momento kiam vi frapis la pordon de S-ro Ratchett. Efektive, mi mem audis gin. Al kiu gi apartenis?”
“Gi estis la sonorilo de la Princino Dragomiroff. Si volis, ke mi alvoku sian servistinon.”
“Kaj vi tion faris?”
“Jes, sinjoro.”
Poirot pense studis la planon antau li, kaj klinis sian kapon.
“Tio suficas por la nuna momento,” li diris.
“Dankon, sinjoro.”
La viro starigis. Li rigardis S-ron Bouc.
“Ne genu vin,” diris la lasta. “Mi ne povas rimarki ian malatenton viaflanke.”
Tre kontenta, Pierre Michel foriris.
Dum minuto Poirot restis perdita en siaj pensoj.
“Mi opinias,” li fine diris, “ke estus bone denove paroli kun S-ro MacQueen pro tio, kion ni nun scias.”
La juna usonano baldau aperis.
“Nu,” li diris, “kiel aferoj progresas?”
“Ne tro malbone. De post nia lasta interparolado mi eltrovis ion–la identecon de S-ro Ratchett.”
Hector MacQueen antauenklinis pro intereso.
“Jes,” li diris.
“Ratchett, kiel vi supozis, estis nur pseudonimo. Ratchett estis Cassetti, la viro kiu arangis infansteladon – inkluzive de la afero pri eta Daisy Armstrong.”
Esprimo de mirego aperis sur la vizagon de MacQueen; poste gi malheligis.
“La malbenita aculo!” li ekkriis.
“Vi havis nenian ideon pri tio, S-ro MacQueen?”
“Ne, sinjoro,” decide diris la juna usonano. “Se mi scius tion, mi fortrancus la dekstran manon antau ol labori por li!”
“Vi havas fortan senton pri la afero, S-ro MacQueen.”
“Mi havas apartan kauzon por tion fari. Mia patro estis la regiona prokuristo, kiu prizorgis la aferon, S-ro Poirot. Mi vidis S-inon Armstrong pli ol unufoje – si estis bela virino. Tiel simpatia kaj korrompita.” Lia vizago malheligis. “Se iam viro meritis tion, kion li ricevis, Ratchett au Cassetti estis tia viro. Mi estas kontenta pro lia fino. Tia viro ne decis vivi!”
“Vi sentas, preskau kvazau vi estus preta fari mem la bonan agon?”
“Vere. Mi …” Li pauzis, tiam rugigis iom kulpe. “Sajnas, ke mi kulpigas min.”
“Mi estus pli ema suspekti vin, S-ro MacQueen, se vi elmontrus tro da bedauro pro la morto de via estro.”
“Mi opinias, ke mi ne povus tion fari, ec por savi min de la ekzekutisto,” diris MacQueen severe. Tiam li aldonis: “Se mi ne estas tro scivolema, kiel vi eltrovis tion? La identecon de Cassetti, mi intencas diri.”
“Per parto de letero trovita en lia kupeo.”
“Sed certe – mi volas diri – cu tio ne estis tre senzorga de la maljunulo?”
“Tio dependas,” diris Poirot, “de la vidpunkto.”
Tiu rimarko sajne estis malklara al la junulo. Li rigardis Poirot kvazau penanta kompreni lin.
“Mia nuna devo,” diris Poirot, “estas eltrovi pri la movadoj de ciu en la trajno. Oni ne bezonas ofendigi. Gi estas nur rutina afero.”
“Kompreneble. Komencu jam nun kaj permesu, ke mi montru mian bonan karakteron se tio estas ebla.”
“Mi ne bezonas peti de vi la numeron de via kupeo,” diris Poirot ridetante, “car mi estis en gi kun vi dum unu nokto. Gi estas la dua-klasa kupeo n-roj 6 kaj 7, kaj post mia foriro vi estis sola en gi.”
“Prave.”
“Nu, S-ro MacQueen, mi deziras ke vi rakontu al mi kion vi faris hierau vespere post kiam vi forlasis la mang-vagonon.”
“Tio estas tute facila. Mi reiris al mia kupeo, iom legis, eliris sur la kajon en Beograd, decidis ke estas tro malvarme, kaj ree eniris. Mi parolis dum mallonga tempo al juna anglino, kiu estas en la kupeo apud la mia. Tiam mi konversaciis kun tiu anglo, Kolonelo Arbuthnot – efektive, mi opinias, ke vi pasis nin dum ni parolis. Poste mi iris al S-ro Ratchett, kaj, kiel mi jam diris al vi, skribis notojn pri leteroj skribotaj. Mi adiauis lin kaj foriris. Kolonelo Arbuthnot ankorau staris en la koridoro. Lia kupeo estis jam preta por la nokto, kaj mi proponis, ke li venu al mia. Mi mendis trinkajojn kaj ni komencis paroli. Ni diskutis pri la politikoj de la mondo kaj la registara sistemo en Hindujo, kaj pri niaj genajoj rilate al la financa situacio kaj la krizo en New York. Kutime mi ne amikigas kun britoj – ili estas tro fieraj – sed mi satis lin.”
“Cu vi scias je kioma horo li forlasis vin?”
“Iom malfrue. Preskau la dua, mi opinias.”
“Vi rimarkis, ke la trajno haltis?”
“Jes. Ni iom scivolis pri gi. Ni elrigardis kaj vidis ke la nego estas iom dika, sed ni ne opiniis gin grava.”
“Kio okazis, kiam Kolonelo Arbuthnot fine adiauis vin?”
“Li iris al sia kupeo, kaj mi alvokis al la konduktoro, ke li pretigu mian liton.”
“Kie vi estis dum li tion faris?”
“Mi staris tuj ekster la pordo en la koridoro fumante cigaredon.”
“Kaj poste?”
“Poste mi enlitigis kaj dormis gis la mateno.
“Dum la vespero cu vi eliris la trajnon?”
“Arbuthnot kaj mi pensis ke ni eliros la trajnon en Vincovci por iom malrigidigi la krurojn. Sed estis terure malvarme kaj ni baldau ensaltis.”
“Per kiu pordo vi eliris?”
“Per tiu plej proksima al nia kupeo.”
“Cu vi memoras cu gi estis slosita?”
MacQueen momente pripensis. “Mi pensas, ke jes. Almenau estis speco de barilo fiksita trans la tenilo. Cu pri tio vi parolas?”
“Jes. Kiam vi reeniris la trajnon, cu vi remetis tiun baron?”
“Ne, mi pensas, ke ne. Mi estis la lasta, kiu eniris. Ne, mi ne memoras, ke mi tion faris.”
Li aldonis subite, “Cu tio estas grava punkto?”
“Povas esti. Nu, mi supozas, sinjoro, ke kiam vi kaj Kolonelo Arbuthnot sidis parolante, la pordo de via kupeo en la koridoro estis malfermita?”
Hector MacQueen kapjesis.
“Mi deziras, ke se eble, vi diru al mi cu iu iris lau la koridoro
MacQueen kuntiris la brovojn. “Mi opinias, ke la konduktoro trairis gin unufoje, venante de la direkto al la mang-vagono. Kaj virino iris en la kontrauan direkton.”
“Kiu virino?”
“Mi ne povas diri. Vere, mi ne rimarkis. Je tiu momento mi argumentis kun Arbuthnot. Sajnas al mi, ke mi povas memori ekvidon de ia skarlata silkajo pasanta la pordon. Mi ne rigardis, kaj ciuokaze mi ne vidus la vizagon de la persono. Kiel vi scias, mia kupeo frontas al la mang-vagona fino de la trajno, tiel ke virino irante tra la koridoro en tiun direkton havus sian dorson al mi tuj post kiam si estus pasinta la pordon.”
Poirot kapjesis. “Si iris al la tualetejo, mi supozas?”
“Mi supozas, ke jes.”
“Kaj vi vidis sin reveni?”
“Nu, ne. Nun ke vi menciis gin, mi ne rimarkis sin reveni, sed mi supozas, ke si devis tion fari.”
“Ankorau unu demando. Cu vi fumas pipon, S-ro MacQueen?”
“Ne, sinjoro, mi ne tion faras.”
Poirot pauzis momenton.