— Vi sekvos min memvole.

— Kaj se ne?

— Tiam mi vere kunportos vin perforte, sed vi estos nur mia kaptito. Gis vi konsideros, ke vi devas obei min.

— Tio…

— Atendu! Mi ankorau ne finis mian direndon. — Li parolis tiel, kiel ia masino, kaj lia rigardo ripozis super la kanbino, sur la muro. — Mi povas devigi vin pri nenio. Mi tute ne volas. Gis vi ne diros memvole, ke vi dividis vian vivon kun mi, gis tiam — vi estos mia kaptito.

— Sed mi…

— Mi decidis tiel. — Li ekstaris. — Nun ripozu duonhoro, kaj…

— Levu la manojn!

La kaubojo havanta vizagon de vulpteriero sidis sur la fenestrobreto en la mano kun pistolo… La Lordo levis siajn gantokovritajn manojn legere, preskau kun simbola movo. En iu li tenis sian rajdbastonon. Li tute ne ektremis. Kaj li ne rigardis en la direkton de la voco. Nur senviva objekto povis esti tiom nekapabla fari la plej malgrandan, surpizitan movon.

— Kion vi volas? — li demandis malestime, post mallonga pauzo.

— La virino venos kun mi.

La virino volis protesti… Eble tiu kaubojo ne sciis kun kiu li parolas. Li ne scias, ke… Sed ia malesperiginta espero kaj nauzo ravis sin

— Kiu vi estas? — li demandi, kvazau ne la alia homo havus la revolveron.

— Gi ne gravas. Mi povas diri tion, kiu vi estas, siro, vi estas fia kanajlo, car kiu kun virinoj…

La Lordo turnigis malrapide al la fenestro. Li direktis sian pigran rigardon al Bill Teksaso.

…Kio gi estas? Cirkau la gorgo de la kaubojo, malsuprenigante sur lia torako, malvarma tolporo ekregis lian korpon…

Li timis!

Li tre timis! Tia teruro kaptis lin, ke li bezonis la plej grandan fortostrecon teni la revolveron en sia mano. La panikan senton pliigis ec netolerebla, ke Bill Teksaso timis la ununa fojon en sia vivo.

Starante vid-al-vide kontrau homo, kiu levas siajn manojn! Kaj la revolvero estas ce li. Kaj li timas. Tre timas!

— Nu — diris la Lordo malestime — , daurigu! Diru vian opinion pri mi kurage. Diru multe da aferoj, car vi parolos lastfoje. Mi mortigos vin.

Ne audigis minaco el la rauka flustrado. Estis simpla konstato de faktoj, kion li diris. Kaj en la mano de Bill tamen ektremis la tubo de la pistolo.

— Ne batu lin… — diris la knabino rapide, duonmallaute. — Ne batu lin.

La Lordo rigardis la kaubojon ec plu, tiel li respondis per demando.

— Kiel vi konas lin?

— Li estis ci tie… kiam mi alvenis. Mi tute ne scias, kiu li estas.

— Kiu vi estas?

— Bill raspis sian gorgon. La tubo de la revolvero iom klinigis, kaj la Lordo ne levis siajn manojn

— Cu mi?…Bill Teksaso…

— Kiel? Cu la trompludisto?

— Ne… Mi… — Li gemis. Li satintus skui la pezon de la teruro de sur si. Li sentis, kiel la malvarma svito de la mortotimo aperas sur sia frunto

— Bonvolu respondi! Kiu vi estas? Cu vagabondo?

— J…es.

— Kion vi volas ci tie?

— La fraulino… Virinon perforte… rabi ne eblas.

Lia laringo kunpremigis. Li glutis, sed la nevidabla maso ne lozigis cirkau lia gorgo….

— Forportu vin — diris la Lordo al li, kiel al ia hundo. — Nun mi lasos vin vivanta. Se ankoraufoje mi ekvidos vin ie, tiam mi mortigos vin. Foriru!

— Ne!

Li bezonis ciun sian forton por eldiri tion. Aplombe, sed kun sentona voco, decidiginte al la morto antau la senespera lukto.

Kaj sargita revolvero estis ce li!

Sed kion gi valoras? Lia brako, kvazau gi estus trafita de apopleksio, kaj lia mano tolpore, malvarme, kun inertaj fingroj tenis la revolveron.

La knabino staris antau lin.

— Ne batu lin!..

— Foriru de tie — li diris flustrante, sed kun stranga forto.

Kiam la knabino kovris la Lordon, li liberigis iomete.

Vorto trudigis en lian cerbon kun sovaga forto:

“Nun.”

Se ne… se li rigardos sur lin denove… Kapute… Varma ondo trakuris lian tolporigintan brakon. La knabino staris flanken…

Knalo, fajro eligis… Sriko…

La Lordo metis sian manon sur sian bruston kaj falis sur la tablon… De tie sur la plankon.

7

Li kuris al la caro en la brako kun la sveninta knabino. Li jetis sin sur la sidejon, ektiris la bridon kaj frapadis la cevalon furioze…

Kio okazis? Cu li mortis? Cu li vundigis?…

La knabino rekonsciigis. Si diris nenion. Si kauris sur la sidejo kuntiriginte. La caro skuigis, balancigis pro la nekutima impeto, ke gi povintus renversigi en ciu momento.

“Kien ili veturas?” demandis la virino de si mem. Sed si dirs nenion. La caro pereterkuregas nigrajn kampojn, dezertajn pejzagojn sur la kavoplena vojo…

Eble ili veturis unu kaj duonhoron en tiu freneza galopado. Poste la knabo ektiris iom la bridon, la cevalo malrapidigis.

— Desaltu! — li diris al la knabino

— Sed…

— Saltu tuj, car mi depusos vin!

Si descendis timiginte. Gi estas malamika, dezerta, nokta pejzago.

Si terurigis… Kio gi estas?!

La knabo frapas sur la cevalon, kaj li batas tutforte gin per la alia fino de la vipo. La besto eksaltante, prancante ekimpetis sur la vojo kaj kuregis freneze, rekte al la abismo de la rivero Cornet!

La knabino eksrikis teruriginte. La batoj de Bill Teksaso hajlis… La abismo faukis jam tie je kelkmetra distanco…. La brido forflugis grandarke, kiel li jetis gin sur la kolon de la cevalo, kaj li saltis de sur la kureganta caro…

La mortosrik-simila heno de la cevalo audigis malproksimen en la nokto, krako, bruego kaj malproksima brueto… Poste silento. Caro, cevalo estis en la profundo de la abismo…

Cu Bill Teksaso? Cu li mortis?.. Li ja devis rompi sian kolon, kiam li saltis de sur la sidejo. Nun ombro aperis el inter la arbustoj, kiu proksimigas malrapide.

Poste ekflagras la lumo de alumeto. Li ekbruligis cigaredon. Li iris al la knabino lametante.

— Kiel vi fartas? — li demandas rikanante.

Вы читаете Bill Teksaso, la temerarulo
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

1

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату