“Sed gi estas por sinjorino. Jam estas germanino en la kupeo – sinjorina servistino.”
“
“Ne genu vin, mia amiko,” diris Poirot. “Mi devas veturi en ordinara vagono.”
“Tute ne. Tute ne.” Li turnis sin denove al la konduktoro.” Cu ciu jam alvenis?”
“Estas vere,” diris la viro, “ ke unu pasagero gis nun ne alvenis.”
Li parolis malrapide, heziteme.
“Sed parolu?”
“Lito n-ro 7 – dua-klasa. La sinjoro ankorau ne alvenis, kaj estas kvar minutoj antau la naua.”
“Kiu li estas?”
“Anglo,” la konduktoro rigardis sian liston. “Iu sinjoro Harris.”
“Nomo bonaugura,” diris Poirot. “Mi legas Dickens. S-ro Harris, li ne alvenos.”
“Metu la pakajojn en n-ro 7,” diris M. Bouc. “Se tiu S-ro Harris alvenus, mi diros al li ke li estas tro malfrua – ke ni ne povas tiel longe rezervi litojn – ni iamaniere arangos la aferon. Kial mi genu min pri iu S-ro Harris?”
“Lau via deziro,” diris la konduktoro.
Li parolis al la portisto de Poirot, kaj indikis kien li iru. Tiam li flanken staris por ke Poirot eniru la trajnon.
“
Poirot trapasis la koridoron, iom malrapide, car preskau ciu staris ekster sia kupeo. Tute regule, li gentile diris “
“Pardonu al mi,” li diris. “Mi opinias, ke vi faris eraron.” Tiam, malrapide en franca lingvo, “
Poirot respondis anglalingve.
“Vi estas s-ro Harris?”
“Ne, mia nomo estas MacQueen. Mi…”
Sed je tiu momento la voco de la konduktoro sonis super la sultro de Poirot. Senkulpiga, iom senspira voco.
“Ne estas alia kupeo en la vagonaro, sinjoro. La sinjoro devas veni ci tien.” Samtempe li komencis enmeti la pakajojn.
Poirot rimarkis la senkulpigan voctonon kun iom da amuzo. Sendube la alia veturanto estis promesinta al li bonan trinkmonon por la sola uzo de la kupeo. Tamen ec la plej granda trinkmono nenion valoras kiam direktoro de la fervojo ceestas kaj faras ordonon.
La konduktoro metis la pakajojn sur la pakaj-breton kaj elvenis el la kupeo.
“
Li forrapidis tra la koridoro. Poirot reeniris la kupeon.
“Okazintajo, kiun mi malofte vidis,” li diris gaje. “Wagon Lit konduktoro mem metas la pakajojn! Nekutimajo!”
Lia kunveturanto ridetis. Evidente la afero ne plu genis lin – kredeble li estis decidinta akcepti gin filozofe.
“La trajno estas nekutime plena,” li diris.
Eksonis fajfilo, estis longa, melankolia krio de la lokomotivo. La du viroj iris en la koridoron.
Ekstere voco kriis, “
“Ni ekveturas,” diris MacQueen.
Sed ne tute. La fajfilo ree sonis.
“Nu, sinjoro,” subite diris la junulo, “se vi preferus la suban liton mi estus tute kontenta.”
Satinda junulo.
“Ne, ne,” protestis Poirot. “Mi ne deziras geni vin…”
“Estas tute bone…”
“Vi estas tro afabla…”
Gentilaj protestoj ambauflanke.
“Estas nur dum unu nokto,” klarigis Poirot. “Ce Beograd…”
“Nu, mi komprenas. Vi eliros en Beograd…”
“Ne precize. La fakto estas…”
Estis subita ekmovo. Ambau viroj turnis sin al la fenestro, kaj rigardis la longan lumigitan kajon kiu malrapide preterpasis ilin. La Orienta Ekspreso komencis sian tri-tagan vojagon trans Europo.
M. Hercule Poirot iomete malfruis kiam li eniris la mang-vagonon la sekvantan tagon. Li estis ellitiginta frue, matenmanginta preskau sole, kaj pasiginta la matenon konsiderante la notojn pri la afero, kiu vokis lin al Londono. Li estis vidinta malofte sian kunveturanton.
M. Bouc, kiu jam sidigis, gestis saluton, kaj vokis sian amikon al la libera loko kontrau li. Poirot sidigis kaj baldau trovis ke lia tablo estas la unua, kiu ricevas atenton kaj la plej bonajn mangajojn.
Estis nur kiam ili mangas bongustan krem-fromagon, ke M. Bouc permesis sin pensi pri aliaj aferoj. Li estis je tiu periodo de mango, kiam oni estigas filozofa.
“Nu!” li diris. “Se mi nur havus la plumon de Balzac! Mi priskribus ci tiun lokon.”
Li mangestis.
“Bona ideo, tio,” diris Poirot.
“Vi konsentas? Oni ne faris gin, miaopinie? Tamen gi estas romaneca. Cirkau ni estas personoj el ciuj klasoj, el ciuj nacioj, el ciuj agoj. Dum tri tagoj ci tiuj personoj, fremdaj unu al la aliaj, estas kune. Ili mangas kaj dormas sub unu plafono, ili ne povas disigi. Post tiuj tri tagoj ili apartigos, ili iros lau siaj propraj deziroj, kaj kredeble neniam revidos unu la alian.”
“Tamen,” diris Poirot, “ supozu, ke akcidento…”
“Ne, ne, mia amiko…”
“De via vidpunkto tio estus bedaurindajo, mi konsentas. Tamen, supozu tion dum momento. Eble tiuokaze, ciuj ci tie estus kunligitaj – per la morto.”
“Pli da vino,” diris M. Bouc, rapide elversante gin. “Vi estas malgaja,
“Estas vere,” konsentis Poirot, “ke la mangajoj en Sirio eble ne taugis por mia stomako.”
Li trinketis sian vinon. Tiam lia rigardo penseme vagadis cirkau la mang-vagono. Estis dek tri personoj, kaj, kiel diris M. Bouc, el ciuj klasoj kaj nacioj. Li komencis studi ilin.
Ce la tablo kontrau ili estis tri viroj. Ili estas, li supozis, unuopaj veturantoj kune metitaj lau la decido de la servistoj. Granda malpala italo kontente pikis la dentojn. Kontrau li maldika, bonorda anglo portis la senespriman vizagon de la bone-instruita servisto. Apud li estis granda usonano en brilaca kompleto – eble komerca vojaganto.
“Vi devas troigi gin,” li estis diranta per lauta naza voco.
La italo forprenis la dent-pikilon por gesti per gi.
“Prave,” li diris. “Jen kion mi ciam diras.”
La anglo rigardis el la fenestro, kaj tusis.
La rigardo de Poirot pluen vagis.
Ce malgranda tablo estis unu el la plej malbelaj virinoj, kiun li iam vidis. Gi estis malbeleco distinga – gi carmis pli ol forpelis. Si sidis tre rekte. Cirkau sia kolo estis kolumo el tre grandaj perloj. Siaj manoj estis kovritaj da ringoj. Sia zibela palto estis sur siaj sultroj. Malgranda multekosta capelo ne plibeligis la flavan, bufaspektan vizagon sub gi.
Si estis parolanta al la servisto per klara, gentila, sed tute autokrata tono.
“Vi kompleze metos en mian kupeon botelon da mineralakvo kaj grandan glason da orangsuko. Vi arangos, ke mi ricevu ce la hodiaua vespermango kokidon kuiritan sen saucoj – ankau iom da bolita fiso.”
La servisto gentile respondis, ke li tion faros.