“Nu, ni daurigu. Vi revenis al via kupeo kaj legis La Kaptito de la Amo, gis – kiam?”

“Cirkau la deka kaj duono la italo volis enlitigi. Tial la konduktoro venis kaj pretigis la litojn.”

“Kaj tiam vi enlitigis kaj endormigis?”

“Mi enlitigis, sinjoro, sed mi ne endormigis.”

“Kial ne?”

“Mi havis dent-doloron, sinjoro.”

“Ho, la la – tio estas doloriga.”

“Tre doloriga, sinjoro.”

“Cu vi ion faris pri gi?”

“Mi surmetis iom da kariofila oleo, sinjoro, kiu malpliigis la doloron, sed ankorau mi ne povis dormi. Mi lumigis la lampon super mia kapo, kaj dauris legi, tiel ke mi ne pensu pri la doloro.”

“Kaj cu vi tute ne endormigis?”

“Jes, sinjoro, mi endormigis cirkau la kvara matene.”

“Kaj via kunulo?”

“La itala ulo? Nu, li dauris ronki.”

“Li ne eliris la kupeon dum la nokto?”

“Ne, sinjoro.”

“Cu vi?”

“Ne, sinjoro.”

“Cu vi audis ion nekutiman dum la nokto?”

“Mi opinias, ke ne, sinjoro. Tio estas, nenion nekutiman. La trajno estante senmova faris cion senbrua.”

Poirot silentis dum momento kaj poste diris: “Nu, mi opinias ke estas malmulto direbla. Vi ne povas jeti ian lumon sur la tragedion?”

“Mi bedauras, ke ne, sinjoro.”

“Lau via scio, cu estis ia kverelo au malamikeco inter via mastro kaj S-ro MacQueen?”

“Certe ne, sinjoro. S-ro MacQueen estas tre afabla sinjoro.”

“Kie vi estis servisto antau ol vi venis al S-ro Ratchett?”

“Ce Sir Henry Tomlinson en Grosvenor Square, Londono, sinjoro.”

“Kial vi forlasis lin?”

“Li intencis iri al Orienta Afriko, sinjoro, kaj ne pli bezonis mian laboron. Sed mi estas certa, ke li bone parolus pri mi. Mi estis ce li dum pluraj jaroj.”

“Kaj vi estis kun S-ro Ratchett – dum kiom da tempo?”

“Iom pli ol nau monatojn, sinjoro.”

“Dankon, Masterman. Flanke, cu vi fumas pipon?”

“Ne, sinjoro. Mi fumas nur cigaredojn.”

“Dankon. Tio suficas.”

Poirot faris al li foriran kapmovon. La servisto hezitis momenton.

“Vi pardonos al mi, sinjoro, sed la iom maljuna usona sinjorino estas tre ekscitita. Si diras, ke si scias cion pri la murdinto.”

“Tiukaze,” diris Poirot ridetante, “estus bone, ke ni vidu sin nun.”

“Cu mi diru tion al si, sinjoro? Dum longa tempo si postulis ke iu grava persono vidu sin. La konduktoro penas trankviligi sin.”

“Sendu sin al ni, mia amiko,” diris Poirot. “Ni auskultos sian rakonton nun.”

CAPITRO 4 – LA ATESTO DE LA USONA SINJORINO

S-ino Hubbard venis en la mang-vagonon tiel senspire ekscitita, ke si preskau ne povis klare paroli siajn vortojn.

“Nu diru al mi tion. Kiu havas autoritaton ci tie? Mi havas tre gravan informon, vere tre gravan, kaj mi deziras diri gin al autoritata persono kiel eble plej baldau. Se vi sinjoroj…”

Sia sanceliganta rigardo vagadis inter la tri viroj.

Poirot klinis sin antauen.

“Diru gin al mi, sinjorino,” li diris. “Sed unue sidigu.”

S-ino Hubbard peze sidigis sur la segon kontrau li.

“Kion mi devas diri al vi estas ci tio. Okazis murdo en la trajno hierau nokte, kaj la murdinto estis tie en mia kupeo!

“Vi estas certa pri tio, sinjorino?”

“Kompreneble mi estas certa. Kia ideo! Mi scias pri kio mi parolas. Mi diros al vi cion direblan. Mi enlitigis kaj endormigis, kaj subite mi vekigis–cio estis tute malluma–kaj mi sciis, ke estas viro en mia kupeo. Mi tiom timis, ke mi ne povis lautkrii. Mi nur kusis tie, kaj pensis, ‘Senkompate oni mortigos min.’ Mi tute ne povas klarigi al vi miajn sentojn. Mi pensis pri ci tiuj acaj trajnoj kaj la perfortajoj pri kiuj mi legis. Kaj mi pensis

“Nu, ciuokaze, li ne prenos mian juvelaron,” car mi metis gin en strumpon kaj kasis gin sub mian kapkusenon– kaj tio ne estas tre komforta. Sed tio ne rilatas al la afero. Kie mi estis?”

“Vi perceptis, sinjorino, ke estas viro en via kupeo.”

“Jes. Nu, mi kusis tie kun fermitaj okuloj, kaj mi pensis kion mi faru, kaj mi pensis, ‘Nu, mi estas kontenta ke mia filino ne scias pri mia malbona stato.’ Kaj tiam, iel mi kolektis miajn pensojn, kaj mi palpsercis per la mano, kaj premis la sonorilon por altiri la konduktoron. Mi premis gin kaj mi premis gin kaj nenio okazis, kaj mi certigas al vi, ke mi pensis ke mia koro cesos bati. ‘Terure,’ mi diris al mi, ‘eble ili murdis ciun en la trajno.’ Gi staris senmova kaj estis aca senbrueco en la aero. Sed mi dauris premi la sonorilon, kaj ho! La sensargon kiam mi audis pasojn venantaj lau la koridoro, kaj frapon ce mia pordo. ‘ Envenu,’ mi ekkriis, kaj mi samtempe lumigis la lampojn. Kaj, cu vi povas kredi gin, estis neniu tie.”

Al S-ino Hubbard tio sajnis esti drama dirajo anstatau komika.

“Kaj kio okazis poste, sinjorino?”

“Nu, mi diris al la konduktoro kio okazis, kaj sajne li ne kredis min. Li sajnis imagi, ke la tuta afero estis songo. Mi insistis, ke li rigardu sub la segon, kvankam li diris, ke ne estis spaco por viro tie. Estis klare, ke la viro malaperis, sed estis viro tie, kaj la deziro de la konduktoro trankviligi min vere kolerigis min. Mi ne estas tia persono kia imagas aferojn, S-ro… mi kredas, ke mi ne scias vian nomon?”

“Poirot, sinjorino, kaj jen S-ro Bouc, direktoro de la kompanio, kaj D-ro Constantine.”

S-ino Hubbard murmuris: “Placas al mi renkonti vin,” al ciu el la tri lau iom distrita maniero, kaj daurigis sian rakonton.

“Nu, mi ne sajnigos, ke mi estis tiel inteligenta kiel mi povus esti. En mian kapon venis la ideo ke ceestis la viro el la apuda kupeo–tiu, kiu estas mortigita. Mi petis al la konduktoro ke li rigardu la pordon inter la kupeo, kaj tute certe gi ne estis riglita. Nu, mi prizorgis tion. Mi diris, ke li tuj riglu gin, kaj post lia foriro mi metis kofron kontrau gin por certigi gin.”

“Je kioma horo tio okazis, S-ino Hubbard?”

“Mi certigas al vi, ke mi ne povas diri. Mi ne rigardis. Mi estis tiel maltrankvila.”

“Kaj kio nun estas via teorio?”

“Nu, mi opinias ke la afero estas kiel eble plej klara. La viro en mia kupeo estis la murdinto. Kiu alia li povus esti?”

“Kaj vi opinias, ke li reiris en la apudan kupeon?”

“Kiel mi sciu kien li iris? Mi havis la okulojn tute fermitajn.”

“Li devis eliri tra la pordon en la koridoron.”

“Nu, mi ne povas diri. Mi havis la okulojn tute fermitajn.”

S-ino Hubbard konvulsie sopiris. “Mi estis terure timema! Se mia filino nur scius…”

“Vi ne opinias, sinjorino, ke tio, kion vi audis estis la bruo de iu moviganta en la apuda kupeo–tiu de la murdito?”

“Ne, sinjoro Poirot. La viro estis tie en la sama kupeo kun mi. Kaj, mi havas

Вы читаете Murdo en la Orienta ekspreso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату