“Ili estis, viaopinie, faritauj de viro?”
“Tute certe.”
“Virino ne povis fari ilin?”
“Juna, vigla, forta virino estus povinta fari ilin, precipe se si tiumomente forte emociigas, sed miaopinie gi estas ne versajna.”
Poirot silentis dum unu du momentoj. La alia diris maltrankvile, “Vi komprenas la ideon?”
“Perfekte,” diris Poirot. “La afero mirinde ekklarigas! La murdinto estis viro fortega, li estis malforta, gi estis virino, gi estis dekstrulo, gi estis maldekstrulo
Li parolis kolere. “Kaj la viktimo – kion li faras dum la tuta tempo. Cu li ekkrias? Cu li baraktas? Cu li sin defendas?”
Li metis la manon sub la kapkusenon kaj eltiris la revolveron, kiun Ratchett montris al li la antauan tagon.
“Plene sargita, vi vidas,” li diris.
Ili cirkaurigardis. La vestajoj de Ratchett pendis de hokoj sur la muro. Sur la kovrilo de la lav-akvujo estis diversaj objektoj…falsaj dentoj en glaso de akvo; alia glaso, malplena; botelo da mineral-akvo; karafo, kaj cindrujo enhavanta cigarfinon kaj kelkajn bruligitajn pecojn de papero; ankau du bruligitajn alumetojn.
La kuracisto prenis la malplenan glason kaj flaris gin.
“Jen la klarigo pri la inerteco de la viktimo,” li diris kviete.
“Narkotita?”
“Jes.”
Poirot kapjesis. Li prenis la du alumetojn kaj zorge rigardis ilin.
“Vi trovis signon?” demandis la malgranda kuracisto.
“Ci tiuj du alumetoj havas malsimilajn formojn,” diris Poirot. “Unu estas pli maldika ol la alia. Rigardu.”
“Tiun specon vi ricevas en kartona koverto en la vagonaro,” diris la kuracisto.
Poirot sercis en la posoj de la vestajoj de Ratchett. Baldau li eltiris alumet-skatoleton. Li zorge komparis ilin.
“La pli dika estas alumeto uzita de S-ro Ratchett,” li diris. “Ni vidu, cu li ankau posedis la alian specon.” Sed ili ne trovis aliajn.
La okuloj de Poirot cirkaurigardis la kupeon. Ili estis brilaj kaj viglaj kiel tiuj de birdo. Oni sentis, ke ili ne maltrafus ion ajn. Kun eta ekkrio li klinis sin kaj prenis ion de la planko. Gi estis malgranda kvadratajo el batisto, tre delikata. En la angulo estis brodita ceflitero – H.
“Postuko de virino,” diris la kuracisto. “Nia amiko la trajnestro estis prava. Estas virino en la afero.”
“Kaj plej oportune si lasas malantau si sian postukon!” diris Poirot. “Precize kiel tiaj aferoj okazas en libroj kaj sur la filmoj – kaj por plifaciligi aferojn por ni gi estas markita per ceflitero.”
“Kia bonnsanco por ni!” ekkriis la kuracisto.
“Cu ne?” diris Poirot. Io en lia voctono surprizis la kuraciston, sed antau ol li povis peti klarigon, Poirot denove sin klinis al la planko. Ci tiun fojon li montris sur la manplato pip-purigilon.
“Eble gi apartenis al S-ro Ratchett,” sugestis la kuracisto.
“Ne estis pipo en liaj posoj, nek tabako nek tabakujo.”
“Do gi estas postsigno.”
“Kompreneble. Kaj denove plej oportune faligita. Viran postsignon ci tiun fojon. Oni ne povas plendi pri manko de postsignoj. Ekzistas multaj postsignoj. Pasante, kion vi faris kun la mortigilo?”
“Mortigilo ne estis trovebla. Devas esti, ke la murdinto forprenis gin.”
“Kial, mi scivolas,” pensis Poirot.
“Ha!” La kuracisto estis trarigardinta la posojn de la pijamo. “Mi ne rimarkis tion”, li diris. “Mi malfermis la jakon kaj tuj flankenturnis gin.”
El la brustposo li tiris oran poshorlogon. La ujo estis kavetumita, kaj la montriloj indikis kvaronon post la unua.
“Vidu!” kriis Constantine. “Tio donas al ni la horon de la krimo, kaj gi estas lau mia kalkulo. Inter noktomezo kaj la dua mi diris, kaj jen la konfirmo. Kvarono post la unua. Tio estis la horo de la krimo.”
“Estas eble, ke jes. Certe estas eble.”
La kuracisto lin rigardis strange. “Vi pardonos al mi, S-ro Poirot, sed mi ne tute komprenas vin.”
“Mi ne komprenas min,” diris Poirot. “Mi komprenas nenion, kaj, kiel vi vidas, gi cagrenas min.”
Li suspiris kaj klinis sin super la tableto, rigardante la bruligitan pecon de papero. Li murmuris al si, “kion mi bezonas en la nuna momento estas virina malnovmoda capel-skatolo.”
D-ro Constantine ne sciis kion kompreni pri tiu stranga diro. Ciuokaze Poirot ne lasis al li la tempon por demandoj. Malfermante la pordon, li vokis la konduktoron. La viro tuj venis.
“Kiom da virinoj estas en ci tiu vagono?”
La konduktoro kalkulis per siaj fingroj. “Unu, du, tri – ses, sinjoro. La maljuna usonanino, svedino, la juna anglino, la Grafino Andrenyi, kaj la Princino Dragomiroff kaj sia servistino.”
Poirot pripensis. “Ili ciuj havas capel-skatolojn, jes?”
“Jes, sinjoro.”
“Do, alportu al mi tiujn de la svedino kaj la servistino. Vi diros al ili, ke gi estas pro la dogano au io ajn lau via deziro.”
“Ne necesas, sinjoro. Ili nuntempe ne estas en siaj kupeoj.”
“Do rapidu.”
La konduktoro foriris. Li revenis kun la du capelskatoloj. Poirot malfermis tion de la servistino kaj formetis gin. Tiam li malfermis tion de la svedino, kaj kontente ekkriis. Forpreninte la capelojn, li vidis rondajn gibojn el drata reto.
“Ha, jen kion ni bezonas. Antau dek kvin jaroj oni fabrikis tiajn capelujojn. Oni fiksis la capelojn sur la gibojn per capelpinglo.”
Dum li parolis li lerte formovis du el la fiksiloj. Tiam li repakis la capelujojn, kaj diris al la konduktoro, ke li reprenu ilin al iliaj lokoj. Kiam la pordo fermigis li turnis sin al sia kunulo.
“Auskultu doktoro, mi ne kutime fidas al la sperta procedo. Mi sercas la psikologion, ne la fingromarkon au la cigared-cindron. Tamen en tiu afero mi bonvenigos iomete da sperta helpo. La kupeo estas plena da postsignoj, sed cu mi povas esti certa, ke ili estas kio ili sajnas esti?”
“Mi ne tute komprenas vin, S-ro Poirot.”
“Nu, jen ekzemplero – ni trovas postukon de virino. Cu virino faligis gin? Au cu viro diris al si ‘Mi tiel arangos, ke tio aspektas kiel krimo de virino. Mi trapikos mian malamikon nenecese ofte, farante kelkajn frapojn malfortaj kaj senefikaj, kaj mi faligos la postukon kie neniu povos maltrafi gin.’ Jen unu ebleco, sed nun alia. Cu virino murdis lin, kaj cu si intence faligis pippurigilon por ke gi aspektu kiel krimo de viro? Au cu ni devas serioze supozi, ke du personoj – viro kaj virino – estis aparte koncernataj, kaj ke ciu estis tiel senzorga kiel lasi postsignon pri sia personeco. Tio estas iom tro eksterordinara.”
“Sed kio pri la capelujo?” demandis la kuracisto.
“Mi venas al tiu punkto. Kiel mi diras, la postsignoj – la poshorlogo haltigita je kvarono post la unua, la postuko, la pip-purigilo povas esti malfalsaj, au ili povas esti intence arangitaj. Gis nun mi ne povas diri. Sed estas unu postsigno, kiun mi kredas esti vera. Mi parolas pri la maldika alumeto.
Li iris el la kupeo, kaj baldau revenis kun forneto kaj frizilo. “Mi uzas gin por la lipharoj,” li diris, parolante pri la lasta.
La kuracisto rigardis lin kun multe da intereso. Li platigis la dratajn gibojn, kaj tre zorge pusis sur unu la bruligitajn pecojn de papero. Li metis la alian sur gin, kaj tiam per la frizilo tenis la tutajon super la flamo de la forneto.
“Tio estas nur kunmetita afero,” li diris. “Ni esperu, ke gi sukcesos lau mia deziro.”
La kuracisto atente rigardis. La metalo eklumis. Subite li vidis indikojn de literoj. Vortoj sin montrigis – fajrvortoj. Gi estas nur peceto de papero. Nur tri vortoj kaj parto de alia montrigis.
“
“Ha!” Poirot faris subitan krieton.