“Vi komprenas ion?” demandis la kuracisto.
La okuloj de Poirot brilis. Li zorge formetis la frizilon. “Jes,” li diris. “Mi scias la veran nomon de la murdito. Mi scias, kial li devis forlasi Usonon.”
“Kio estis lia nomo?”
“Cassetti.”
“Cassetti.” Constantine sulkigis la brovojn. “Gi indikas al mi ion. Antau kelkaj jaroj. Mi ne povas memori. Gi estis afero en Usono, cu ne?”
“Jes,” diris Poirot. “Afero en Usono.”
Krom tio Poirot ne estis klarigema. Li cirkaurigardis, kaj daurigis, “Ni parolos pri tio baldau. Ni estu certaj, ke ni jam vidis cion ci tie.”
Rapide li denove ekzamenis la posojn de la vestoj de la murdito, sed trovis nenion interesan. Li provis malfermi la pordon al la apuda kupeo, sed gi estis riglita je la alia flanko.
“Estas unu afero kiun mi ne komprenas,” diris D-ro Constantine. “Se la murdinto ne eskapis tra la fenestro, kaj se ci tiu pordo estis riglita je la alia flanko, kaj se la pordo de la koridoro estis ne nur slosita sed ankau ligita per ceno, kiel la murdinto eliris el la kupeo?”
“Tion diras la audantaro, kiam persono ligita ce nmanoj kaj piedoj estas enfermita en kabineton – kaj malaperas.”
“Vi intencas…?”
“Mi intencas diri,” klarigis Poirot, “ke se la murdinto deziris, ke ni kredu, ke li eskapis tra la fenestro, li nature sajnigus ke la aliaj du elirejoj estas neeblaj. Kiel la ‘malaperanta persono’ en la kabineto, gi estas artifiko. Estas nia devo eltrovi kiamaniere gi estas farita.”
Li slosis la pordon je ilia flanko. “Por malhelpi,” li diris, “ke la bona S-ino Hubbard provu eltrovi detalojn pri la krimo por skribi ion al sia filino.”
Ankorau unufoje li cirkaurigardis.
“Estas nenio alia farebla ci tie. Ni iru al S-ro Bouc.”
Ili trovis S-ron Bouc finmanganta ovajon.
“Mi pensis, ke estus bone arangi pri la tuja servo de la tagmango,” li diris. “Poste oni forsendos ciun el la mang-vagono, kaj S-ro Poirot povos ekzameni la pasagerojn tie. Intertempe mi mendis mangajojn por ni tri ci tie.”
“Bonega ideo,” diris Poirot.
La tri baldau finis la mangon, sed nur kiam ili trinketis sian kafon S-ro Bouc menciis la aferon pri kiu ili ciuj pensas.
“Nu?” li demandis.
“Nu, mi eltrovis la identecon de la viktimo. Mi scias, kial li devis forlasi Usonon.”
“Kiu li estis?”
“Cu vi memoras pri la Armstrong infaneto? Li estis la viro, kiu murdis la etan Daisy Armstrong – Cassetti.”
“Mi nun memoras gin. Terura afero – kvankam mi ne povas memori la detalojn.”
“Kolonelo Armstrong estis anglo, tamen duona usonano, car lia patrino estis filino de W. K. Van der Halt, milionulo. Li edzigis kun la filino de Linda Arden, tre konata aktorino. Ili logis en Usono, kaj havis unu infaneton – filinon – kiun ili adoris. Kiam si havis tri jarojn oni forstelis sin, kaj postulis altegan sumon por sia resendo. Kiam oni estis paginta ducent mil dolarojn la kadavro de la infaneto trovigis, sajne dum almenau du semajnoj senviva. La popolo terure indignis. Sekvis ec pli malbonaj aferoj. S-ino Armstrong estis graveda. Post la terurajo si naskis senvivan infaneton, kaj mem mortis. Sia kor-rompita edzo sin pafis.”
“
“Jes – kompatinda franca au svisa vartistino. La policaro opiniis, ke si ion sciis pri la krimo. Ili rifuzis kredi siajn histeriajn neajn asertojn. Fine la kompatindulino senespere jetis sin el fenestro kaj estas mortigita. Poste pruvigis, ke si estis tute senkulpa.”
“Preskau ne pripenseble,” diris S-ro Bouc.
“Cirkau ses monatojn poste, oni arestis tiun Cassetti, kiel estron de la bando, kiu stelis la infaneton. Estas nenia dubo, ke Cassetti estis la kulpulo. Sed pere de la granda sumo da mono, kiun li akiris, kaj per la sekreta informo kiun li posedis pri kelkaj personoj, li estis senkulpigita pro teknikajo. Malgrau tio, la popolo estus pendiginta lin, se li ne estus tiel lerta, ke li evitis gin. Nun mi komprenas kio okazis. Li sangis sian nomon kaj foriris de Usono. De post tiu tempo li vojagis en diversaj landoj.”
“
“Mi samopinias.”
“Tamen, ne estas necese, ke li estu murdita en la Orienta Ekspreso. Estas aliaj lokoj.”
Poirot ridetis. Li sciis, ke S-ro Bouc havas partian opinion pri tiu punkto.
“Ni nun devas demandi al ni cu tiu murdo estas farita de alia bando, kiun Cassetti trompis, au cu gi estas privata vengo?”
Li klarigis pri la malkovro de la vortoj sur la bruligita peceto de papero.
“Se mi ne eraras la letero estis bruligita de la murdinto, car gi enhavis la vorton ‘Armstrong,’ kiu estas indikilo pri la mistero.”
“Cu ankorau vivas membroj de la familio Armstrong?”
“Bedaurinde, tion mi ne scias. Mi kredas, ke iam mi legis pri juna fratino de S-ino Armstrong.”
Poirot dauris paroli pri la eltrovoj. S-ro Bouc goje audis pri la rompita poshorlogo. “Tio precize indikas al ni la horon de la krimo.”
“Jes,” diris Poirot. “Gi estas tre oportuna.”
En lia voctono estis io nepriskribebla kiu devigis al la aliaj du, ke ili kurioze rigardu lin.
“Vi diris, ke vi audis Ratchett paroli al la konduktoro dudek minutojn antau la unua?”
Poirot klarigis tion, kio okazis.
“Nu,” diris S-ro Bouc, “tio pruvas ke Cassetti – au Ratchett, kiel mi daurigos nomi lin – certe vivis je dudek minutoj antau la unua.”
“Dudek tri minutoj antau la unua, precize.”
“Do, je la dekdua tridek sep, por diri gin formale, S-ro Ratchett vivis. Jen almenau
Poirot ne respondis, sed penseme rigardis antau si. Estis frapeto ce la pordo, kaj la servisto envenis.
“La mang-vagono estas preta nun, sinjoro,” li diris.
“Ni iros tien,” diris S-ro Bouc.
“Cu mi povas akompani vin?” demandis Constantine
“Certe, mia kara doktoro. Se S-ro Poirot ne kontraustaras.”
“Tute ne, tute ne,” diris Poirot, kaj ili iris el la kupeo.
En la mang-vagono cio estis preta. Poirot kaj S-ro Bouc sidis kune ce la alia flanko de tablo. La kuracisto sidis ce la alia flanko de la trairejo. Sur la tablo antau Poirot estis plano de la vagono Istanbul-Calais, kun la nomoj de la pasageroj surskribitaj per ruga inko. La pasportoj kaj la biletoj estis en amaso ce unu flanko. Estis ankau skribpapero, inko, plumoj kaj krajonoj.
“Bonege,” diris Poirot. “Ni povas senprokraste komenci nian enketon. Unue, ni devas ricevi la ateston de la konduktoro de la Wagon Lit. Kredeble vi ion scias pri li. Kian karakteron li havas? Cu li estas viro kies vorto estas fidinda?”