Trapasante multajn landojn, ni havus policanojn el tiuj landoj en la trajno. Sed en Jugoslavujo – ne. Vi komprenas?”

“Situacio tre malfacila,” diris Poirot.

“Estas aliaj malfacilajoj. D-ro Constantine – mi forgesis, ke mi ne prezentis vin – D-ro Constantine, S-ro Poirot.”

La malgranda malhela viro klinis sin, kaj Poirot same faris.

“D-ro Constantine opinias, ke la morto okazis je 1.0 atm.”

“Estas malfacile precize diri pri tiaj aferoj,” diris la kuracisto, “sed miaopinie la morto okazis inter noktomezo kaj la dua matene.”

“Kiam tiu S-ro Ratchett estis laste vidata viva?” demandis Poirot.

 “Oni scias, ke li estis viva dudek minutojn antau la unua, kiam li parolis al la konduktoro,” diris S-ro Bouc.

“Tio estas gusta,” diris Poirot. “Mi mem audis, kio okazis. Tio estas la lasta afero sciata?”

“Jes.”

Poirot turnis sin al la kuracisto, kiu daurigis: “ La fenestro de la kupeo de S-ro Ratchctt estas malfermita, tiel ke oni pensus ke la murdinto tiamaniere eskapis. Sed miaopinie tiu malfermita fenestro estas falsindikilo. Iu, kiu foriris tiel estus lasinta signojn sur la nego. Ili ne ekzistas.”

“Oni eltrovis pri la krimo – kiam?” demandis Poirot.

“Michel!”

La konduktoro de la Wagon Lit rektigis. Lia vizago ankorau aspektis pala kaj timigita.

“Diru al tiu sinjoro precize kio okazis,” ordonis S-ro Bouc.

La viro parolis iom spasme.

“La servisto de tiu S-ro Ratchett, li frapetis kelkafoje ce la pordo hodiau matene. Ne estis respondo. Antau duonhoro venis la servisto de la mang-vagono. Li volis scii cu la sinjoro deziros tagmangi. Estis la dek-unua.

“Mi malslosis la pordon per mia slosilo. Sed estis ankau ceno, kaj tio estis ligita. Ne estis respondo, kaj estis tre kviete tie, kaj malvarme – tre malvarme. La fenestro estis malfermita kaj la nego envenis. Mi pensis, ke eble la sinjoro havis konvulsion. Mi alvenigis la trajnestron. Ni rompis la cenon kaj eniris. Li estis – Ah! c’etait terrible!”

Li remetis la vizagon en siajn manojn.

“La pordo estis slosita kaj ligita de interne,” pense diris Poirot. “Gi ne estis sinmortigo, cu?”

La greka kuracisto sarkasme ridetis.

“Cu viro kiu sinmortigas pikas sin en dek – dek du – dek kvin lokoj?” li demandis.

La okuloj de Poirot malfermigis.

“Tio estas tre sovaga,” li diris.

“Estis virino,” diris la trajnestro, kiu por la unua fojo parolis. “ Sendube estis virino. Nur virino tiamaniere pikus iun.”

D-ro Constantine pense tordis sian vizagon. “Si devus esti tre forta virino,” li diris. “ Mi ne deziras paroli teknike – tio estas nur konfuza – sed mi povas certigi al vi, ke unu du frapoj estis farataj per tia energio, ke ili trapenetris oston kaj muskolon.”

“Evidente, gi ne estis scienca krimo,” diris Poirot.

“Gi estis plej senscienca,” diris D-ro Constantine. “Sajne oni faris la frapojn hazarde kaj senzorge. Kelkaj flankenglitis, kaj faris preskau nenian difekton. Estas kvazau iu fermis la okulojn, kaj tiam freneze frapis kaj ree frapis.

C’est une femme,” denove diris la trajnestro. “Virinoj estas tiaj. Kiam ili estas furiozaj ili havas grandan fortecon.” Li tiel sage kapjesis, ke ciu suspektis ke li havis personan sperton.

“Mi eble povas aldoni ion al via scio,” diris Poirot. “S-ro Ratchett parolis al mi hierau. Li diris al mi, ke li timas pri sia vivo.”

“Forigita,“ cu ne?” diris S-ro Bouc. “Do, ne estas virino. Estas ‘bandano’ au ‘revolverulo.’”

La trajnestro aspektis malkontenta, car lia teorio nuligis.

“Se jes,” diris Poirot. “Sajne oni faris gin tre amatore.” Lia voctono esprimis profesian malaprobon.

“Estas granda usonano en la vagonaro,” diris S-ro Bouc, pensante pri sia ideo – ”netaugulo kun teruraj vestoj. Li macas la gumon, kiun oni ne faras inter la elito. Vi scias, pri kiu mi parolas?”

La konduktoro de la Wagon Lit kapjesis.

“Jes, sinjoro, la n-ro 16. Sed ne povis esti li. Mi estus vidinta lin eniri au eliri la kupeon.”

“Eble ne. Sed ni parolos pri tio poste. La nuna demando estas, kion fari?” Li rigardis S-ron Poirot.

Poirot rigardis lin.

“Nu, mia amiko,” diris S-ro Bouc. “Vi scias, kion mi intencas peti de vi. Mi konas viajn kapablojn. Prizorgu tiun esploron. Ne, malakceptu. Por ni gi estas grava – mi parolas por la Compagnie Internationale des Wagons Lits. Kiom bone estos, se ni pavos prezenti la solvon al la jugoslavaj policanoj kiam ili alvenos. Alie okazos tempoperdoj, malagrablajoj. Eble, kiu scias, gravaj genajoj por la nekulpaj personoj. Anstatau tion – vi solvos la misterajon ! Ni diros, ‘murdo okazis – jen la krimulo!’”

“Sed supozu, ke mi ne solvus gin?”

Mon cher.” La Voco de S-ro Bouc estigis vere karesa. “Mi konas vian reputacion. Mi scias ion pri viaj metodoj. Por malkasi cion pri tiuj personoj postulas tempon kaj multajn genajojn. Sed mi ofte audis vin diri, ke por solvi tian problemon oni bezonas nur resti en sego kaj pensi, cu ne? Faru tion. Intervjuu la pasagerojn en la trajno, rigardu la kadavron, pripensu la postsignojn kiuj ekzistas, kaj tiam – nu, mi havas fidon pri vi. Pripensu la problemon – uzu (kiel mi ofte audis vin diri) la etajn grizajn celojn de la cerbo – kaj vi scios!”

Li klinis sin antauen, kaj ame rigardis sian amikon.

 “Via fido tusas min, mia amiko,” diris Poirot emocie. “Kiel vi diras, gi ne pavas esti malfacila problemo. Efektive, gi intrigas min. Mi pensis, antau nur duonhoro, ke multaj malinteresaj horoj estas antau ni dum ni devige restas ci tie. Kaj nun – problemo jam estas ce mia flanko.”

“Vi do akceptas?” diris S-ro Bouc rapide.

C’est entendu. Vi metas la aferon en miajn manojn.”

“Bone – ni estas ciuj je via dispono.”

“Kiel komenco, mi deziras planon de la vagono Istanbul-Calais, kun noto pri la personoj kiuj okupas la diversajn kupeojn, kaj mi ankau deziras vidi iliajn pasportojn kaj biletojn.”

“Michel havigos tiujn al vi.”

La konduktoro de la Wagon Lit forlasis la kupeon.

“Kiuj aliaj pasageraj estas en la trajno?” demandis Poirot.

“En ci tiu vagono veturas nur D-ro Constantine kaj mi. En la vagono de Bukaresto estas maljuna lama sinjoro. Li estas bone konata al la konduktoro. Pli malproksime estas la ordinaraj vagonoj, sed ili ne gravas, car oni slosis ilin post la hieraua vespermango. Antau la vagono Istanbul-Calais estas nur la mangvagono.”

“Sajnas, do,” malrapide diris Poirot, “ke ni devas serci nian murdinton en la vagono Istanbul-Calais.” Li turnis sin al la kuracisto. “Jen pri kio vi subsugestis, mi opinias?”

La greko kapjesis. “Duono post noktomezo ni eniris la negamason. Neniu povas esti forlasinta la trajnon post tio.”

S-ro Bouc diris solene, “La murdinto estas kun ni – ec nun en la trajno…

CAPITRO 6 – VIRINO?

“Unue,” diris Poirot, “mi deziras paroli kun S-ro MacQueen. Eble li povos doni al ni utilan informon.”

“Certe,” diris S-ro Bouc, kaj li turnis sin al la trajnestro: “Petu la ceeston de S-ro MacQueen.”

La trajnestro eliris el la vagono. La konduktoro revenis kun aro da pasportoj kaj biletoj. S-ro Bouc

prenis ilin.

“Dankon, Michel. Estus bone, ke vi nun reiru al via posteno. Ni akceptos vian ateston poste.”

“Bone, sinjoro,” Michel siavice eliris el la vagono.

“Kiam ni estos parolintaj kun S-ro MacQueen,” diris Poirot, “eble sinjoro la kuracisto venos kun mi al la kupeo de la senviva sinjoro.”

Вы читаете Murdo en la Orienta ekspreso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату