne parolante pri Bill Teksaso, kvazau ili ne estus sercintaj lin furioze antau kelkaj minutoj. Sproninte la cevalojn, ili forgalopis rapide sur la vojo.
6
— Cu vi fartas malbone? — li demandis gentile, sed ec nun kun senviva voco.
— Ne… dankon… mi nur lacigis…
— Eksidu. — Gi ne estis orodono, kaj tamen… sentigis el lia voco: si devas fari tion, kion li diras.
— Vi ripozos unu horon. Poste vi venos kun mi…
— Mi demandas… kial vi volas malfelicigi min?…
— Mi felicigos vin.
— Cu per tio, ke vi kunportos min perforte?