“Certe.”
“Kiam ni estos finintaj tie…” Sed en tiu momento la trajnestro revenis kun Hector MacQueen.
S-ro Bouc ekstaris. “Mankas al ni spaco ci tie,” li diris afable. “Akceptu mian lokon, S-ro MacQueen. S-ro Poirot sidos kontrau vi – tiel.” Li turnis sin al la trajnestro.
“Forsendu ciun el la mangvagono,” li diris, “ tiel ke gi estos malplena por S-ro Poirot. Vi faros viajn intervjuojn tie, cu ne?”
“Gi estos la plej tauga loko,” konsentis Poirot.
MacQueen rigardis de unu al la alia, ne komprenante la rapidan francan paroladon.
“
Per vigla gesto Poirot indikis al li la sidlokon en la angulo. Li sidigis kaj rekomencis.
“
Poirot kapjesis. “Precize. Io okazis. Via dunginto, S-ro Ratchett, estas senviva!”
MacQueen preskau fajfis. Liaj okuloj iom pli brilis, sed li ne montris konsternon au konfuzon.
“Do, ili finfine sukcesis,” li diris.
“Precize kion vi volas signifi per tiu frazo, S-ro MacQueen?”
MacQueen hezitis.
“Vi supozas,” diris Poirot, “ke S-ro Ratchett estas murdita?”
“Cu ne?” MacQueen montris surprizon. “Nu, jes,” li diris malrapide, “mi tiel pensis. Cu vi volas diri, ke li mortis dum li dormis? Nu, la maljunulo estis tiel forta kiel – tiel forta…” Li cesis, ne trovinte taugan komparon.
“Ne, ne,” diris Poirot. “Via supozo estis tute gusta. S-ro Ratchett estas murdita. Pikita. Sed mi satus scii kial vi opiniis, ke murdo okazis, kaj ne nur morto.”
MacQueen hezitis. “Mi devas ion kompreni,” li diris. “Kiu vi estas? Kaj kiel gi koncernas vin?”
“Mi reprezentas la Compagnie Internationale des Wagon Lits.” Li pauzis, tiam aldonis, “Mi estas detektivo. Mia nomo estas Hercule Poirot.”
Se li atendis rezulton li ne ricevis gin. MacQueen diris nur, “Ha, jes?” kaj atendis, ke li daurigu.
“Vi konas la nomon, eble.”
“Nu, gi sajnas iom konata – sed mi ciam opiniis, ke gi estas tio de virina robisto.”
Hercule Poirot malkontente rigardis lin.
“Ne kredeble!” li diris.
“Kio estas nekredebla?”
“Nenio. Ni daurigu pri la nuna afero. Mi deziras, ke vi diru al mi cion, kion vi scias pri la senviva viro. Vi ne estis parenco lia?”
“Ne, mi estas – estis – lia sekretario.”
“Dum kiom da tempo vi havis tiun oficon?”
“Iom pli ol unu jaro.”
“Bonvolu sciigi al mi cion eblan.”
“Mi renkontis S-ron Ratchett antau iom pli ol unu jaro kiam mi estis en Irano…”
Poirot interrompis. “Kion vi faris tie?”
“Mi iris de New York por eltrovi pri olea koncesio. Supozeble vi ne deziras audi pri tio. Miaj amikoj kaj mi multon perdis pro gi. S-ro Ratchett estis en la sama hotelo. Li jus kverelis kun sia sekretario. Li proponis al mi la oficon kaj mi akceptis gin. Mi havis nenion fari kaj estis tre kontenta trovi bone salajritan oficon tute preta.”
“Kaj post tio?”
“Ni turisme vojagis. S-ro Ratchett volis vidi la mondon. Li estis malhelpata de nescio de lingvoj. Mi estis pli kunulo ol sekretario. Gi estis agrabla vivmaniero.”
“Nun, diru al mi cion, kion vi povas pri li.”
La junulo levis la sultrojn. Perpleksa esprimo transpasis lian vizagon.
“Tio ne estas facila.”
“Kio estis lia plena nomo?”
“Samuel Edward Ratchett.”
“Li estis usona civitano?”
“Jes.”
“El kiu parto de Usono li venis?”
“Mi ne scias.”
“Do, diru al mi kion vi scias.”
“S-ro Poirot, la vero estas, ke mi nenion scias. S-ro Ratchett neniam parolis pri si, nek pri sia vivo en Usono.”
“Kial, viaopinie?”
“Mi ne scias. Mi supozis, ke eble li hontas pri sia propra vivo. Kelkaj viroj tion faras.”
“Cu tio sajnas al vi kontentiga opinio?”
“Verdire, ne.”
“Cu li havas parencojn?”
“Li neniam parolis pri ec unu.”
Poirot iom insistis.
“Vi devas esti pensinta pri ia teorio, S-ro MacQueen.”
“Nu, mi tion faris. Unue, mi opinias, ke Ratchett ne estis lia gusta nomo. Mi opinias, ke li forlasis Usonon por eviti iun au ion. Mi opinias, ke li sukcesis – gis antau kelkaj semajnoj.”
“Kaj tiam?”
“Li komencis ricevi leterojn – minacajn leterojn.”
“Cu vi vidis ilin?”
“Jes, car estis mia devo rigardi la korespondajojn. La unua letero alvenis antau du semajnoj.”
“Cu oni detruis tiujn leterojn?”
“Ne, mi kredas, ke mi ankorau havas du – unu Ratchett certe detruis. Cu mi havigu ilin por vi?”
“Se vi estos tiel afabla.”
MacQueen eliris. Kelkajn minutojn poste li revenis, kaj metis antau Poirot du malpurajn leterfoliojn. La unua letero tekstis jene :
“
Ne estis subskribo. Sen dirante ion, Poirot prenis la duan leteron.
“
Poirot formetis la leteron.
“La stilo estas unutona!” li diris. “Pli tiel ol la skribado.”
MacQueen rigardis lin.
“Vi tion ne rimarkus,” diris Poirot afable. “Gi bezonas okulon spertan. Ci tiu letero ne estas skribita de unu persono, S-ro MacQueen. Du au pli da personoj skribis gin – unu skribis literon post la alia. Ankau, la literoj estas pressimilaj. Pro tio oni ne povas facile identigi la skribadon.”
Li pauzis, kaj tiam diris :
“Cu vi sciis, ke S-ro Ratchett petis helpon de mi?”
“De
Lau la surprizita tono Poirot konstatis, ke la junulo ne sciis pri tio. Li kapjesis.
“Jes. Li ektimis. Diru al mi, kiamaniere li agis kiam li ricevis la unuan leteron.”
MacQueen hezitis. “Estas malfacile diri. Li flankenmetis gin per rido lau sia kutima trankvileco. Sed iel mi sentis, ke estas io sub la trankvileco.”
Poirot kapjesis. Tiam li faris neatenditan demandon. “S-ro MacQueen, diru al mi, tute honeste, kion vi opiniis pri via mastro. Cu vi satis lin?”
Post unu du momentoj MacQueen respondis. “Ne, mi ne satis lin.”
“Kial?”