Li malfermis gin lau sia orda maniero. La presitaj vortoj estis klaraj.

Evoluo antauvidita de vi en Kassner Afero subite okazis revenu tuj.”

Voila ce qui est embetant,” murmuris Poirot cagrenite. Li ekrigardis la horlogon.

“Mi devos antaueniri hodiau nokte,” li diris al la komizo. “Je kioma horo ekveturos la Simplon Orient?”

“Je la naua, Monsieur.”

“Cu vi povos havigi dorm-kupeon por mi?”

“Certe, Monsieur. Ne estas malfacilajo en la nuna sezono. La trajnoj estas preskau malplenaj. Unuaklasa au dua? “

”Unua.”

Tres bien, Monsieur. Gis kie?”

“Gis Londono.”

Bien, Monsieur. Mi havigos bileton por Londono kaj rezervos vian dorm-kupeon en la Istanbul-Calais vagono.”

Poirot denove ekrigardis la horlogon. Estis dek minutoj antau la oka.

“Mi havas sufice da tempo por mangi?”

“Sed certe, Monsieur.”

La malgranda belgo kapjesis. Li nuligis sian mendon por cambro kaj iris al la mangejo. Dum li donis sian mendon al kelnero iu metis manon sur lian sultron.

“Ho! mon vieux, jen neatendita plezuro,” diris voco malantau li.

La parolinto estis malalta, dika, nejuna viro, kun la hararo trancita en brosse. Li kontente ridetis.

Poirot eksaltis.

“Monsieur Bouc.”

“Monsieur Poirot.”

M. Bouc estis belgo, direktoro de la Compagnie Internationale des Wagon Lits, kaj li konis la antauan stelon de la belga policaro jam dum multaj jaroj.

 “Vi estas malproksime de la hejmo, mon cher,” diris M. Bouc.

“Io okazis en Sirio.”

“Do! Kaj vi reiras hejmen – kiam?”

“Hodiau vespere.”

“Bonega! Mi ankau. Tio estas, mi iros gis Lausanne, kie aferoj atendas min. Vi veturos per la Simplon Orient, cu ne?”

“Jes. Mi jus petis, ke oni havigu dorm-kupeon por mi. Mi intencis resti ci tie kelkajn tagojn, sed mi ricevis telegramon, kiu revokas min al Anglujo.”

“Do!” suspiris M. Bouc. “Les affaires – les affaires! Sed vi – vi estas gravulo nun, mon vieux!”

“Eble mi havis iomete da sukceso.” Hercule Poirot provis aspekti iom modesta, sed tute malsukcesis.

Bouc ridis. “Ni renkontigos poste,” li diris.

Hercule Poirot daurigis la taskon teni siajn lipharojn el la supo. Tiun malfacilan taskon plenuminte, li cirkaurigardis atendante la venontan pladon. Estis nur proksimume ses personoj en la restoracio, kaj el tiuj nur du interesis Hercule Poirot.

Ili sidis ce proksima tablo. La pli juna estis afable aspekta junulo tridekjara, videble usonano. Tamen ne estis li sed lia kunulo, kiu altiris la atenton de la malalta detektivo.

Li estis viro inter sesdekjara kaj sepdekjara. De malproksime li havis la aspekton de filantropo. Lia iom senhara kapo, lia granda frunto, la ridetanta buso, kiu montris tre blankan dentaron, ciuj sajnis aparteni al donacema persono. Nur la okuloj neis tiun impreson. Ili estis malgrandaj, enkavigintaj, kaj ruzaj. Ne nur tio. Kiam la viro, parolante al sia juna kunulo, ekrigardis trans la cambron, lia rigardo restis dum momento ce Poirot, kaj dum tiu sekundo estis stranga malamo en liaj okuloj.

Li eklevigis.

“Pagu la kalkulon, Hector,” li diris.

Lia voco estis iom rauketa. Gi havis strangan, molan, dangeran econ.

