Si ne povs respondi.

— Mi opinias, ke nia konateco maturigis, ke ni prezentigu. Mi estas Bill Teksaso.

La knabino silentas.

— Almenau diru ian nomon, kio taugas por nomi vin. Kvankam en nia situacio nek tio estus trudigo, se mi demandus, al kiu mi havas la honoron en la frauko de la morto?

La virino diris malgaje, flustrante:

— Mi estas la edzino de la Lordo.

8

Bill Teksaso staris surprizite.

Kio gi estas denove?! Cu la bela senorita estas… la edzino de la rabisto?

Tio do estas terura… Li rabis ies edzinon. La rabisto vivas malbonan geedzan vivon, li kverelas kun sia edzino, kiam alvenas al ili freneza kaubojo, kiu mortpafas la edzon, kaj nun li staras ci tie nokte sur la landvojo kun la vidvino. Se nur la Lordo mortis.

Kaj tio estas la pli bona afero.

Sed kial venis la virino renkontigi kun sia divorcinta edzo, se lastatempe si gojis, kiam si povis forfugi?

— La novajo kvazau estus iom batinta min je la kapo — li respondis fine mallaute. — Nun kien vi volas iri?

La virino eklevis sian sultron:

— Mi ne scias.

— Permesu, ke mi akompanu vin, ankau mi volis iri tien.

La timo malaperis. Li denove farigis la antaua, gaja homo.

Sed la knabino staris tiel timiginte, senkonsile en la nokto, ke Bill tre ekkompatis sin.

— Vidu — li diris. — La rabistoj certe ofendigos, ke mi mortpafis la cefon, do post nelonge multaj banditoj sekvos nin. Eble ili kredos, ke en la mallumo, ni falis en la abismon, tiel ni trovos vojon por eskapo, eble ili divenos la trompon, kaj tiam ni devos rapidi iomete, car ili kaptos nin, kaj mi ne kredus, ke ni povus kalkuli taktan traktadon.

— Sed… kien?

— Cu vi ne havas iun, kiu povus defendi vin? Cu parencon? Hejmon?

— Mi havas. Sed mi ne volas, ke la Lordo kaj lia bando ataku ilin.

— Trovita! Iru Orienten! La Lordo ne povas sekvi vin en Nov-Jorkon au en Filadelfion, kaj okcidenta bandito estas nur publike dangera vagabondo tie. Ne estas revolverheroo, kaj la polico defendas la plej malfortan homon kontrau la plej potenculoj…

— Tio… estus bone… Sed… Kiel?

— Kiel? Rapide! Jes, tio estas le plej gusta maniero: rapide.

— Cu vi… cu vi havas monon?

Bill Teksaso ridis supereme.

— Kompreneble jes! Felice mi gajnis hodiau malgrandan revolveron kaj preskau tri dolarojn…

— Cu tri? Cu el tio vi volas vojagi al Filadelfio?

— Kial ne? Sinjore… Cu vi, Lady, ne havas ec unu groson? — li demandis respektoplene.

— Mia mantelo… mia burso restis tie.

— Dank’ al Dio!

— Kiel?

— Tiel la Lady almenau devas akcepti mian akompanon

Rideto trapasis sur la vizago de la knabino.

— Ne… nomu min Lady. Mia fraulina nomo estas Edith Brent. Bonvolu nomi min tiel.

— Ni do priparolis tion, ni rapidu plu, car oni trovos nin.

Li ekprenis la pojnon de la knabino, kaj dvojiginte, li ekiris kun li malrapide al la kampoj, konturigantaj en la malpura krepusko.

9

La kaubojo gvidis sin sur kavoplenaj, senvojaj vojoj, kaj si lace, trolaciginte pasadis apud li.

— Cu vi… subauskultis?

La knabo kapjesis rikanante.

— Gi estas mia malbona kutimo. Kaj se estus vere, ke oni maljunigas rapide pro tio, nun mi gvidus vin man’ en mano kun barbo gisgenua.

Ili silentis. Iom post iom tagigis. La ladvojo estis videbla malproksime. Antau ili staris arboj maldense kaj lontane, ce la rando de la horizonto estis dissemitaj domoj.

— Tie situas Kinglow. Gi estas bela loko. Foje mi sidis tie du monatojn.

— Kial?

— Car oni enkarcerigis min.

— Vi sercas ciam… Nun ne estas permesate esti facilanima.

Nun gi estas pleje bezonata.

— Kaj kial… vi intervenis…?

— Car mi vidis, ke vi estas en malagrabla situacio. Poste mi kondutis tre malbele. Mi rekonas… Tiu ulo scias… Lia vizago… kaj kiel li rigardas…. Mi ekkonis la timon… Bonvolu malestimi min, bedaurinde mi ne povas mensogi. Mi ege timis vian karan edzon. Mi pensas, se li elprenos sian pistolon, kaj li mortpafos min, nek tiam mi povintus ektiri la canon… Mi ne komprenas. La voco haltis en mia gorgo; la sango glaciigis en mia koro…

La virino frostotremis.

— Li estas terura homo… Ho,… Tre! Cu li mortis?… Cu vi pensas?

— Mi ne scias…

— Diru… kion vi pensas pri mi?…

Mi ne kutimas pensadi… Tio estas mia denaska problemo.

La suno levigis. Kun serena, pura, friska, flava lumo. Ili iris inter tiel pacaj, belaj, verdaj kampoj, tiu regiono estis tiel amikema, ke gi faris preskau malversajna la teruran okazajon, kiun ili travivis.

— Kiel ni atingos Orienton? Cu per caro? — demandis Edith.

— Ne.

— Cu per trajno?

— Ba!

— Kiel do vi volas vojagi?

— Senpage. Vi vidos, kiel rapida kaj bona veturilo gi estas.

La virino demandis nenion pli. Egalas… si zorgos pri nenio. Estis tre trankvilige iri tiel, sur la kvietaj kampoj, kaj iu prenas sian pojnon…

Iu, al kiu si fidis. Kvankam krom lia nomo, kaj eble nek tio estas la vera, si sciis nenion pri li.

Trans la arboj ili jam ne vidis la landvojon. Tio estis trankviliga. Dekstre situis montetoj, malproksimen, gis la vidlimo.

— Tie ni ascendos — diris Bill. — Taluso!

— Kiel…

— Vi vidos tion. Ci tie kutimas restadi tiu restoracia vagono, kiu jus ekveturos. La trajno kuros sur la maldekstra relparo al Oriento…

Longa varvagono staris sur la taluso.

— Venu malantau mi, kaj faru cion imitante min. Escepte miajn idiotajn sercojn.

Вы читаете Bill Teksaso, la temerarulo
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

1

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату