Si gracie kapjesis kaj ekstaris. Si ekvidis Poirot, kaj rigardis lin lau la indiferenteco de neinteresita aristokrato.

“Tiu estas Princino Dragomiroff,” mallaute diris S-ro Bouc. “Si estas rusino. Sia edzo enmonigis sian tutan posedajon antau la revolucio, kaj investis gin en aliaj landoj. Si estas tre rica. Kosmopolitino.”

Poirot kapjesis. Li jam audis pri Princino Dragomiroff. “Si estas elstara persono,” diris S-ro Bouc. “Tiel malbela kiel la peko, sed si rimarkigas sin. Vi konsentas?”

Poirot konsentis.

Ce alia el la grandaj tabloj Mary Debenham sidis kun du aliaj virinoj. Unu estis alta mezaga virino en bluzo kaj jupo. Si havis amason da velkitaj flavaj haroj malbele arangitaj, portis okulvitrojn, kaj havis longan, afablan vizagon iom kiel safo. Si auskultis la trian virinon, dika, iom maljuna virino kun agrabla vizago, kiu parolis per malrapida, klara unutona voco, kiu montris nenian signon ke gi volis halti. “…Kaj tial mia filino diris ‘Ne estas eble, ke vi apliku usonajn metodojn en ci tiu lando. La homoj ci tie estas nature malenergiaj,’ si diris. ‘Ili tute ne posedas energion.’ Malgrau tio, surprizus vin scii kion faras nia kolegio tie. Gi akiris bonegan instruistaron. Miaopinie, estas nenio tiel grava kiel la eduko. Ni devas apliki niajn okcidentajn idealojn, kaj instrui la orienton rekoni ilin. Mia filino diras…”

La trajno eniris tunelon. La trankvila unutona voco dronigis.

Ce la apuda malgranda tablo sidis Kolonelo Arbuthnot – sola. Li fikse rigardis la kapon de Mary Debenham. Ili ne sidis kune, kvankam ili povus facile tion arangi. Kial?

Eble, pensis Poirot, Mary Debenham ne konsentis. Guvernistino lernas esti zorgema. Sajnajoj estas gravaj. Fraulino, kiu devas akiri la vivrimedon devas esti diskreta.

Lia rigardo vagis al la alia flanko de la vagono. Ce la fino estis mezaga virino, nigre-vestita, kun larga senesprima vizago. Germanino au Skandinavino, li pensis. Kredeble germana sinjorina servistino.

Apud si estis paro, kiu klinigis antauen kaj rapide interparolis. La viro portis anglajn vestojn – sed li ne estis anglo. Kvankam Poirot povis vidi nur la malantauan parton de lia kapo, gia formo kaj la sultroj perfidis lin. Granda viro, bonaspekta. Li subite turnis la kapon, kaj Poirot vidis la vizagon. Tre bela viro, eble tridekjara, kun hela liphararo.

La virino kontrau li estis nur juna – eble dudekjara. Si portis nigran jaketon kaj jupon, blankan atlasan bluzon, etan capelon laumode nerekte surmetita. Si havis belan, fremdaspektan vizagon, tute blankan hauton, grandajn brunajn okulojn, harojn gagatnigrajn. Si fumis cigaredon en longa ingo. La manoj finigis per rugaj fingro-ungoj. Si portis unu grandan smeraldon fiksita en plateno. Estis koketado en sia rigardo kaj voco.

Elle est jolie – et chic,” murmuris Poirot. “Edzo kaj edzino – cu?”

S-ro Bouc kapjesis.

“El la hungara ambasadorejo, mi opinias,” li diris. “Belega paro.”

Nur estis du aliaj mangantoj – MacQueen, la kunveturanto de Poirot, kaj lia dunganto S-ro Ratchett. La lasta frontis kontrau Poirot, kaj la duan fojon Poirot zorge rigardis tiun malallogan vizagon, kaj rimarkis la falsan bonvolon de la frunto kaj la malgrandajn, kruelajn okulojn.

Sendube S-ro Bouc vidis sangon en la esprimo de sia amiko.

“Vi rigardas vian sovagan beston, cu ne?” li demandis.

Poirot kapjesis. Kiam oni portis al li la kafon, S-ro Bouc ekstaris. Komencinte antau ol Poirot, li estis fininta antau iom da tempo.

“Mi reiras al mia kupeo,” li diris. “Venu baldau kaj parolu kun mi.”

“Kun plezuro.”

Poirot trinketis sian kafon kaj mendis likvoron. La servisto iris de tablo al tablo kun sia monskatolo, ricevante pagojn. La voco de la maljuna usonanino audigis, akra kaj plenda.