Kiam Poirot rekunigis kun sia amiko en la ripozejo, la aliaj du viroj estis forlasantaj la hotelon. La pli juna prizorgis la forprenon de la pakajoj. Baldau poste li malfermis la vitran pardon, kaj diris:

“Tute preta nun, S-ro Ratchett.”

La pli maljuna viro jesis kaj eliris.

Eh bien,” diris Poirot. “Kion vi opinias pri tiuj du?”

“Ili estas usonanoj,” diris M. Bouc.

 “Sendube ili estas usonanoj. Mi intencis diri, kion vi opinias pri iliaj personecoj?”

“La junulo sajnis esti afabla.”

“Kaj la alia?”

“Verdire, mia amiko, mi ne satis lin. Li donis al mi malbonan impreson. Kaj vi?”

Hercule Poirot ne respondis dum momento.

“Kiam li pasis min en la restoracio, mi ricevis strangan impreson,” li diris. “Estis kvazau sovaga besto – besto furioza – pasis min.”

“Tamen li aspektis tute respektinda.”

“Precize! La korpo – la korpo – estas tute respektinda – sed tra la bariloj elrigardas la sovaga besto.”

“Vi estas fantazia, mon vieux,” diris M. Bouc.

“Povas esti. Sed mi ne povis forigi la impreson, ke io malbona pasis min tute proksime.”

“Tiu respektinda usonano?”

“Tiu respektinda usonano!”

“Nu,” diris M. Bouc gaje. “Povas esti. Estas multe da malbono en la mondo.”

Tiumomente la pordo malfermigis kaj la komizo alproksimigis. Li aspektis genata kaj pardonpetema.

“Estas eksterordinare, Monsieur,” li diris al Poirot.

“Ne estas ec unu unuaklasa dorm-kupeo libera en la trajno.”

Comment?” diris M. Bouc. “Je tiu jartempo? Sendube estas aro da jurnalistoj – da politikistoj…?”

“Mi ne scias, sinjoro,” respondis la komizo gentile. “ Sed estas tiel.”

“Nu,” M. Bouc turnis sin al Poirot. “Ne timu, mia amiko. Ni arangos ion. Ciam estas unu kupeo – n-ro 16, kiu ne estas rezervita. La konduktoro tion prizorgas!” Li ridetis, tiam ekrigardis la horlogon. “Venu, ni devas ekiri.”

Ce la stacidomo la brun-vestita konduktoro de la Wagon-Lit tre gentile salutis M. Bouc.

“Bonan vesperon, sinjoro. Via kupeo estas n-ro 1.”

Li alvokis la portistojn kaj ili prenis la pakajojn laulonge de la vagono sur kiu la indikiloj montris gian celatan lokon: ISTANBUL TRIESTE CALAIS

“Vi estas tute plena hodiau, mi audis?”

“Estas nekompreneble, sinjoro. La tuta mondo decidis veturi hodiau.”

“Ciukaze vi devas trovi lokon par ci tiu sinjoro. Li estas amiko mia. Li povas havi n-ron 16.”

“Gi estas luita, sinjoro.”

“Kio? N-ro 16?”

Ekrigardo kompreniga pasis inter ili, kaj la konduktoro ridetis. Li estis alta, pal-vizaga, mezaga viro.

“Sed jes, sinjoro. Kiel mi diris, ni estas tute plenaj – cie.”

“Sed kio okazas?” kolere demandis M. Bouc. “Estas konferenco ie? Cu gi estas kunularo?”

“Ne, sinjoro. Estas nur hazardo. Tiel okazis, ke multa personoj decidis veturi hodiau nokte.”

M. Bouc faris sonon de cagreno.

“En Beograd,” li diris, “estos la apartiga vagono el Ateno. Estos ankau la Bukarest-Pariza vagono – sed ni ne atingos Beograd gis morgau vespere. La problemo estas la hodiaua nokto. Cu ne estas dua-klasa kupeo libera?”

“Estas dua-klasa kupeo, sinjoro…”

“Nu, do…”

Вы читаете Murdo en la Orienta ekspreso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату