“Sendube. Pierre Michel laboris por la kompanio dum pli ol dek kvin jaroj. Li estas franco kaj logas apud Calais. Tute honesta. Eble li estas ne rimarkinda pro cerbkapablo.”
Poirot komprene kapjesis. “Bone”,- li diris. “Ni vidu lin.”
Pierre Michel jam retrovis iom de sia aplombo, sed li estis ankorau tre nervoza.
“Mi esperas, ke la sinjoro ne pensos, ke okazis ia malatento miaflanke,” li diris maltrankvile. “Estas terura afero, kio okazis. Mi esperas, ke la sinjoro ne opinias min kulpa iamaniere?”
Trankviliginte la timojn de la viro, Poirot komencis fari siajn demandojn. Li unue eltrovis la nomon kaj adreson de Michel, dum kiom da tempo li laboris sur la fervojo, kaj dum kiom da tempo li dejoris sur la nuna aparta vojo. Li jam sciis ci tiujn detalojn, sed la rutinaj demandoj taugis por trankviligi la viron.
“Kaj nun,” daurigis Poirot, “ni venu al la okazintajoj de la hieraua nokto. S-ro Ratchett iris al la lito– kiam?”
“Preskau tuj post la vespermango, sinjoro. Antau ol ni forlasis Beograd. Tion li ankau faris la antauan nokton. Li ordonis, ke mi pretigu la liton dum li mangis, kaj mi tion faris.”
“Cu iu poste eniris lian kupeon?”
“Lia servisto, kaj lia usona sekretario, sinjoro.”
“Iu alia?”
“Ne, sinjoro, ne lau mia scio.”
“Bone. Kaj cu tio estas la lasta fojo kiam vi vidis lin au audis pri li?”
“Ne sinjoro. Vi forgesas, ke li uzis sian sonorilon cirkau dudek antau la unua – baldau post nia halto.”
“Precize kio okazis?”
“Mi frapis ce la pordo, sed li vokis kaj diris ke li faris eraron.”
“Anglalingve au franclingve?”
“Franclingve.”
“Diru la precizajn vortojn.”
“
“Vi estas prava,” diris Poirot. “Tion mi audis. Kaj tiam vi foriris?”
“Jes, sinjoro.”
“Cu vi reiris al via sidloko.”
“Ne, sinjoro. Unue mi iris responde al alia sonorilo, kiu jus sonis.”
“Nu, Michel, mi faros gravan demandon. Kie vi estis je kvarono post la unua?”
“Mi, sinjoro? Mi estis sur mia segeto ce la fino – rigardanta tra la koridoro.”
“Vi estas certa?”
“
“Jes?”
“Mi iris en la apudan vagonon, la Atenan vagonon, por paroli al mia kolego tie. Ni parolis pri la nego. Tio estis iom post la unua. Mi ne povas diri la precizan horon.”
“Kaj vi revenis–kiam?”
“Unu el miaj sonoriloj sonis, sinjoro, mi memoras – mi diris al vi. Estis la usonanino. Si funkciigis gin kelkajn fojojn.”
“Mi memoras,” diris Poriot. “Kaj poste?”
“Post tio, sinjoro? Mi respondis al via sonorilo kaj alportis al vi mineral-akvon. Eble duonhoron poste, mi pretigis la liton en alia kupeo–tio de la juna usonano, la sekretario de S-ro Ratchett.”
“Cu S-ro MacQueen estis sola en sia kupeo kiam vi iris por pretigi la liton?”
“La angla kolonelo el n-ro 15 estis kun li. Ili sidis parolante.”
“Kion faris la kolonelo kiam li foriris de S-ro MacQueen?”
“Li reiris al sia kupeo.”
“N-ro 15–tio estas apud via sego, cu ne?”
”Jes, sinjoro, gi estas la dua kupeo de tiu fino de la koridoro.”
“Lia lito estis jam preta?”
”Jes, sinjoro. Mi pretigis gin dum li mangis.”
“Je kioma horo cio ci tio okazis?”
“Mi ne povas diri precize. Certe ne pli malfrue ol la dua.”
“Kaj post tio?”
“Post tio, sinjoro, mi sidis sur mia sego gis la mateno.”
“Vi ne reiris en la Atenan vagonon?”
“Ne, sinjoro.”
“Eble vi dormis?”
“Mi opinias, ke ne, sinjoro. La senmova trajno malhelpis min dormeti kiel mi kutime faras.”
“Cu vi vidis iun el la pasageroj en la koridoro?”
La viro pripensis. “Unu el la sinjorinoj iris al la malproksima tualetejo.”
“Kiu sinjorino?”
“Mi ne scias, sinjoro. Estis ce la malproksima fino, kaj sia dorso frontis min. Si portis skarlatan kimonon kun drakoj sur gi.”
Poirot kapjesis. “Kaj post tio?”
“Nenio, sinjoro, gis la mateno.”
“Vi estas certa?”
“Ha, pardonu min, sinjoro. Vi malfermis vian pordon kaj momente elrigardis.”
“Bone, mia amiko,” diris Poirot. “Mi scivolis, cu vi memoros tion. Flanke, mi vekigis pro io, kio sonis kvazau io peza falis kontrau mian pordon. Cu vi havas ian ideon, kio gi povus esti?”
La viro rigardis lin. “Estis nenio, sinjoro. Nenio, mi estas certa pri tio.”
“Do, mi havis malbonan songon,” diris Poirot filozofe.
“Se tio, kion vi audis, ne estis io en la apuda kupeo,” diris S-ro Bouc.
Poirot ne atentis la sugeston. Eble li deziris ne fari tion antau la konduktoro.
“Ni parolu pri alia punkto,” li diris. “Se ni supozus, ke hierau nokte murdinto eniris la trajnon, cu estus tute certe, ke li ne povus lasi gin post la faro de la krimo?”
Pierre Michel kapneis.
“Nek, ke li povus esti kasita ie en gi?”
“Oni jam bone sercis,” diris S-ro Bouc. “Formetu tiun ideon, mia amiko.”
“Krome,” diris Michel, “neniu povis eniri la dormvagonon sen ke mi vidu lin.”
“Kie estis la lasta haltejo?”
“Vincovci.”
“Je kioma horo?”
“Ni devus ekveturi de tie je 11.58. Sed pro la vetero ni malfruis dudek minutojn.”
“Estas eble, ke iu envenis de la ordinara parto de la trajno?”
“Ne, sinjoro. Post la vespermango la pordo inter la ordinaraj vagonoj kaj la dorm-vagonoj estas slosita.”
“Cu vi malsupreniris de la trajno ce Vincovci?”
“Jes, sinjoro. Mi iris sur la kajon kiel kutime kaj staris apud la stupo de la vagono. La aliaj konduktoroj same faris.”
“Kio pri la antaua pordo? Tiu apud la mang-vagono?”
“Gi estas ciam slosita de interne.”
“Nuntempe, gi ne estas.”
La viro aspektis surprizata, sed lia vizago heligis.
“Sendube unu el la pasageroj malfermis gin por rigardi la negon.”
“Kredeble,” diris Poirot.
Li pense frapetis sur la tablon dum unu du minutoj.
“La sinjoro ne kulpigas min?” diris la viro timeme.
Poirot afable ridetis je li.
“Vi havis malbonsancon, mia amiko,” li diris. “Ha! Unu alia punkto. Vi diris, ke alia sonorilo sonis je la