“Mia filino diris, ‘Akiru libreton da mang-biletoj kaj vi ne havos genajojn.’ Nu, tio ne estas vera. Sajne ili devas havi dek procentan trinkmonon, kaj mi devas alpagi tiun botelon da mineral-akvo – aca gi estis. Ili ne havis Evian au Vichy, kio sajnas strange al mi.”

“Tio estas – ili devas doni la akvon de la lando,” klarigis la saf-vizaga virino.

“Tamen, sajnas strange al mi.” Si malkontente rigardis amaseton de etaj moneroj sur la tablo. “Rigardu tion, kion li donis al mi. Dinaroj au io. Gi aspektas kiel rubajo. Mia filino diris…”

Mary Debenham forpusis sian segon kaj foriris. Kolonelo Arbuthnot ekstaris kaj sekvis sin. Kolektinte sian monon, la usonanino same faris, sekvate de la alia sinjorino. La hungaroj jam estis for. En la mang-vagono nur restis Poirot kaj Ratchett kaj MacQueen.

Ratchett parolis al sia kunulo, kiu ekstaris kaj foriris. Tiam li mem ekstaris, sed anstatau sekvi MacQueen li neatendite sidis sin en la sego kontrau Poirot.

“Cu vi povas afable doni al mi alumeton?” li diris. Lia voco estis mola. “Mia nomo estas Ratchett.”

Poirot iomete sin klinis. Li metis la manon en sian poson kaj eltiris alumetujon, kiun li donis al la alia viro, kiu prenis gin sed ne bruligis alumeton.

“Mi opinias,” li daurigis, “ke mi havas la plezuron paroli al S-ro Hercule Poirot, cu ne?”

Poirot denove sin klinis.

“Vi estas prava, Monsieur.”

La detektivo konsciigis pri la studa rigardo de tiuj strangaj sagacaj okuloj antau ol la alia denove parolis.

“En mia lando,” li diris, “ni senprokraste esprimas niajn celojn. S-ro Poirot, mi deziras ke vi faru ion por mi.”

La brovoj de Hercule Poirot iomete levigis.

“Mia klientaro, Monsieur, estas nuntempe limigita. Mi akceptas malmultajn proponojn.”

“Certe, mi komprenas tion. Sed la nuna afero, S-ro Poirot, signifas multan monon.” Per sia mola persvada voco li ripetis la vortojn, “Multan monon.”

Hercule Poirot silentis dum momento, kaj poste diris, “Kion vi deziras ke mi faru por vi, Monsieur Ratchett?”

“S-ro Poirot, mi estas riculo – tre rica viro. Tiaj viroj havas malamikojn. Mi havas malamikon.”

“Nur unu malamikon?”

“Kion signifas tiu demando?” rapide demandis Ratchett.

“Monsieur, lau mia sperto, kiam viro havas, kiel vi diras, malamikojn, kutime tio signifas ne nur unu malamikon.”

Ratchett sajnis esti kontenta pri la respondo de Poirot. Li tuj diris. “Jes, mi tion komprenas. Malamiko au malamikoj – ne gravas. Kio gravas estas mia sekureco.”

“Sekureco?”

“Mia vivo estas minacita, S-ro Poirot. Nu, mi estas viro kiu povas prizorgi sin.” El la poso de lia jaketo lia mano montris revolveron dum momento. Li daurigis severe, “Mi opinias, ke mi ne estas viro subite trafebla. Sed miaopinie estus bone duoble certigi certecon. Mi kredas, ke vi estas la viro por gajni mian monon, S-ro Poirot. Kaj memoru – multan monon.”

Poirot pense rigardis lin dum kelkaj minutoj. Lia vizago estis tute senesprima. La alia povus havi nenian ideon pri liaj pensoj.

“Mi bedauras, Monsieur,” li fine diris. “ Mi ne povas komplezi vin.”

La alia sagace rigardis lin.

“Nomu la pagon deziratan,” li diris.

Poirot kapneis. “Vi ne komprenas, Monsieur. Mi estis tre bonsanca en mia profesio. Mi perlaboris sufice da mono por kontentigi miajn bezonojn kaj miajn dezirojn. Mi nun akceptas nur tiujn proponojn, kiuj interesas min.”

“Vi havas multan aplombon,” diris Ratchett. “Cu dudek mil dolaroj tentos vin?”

“Certe ne.”

“Se vi eltenas por ricevi pli, vi ne sukcesos. Mi scias kiom valoras io al mi.”

“Ankau mi, Monsieur Ratchett.”

“Kio ne taugas pri mia propono?”

Poirot levis sin. “Se vi pardonos al mi la personajon – via vizago ne placas al mi, Monsieur Ratchett,” li diris.

Kaj post tio li forlasis la mang-vagonon.

Вы читаете Murdo en la Orienta ekspreso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату