AGATHA CHRISTIE

MURDO EN LA ORIENTA EKSPRESO

tradukita el la angla lingvo de ETULO

PARTO 1 – LA FAKTOJ CAPITRO 1 – GRAVA PASAGERO EN LA TAURUSA EKSPRESO

Estis preskau la kvina horo en vintra mateno en Sirio. Apud la kajo en Aleppo estis la trajno pompe nomata en la fervojaj horaroj la Taurusa Ekspreso. Gi konsistis el mang-vagono, dorm-vagono kaj du lokaj vagonoj.

Ce la stupo de la dorm-vagono staris juna franca leutenanto, bele vestita per uniformo, parolanta al malalta viro tiom vestita, ke nenio el li estis videbla escepte de ruga nazpinto kaj la du pintoj de liphararo.

Estis glaciige malvarme, kaj tiu dejoro adiaui gravan fremdulon ne estis enviinda, sed Leutenanto Dubosc bonhumore faris sian devon. Belsonaj frazoj elvenis el liaj lipoj en eleganta franca lingvo. Tamen, li tute ne sciis pri kio la afero temis. Estis onidiroj, kompreneble, kiel ciam estas en tiaj okazoj… La humoro de la generalo – lia generalo – pli kaj pli malbonigis. Tiam alvenis ci tiu belga fremdulo – de malproksima Anglujo, sajne. Sekvis semajno kurioze streca. Poste certaj okazintajoj! Tre eminenta oficiro sin mortigis, alia eksigis, maltrankvilaj vizagoj serenigis, certaj armeaj ordonoj nuligis. La generalo – tiu de Leutenanto Dubosc – subite aspektis dek jarojn pli juna.

Dubosc estis audinta parton de interparolado inter li kaj la fremdulo. “Vi savis nin, mon cher,” emocie diris la generalo, “Vi savis la honoron de la franca armeo – vi fortenis la elversadon de sango! Kiel mi povas danki al vi? Veni tiel malproksimen”

Al kiu la fremdulo (launome S-ro Hercule Poirot) estis farinta decan respondon, kiu enhavis la frazon, “Sed cu vi ne memoras, ke iam vi savis mian vivon?” Tiam la generalo faris alian decan respondon, malpretendante ian meriton por tiu ago, kaj post pli da parolado pri Francujo, Belgujo, gloro, honoro, kaj tiaj aferoj ili cirkaupremis unu la alian kaj la interparolado finigis.

Ankorau Leutenanto Dubosc ne sciis pri kio cio temis, sed al li oni donis la devon adiaui S-ron Poirot ce la Taurusa Ekspreso, kaj li fervore plenumis gin kiel estas dece por juna oficiro, kiu havas antau si promesplenan karieron.

“Hodiau estas dimanco,” diris Leutenanto Dubosc. “Morgau, lundo vespere, vi estos en Istanbul.”

Ne estis la unua fojo, ke li tion diris. Konversacioj sur kajo, antau la foriro de trajno, kutime enhavas ripetajojn.

“Vi estas prava,” konsentis S-ro Poirot.

“Kaj vi intencas pasigi kelkajn tagojn tie, cu ne?”

Mais oui. Istanbul estas urbo kiun mi neniam vizitis. Estus domage trairi gin ? comme ca.” Li esprime klakis per la fingroj. “Nenio urgas – mi restos tie dum kelkaj tagoj kiel turisto.”

La Sainte Sophie, gi estas tre bela,” diris Leutenanto Dubosc, kiu ne estis vidinta gin.

Malvarma vento blovegis trans la kajo. La du viroj tremis. Leutenanto Dubosc sukcesis kase ekrigardi sian horlogeton. Kvin minutoj antau la kvina – nur kvin minutojn!

Kredante, ke la alia estis vidinta sian kasan ekrigardon, li rapidis paroli denove.

“Malmultaj personoj veturas en la nuna jarperiodo,” li diris, ekrigardante la fenestrojn de la dorm-vagono super ili.

“Konsentite,” diris S-ro Poirot.

“Ni esperu, ke vi ne estos negblokita en la Taurus!”

“Cu tio okazas?”

“Jes, gi okazis. Ne dum ci tiu jaro gis nun.”

“Do, ni esperu,” diris S-ro Poirot.” La raportoj pri la vetero en Europo estas malbonaj.”

“Tre malbonaj. En la balkanaj regionoj estas multe da nego.”

“Ankau en Germanujo, mi informigis.”

Eh bien,” diris Leutenanto Dubosc rapide, car alia pauzo sajnis ebla.” Morgau vespere je la sepa kvardek vi estos en Istanbul.”

“Jes,” diris S-ro Poirot, kaj daurigis senespere, “La Sainte Sophie, mi audis, ke gi estas tre bela.”

“Grandioza, mi opinias.”

Super iliaj kapoj la kurteno de dorm-kupeo estis forpusata kaj fraulino ekrigardis.

Mary Debenham malmulton dormis de kiam si forlasis Bagdad la antauan jaudon. Nek en la trajno al Kirkuk, nek en la Ripoza Domo en Mosul, nek la lastan nokton en la trajno si dormis kontentige. Nun, laca pro la sendorma kusado en la sufoka aero de sia tro varmigita kupeo, si levis sin kaj elrigardis.

La loko devas esti Aleppo. Nenio vidinda, kompreneble. Nur longa, malbone lumigita kajo kun ie koleraj interparoloj arablingve. Du viroj sub sia fenestro parolis france. Unu estis franca oficiro, la alia estis malgranda viro kun grandega liphararo. Si iomete ridetis. Si neniam vidis iun tiom vestita. Devas esti tre malvarme ekstere. Jen kial oni tiom terure varmigis la trajnon. Si provis pli malfermi la fenestron, sed si ne sukcesis.

La Wagon Lit konduktoro venis al la du viroj. La trajno estis ekironta, li diris. Estus bone, ke monsieur eniru. La malgranda viro deprenis sian capelon. Kian ovformatan kapon li havas! Spite siajn genajojn Mary Debenham ridetis. Ridige aspekta vireto! La tipo de vireto, kiun oni neniam povas serioze konsideri.

Leutenanto Dubosc estis diranta sian adiauan parolon. Li estis elrensinta gin antaue, kaj rezervis gin gis la lasta minuto. Gi estis tre bele konstruita parolo.

Konforme, S-ro Poirot faris elegantan respondon.

En voiture, Monsieur,” diris la konduktoro de la Wagon Lit.

Kun sajniga bedauro S-ro Poirot eniris la trajnon. La konduktoro eniris post li. S-ro Poirot flirtis la manon. Leutenanto Dubosc salutis. La trajno per subita ekmovo malrapide antaueniris.

Enfin!” murmuris S-ro Hercule Poirot.

“Brrrrr,” diris Leutenanto Dubosc, eksciante kiel malvarma li estas…

Voila, Monsieur.” La konduktoro montris al Poirot per drama gesto la belecon de lia dorm-kupeo kaj la ordan arangon de liaj pakajoj. “La etan valizon de Monsieur, mi metis ci tien.”

Lia elmetita mano estis sugesta. Hercule Poirot metis en gin monbileton.

Merci, Monsieur.” La konduktoro igis vigla kaj aferema. “Mi havas la biletojn de Monsieur. Mi petas ankau la pasporton. Monsieur eliros en Istanbul, mi kredas?”

S-ro Poirot konsentis.

“Ne multaj personoj kunveturas, mi supozas?” li diris.

“Ne, Monsieur. Nur estas du aliaj pasageroj – ambau angloj. Kolonelo el Hindujo, kaj juna anglino el Bagdad. Cu Monsieur bezonas ion?”

Monsieur mendis malgrandan botelon da Perrier.

La kvina matene estas maloportuna horo entrajnigi. Estis ankorau du horoj antau la sunlevigo. Konscia pri nesufica dormo, kaj pri malfacila tasko sukcese farita, S-ro Poirot sidigis en angulo kaj endormigis.

Kiam li vekigis estis la naua kaj duono, kaj li iris al la mang-vagono por havigi varman kafon.

Estis nur unu alia ceestanto je tiu momento, videble la juna anglino priparolita de la konduktoro. Si estis alta, gracia, kaj malhela, eble dudek-ok jara. En la maniero lau kiu si mangis kaj mendis de la servisto pli da kafo oni povis vidi ke si jam kutimigis al vojagado. Si portis malhelan robon el maldika stofo tre tauga pro la varmigita aero en la trajno.

S-ro Hercule Poirot, ne havante ion pli bonan por fari, amuzis sin konsiderante sin sen sia scio.

Si estis, liaopinie, tia fraulino kia povas facile prizorgi sin ie ajn. Si havis ekvilibron kaj kompetentecon. Li iom satis la regulecon de sia vizago kaj la delikatan palecon de sia hauto. Li satis la nigran kapon kun giaj ordaj

Вы читаете Murdo en la Orienta ekspreso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату