“Mi ne scias. Li estis ciam afabla.” Li pauzis, tiam diris, “Mi diros al vi la veron, S-ro Poirot. Mi malsatis kaj malfidis lin. Mi estas certa, ke li estis kruela kaj dangera viro. Tamen mi devas konfesi, ke mi ne povas doni kialojn por subteni mian opinion.”
“Dankon, S-ro MacQueen. Ankorau unu demandon – kiam vi lastatempe vidis S-ron Ratchett viva?”
“Hierau vespere cirkau la deka. Mi iris en lian kupeon por akcepti notojn de li.”
“Pri kiu temo?”
“Pri antikvaj fajencajoj, kiujn li acetis en Irano. Li ne ricevis tion, kion li acetis. Estis longa korespondado pri la afero.”
“Kaj tio estis la lasta okazo kiam iu vidis S-ron Ratchett viva?”
“Supozeble jes.”
“Cu vi scias kiam S-ro Ratchett ricevis la lastan minacan leteron?”
“Matene en la tago kiam ni ekveturis de Istanbul.”
“Restas unu demando, kiun mi devas fari al vi S-ro MacQueen: cu viaj rilatoj kun via mastro estis bonaj?”
La okuloj de la junulo ridetis. “Surozeble mi nun devus ektimigi. Sed efektive Ratchett kaj mi bone interrilatis.”
“Eble, S-ro MacQueen, vi donos al mi vian nomon kaj adreson en Usono.”
MacQueen donis sian nomon – Hector Willard MacQueen, kaj adreson en New York. Poirot sin apogis kontrau la kusenoj.
“Jen cio por la momento, S-ro MacQueen,” li diris. “Mi estus kontenta, se vi tenus sekreta la aferon pri la morto de S-ro Ratchett dum iom da tempo.”
“Lia servisto, Masterman, devos scii.”
“Li kredeble jam scias,” diris Poirot. “Se jes, provu instigi lin ne paroli.”
“Tio ne devus esti malfacila. Li estas brito, kaj ne parolema. Li havas malaltan opinion pri usonanoj, kaj nenian opinion pri aliaj nacianoj.”
“Mi dankas vin, S-ro MacQueen.”
La usonano eliris el la kupeo.
“Nu?” demandis S-ro Bouc. “Cu vi kredas kion tiu junulo diris?”
“Li sajnas esti honesta kaj malkasema. Li ne sajnigas saton por lia mastro, kion li kredeble estus farinta, se li estus koncernata iamaniere. Estas vere, ke S-ro Ratchett ne diris al li pri la provo havigi mian helpon, sed mi opinias, ke tio ne estas vere suspektinda cirkonstanco. Mi havas la impreson, ke S-ro Ratchett estis iom sekretema.”
“Do, vi diras, ke unu persono almenau estas senkulpa,” goje diris S-ro Bouc.
Poirot rigardis lin riproce. “Mi suspektas ciun gis la lasta minuto,” li diris. “Tamen, mi devas konfesi, ke mi ne povas imagi, ke tiu aplomba MacQueen ekscitigus kaj trapikus sian viktimon dek du au dek kvar fojojn. Gi ne estas lau lia psikologio – tute ne.”
“Ne,” pense diris S-ro Bouc. “Tio estas la ago de viro preskau freneza pro malamo – gi indikas la latinan temperamenton. Au gi indikas, kiel insistis la trajnestro, virinon.”
Sekvate de D-ro Constantine, Poirot iris al la apuda vagono kaj la kupeo en kiu estas la murdita viro. La konduktoro venis kaj malslosis la pordon por ili. La du viroj eniris. Poirot turnis sin al sia kunulo.
“Kion oni faris en ci tiu kupeo?”
“Oni tusis nenion. Mi zorgis ne movi la kadavron kiam mi ekzamenis gin.”
Poirot kapjesis kaj cirkaurigardis. Oni unue rimarkis la egan malvarmon. La fenestro estis plene malfermita.
“Brrr,” diris Poirot. La alia konsente ridetis.
“Mi opiniis, ke mi devas ne fermi gin,” li diris. Poirot zorge ekzamenis la fenestron.
“Vi estas prava,” li diris. “Neniu iris el la kupeo lau tiu ci vojo. Eble oni intencis, ke la malfermita fenestro indiku tion, sed, se jes, la nego malhelpis la deziron de la murdinto.”
Li zorge ekzamenis la kadron de la fenestro. Preninte skatoleton el la poso, li blovis iom da pudro sur gin.
“Ne estas fingromarkoj,” li diris. “Krimuloj ne faras tiajn erarojn nuntempe. Pro tio, ni povas fermi la fenestron. Estas glaciige malvarme ci tie.”
Tion li faris, kaj tiam por la unua fojo li rigardis la senmovan figuron kusantan sur la liteto.
Ratchett kusis sur sia dorso. Lia pijama jako, makulita per sango, estis malfermita. “Mi devis rigardi la vundojn,” klarigis la kuracisto.
Poirot kapjesis. Li klinis sin super la kadavro. Fine li rektigis sin kun grimaco.
“Malbela vidajo,” li diris. “Evidente iu staris tie kaj pikis lin fojon post fojo. Precize kiom da vundoj estas?”
“Mi kalkulis dek du. Unu du estas tiom malgravaj, ke ili estas nur gratetoj. Aliflanke, almenau tri povus kauzi morton.”
Io en la voctono de la kuracisto altiris la atenton de Poirot. La malgranda greko perpleksite rigardis la kadavron.
“Io sajnas eksterordinara, cu ne?” li gentile demandis. “Parolu, mia amiko. Estas io, kio perpleksas vin?”
“Vi estas prava,” konsentis la alia.
“Kio gi estas?”
“Rigardu ci tiujn du vundojn – jen kaj jen – ”li indikis. “Ili estas profundaj, ciu devas esti trancinta sangangiojn, kaj tamen la randoj ne apartigis. Ili ne sangis, kiel oni atendus.”
“Kaj tio indikas?”
“Ke la viro estis jam senviva – jam dum iom da tempo – kiam oni faris ilin. Sed tio estas absurda.”
“Sajnas tiel,” diris Poirot pense. “Krom se nia murdinto pensis, ke li ne finis la aferon kaj revenis por certigi gin; sed tio estas videble absurda. Cu io alia?”
“Nu, unu aferon. Rigardu ci tiun vundon – sub la dekstra brako – apud la dekstra sultro. Prenu mian krajonon. Cu vi povas fari tian frapon?”
Poirot suprenlevis la manon.
“
“Precize, S-ro Poirot. Tiu frapo preskau certe estas farita per la maldekstra mano.”
“Do, nia murdinto estas maldekstrulo? Ne, la problemo estas pli malfacila ol tio, cu ne?”
“Kiel vi diras, S-ro Poirot. Videble kelkaj el la aliaj frapoj estas faritaj per la dekstra mano.”
“Du personoj. Denove du personoj,” murmuris la detektivo. Li demandis abrupte: “Cu la elektra lumo funkciis?”
“Estas malfacile diri. La konduktoro malfunkciigas gin ciumatene cirkau la deka.”
“La komutiloj montros al ni,” diris Poirot.
Li ekzamenis la komutilojn kaj trovis ilin fermitaj.
“
“Grandioza,” diris la malgranda kuracisto entuziasme.
La okuloj de la alia briletis. “Vi tiel opinias? Mi gojas. Al mi gi sonis kiel sensencajo.”
“Kia alia klarigo povas esti?”
“Precize tion mi demandas al mi. Cu estas koincido au kio? Cu estas aliaj aferoj, kiuj indikas du personojn?”
“Eble jes. Kelkaj frapoj, kiel mi jam diris, indikas au malfortecon au mankon de intenco. Sed ci tiu – kaj ci tiu…” Denove li fingromontris. “Granda forteco estis necesa por tiuj frapoj. Ili penetris en la muskolojn.”