pruvon.”

Triumfe si montris grandan mansaketon kaj komencis enrigardi gin. Si elprenis vice du purajn postukojn, okulvitrojn garnitajn per testudajo, boteleton da aspirino, paketon medikamento, alian da helverdaj pipromentajoj, slosilaron, tondilon, ceklibreton, fotografajon de eksterordinare nebela infano, kelkajn leterojn, kvin fadenojn kun fals-orientaj globetoj, kaj etan metalan objekton – butonon.

“Rigardu ci tiun butonon. Gi ne estas unu el miaj butonoj. Gi ne venis de io, kion mi posedas. Mi trovis gin hodiau kiam mi ellitigis.”

Kiam si metis gin sur la tablon, S-ro Bouc antauenklinis sin kaj faris ekkrion.

“Sed gi estas butono de la jako de servisto en Wagon Lit!”

“Povos esti normala klarigo pri tio,” diris Poirot.

Li turnis sin gentile al la sinjorino.

“Ci tiu butono, sinjoro, eble falis de la uniformo de la konduktoro, au kiam li ekzamenis vian kupeon, au kiam li pretigis la liton hierau vespere.”

“Mi tute ne komprenas kio estas al vi ciuj. Sajnas, kvazau vi faras nenion krom trovi kontrauajojn. Nu auskultu. Mi legis revuon hierau vespere antau ol mi endormigis. Antau ol mi mallumigis la kupeon, mi metis tiun revuon sur kofreton, kiu staras sur la planko apud la fenestro. Cu vi tion audas?”

Ili certigis al si, ke jes.

“Nu, do. La konduktoro rigardis sub la segon de apud la pordo. Poste li envenis kaj riglis la pordon inter mi kaj la apuda kupeo, sed li neniam estis proksime al la fenestro. Hodiau matene tiu butono kusis sur la suprajo de la revuo. Kiel vi nomas tion, mi deziras scii?”

“Tion, sinjorino, mi nomas ateston,” diris Poirot.

La respondo sajnis kontentigi la virinon. “Mi igas pli kolera ol krabro, se oni ne kredas al mi,” si klarigis.

“Vi donis al ni tre interesan kaj valoran ateston,” diris Poirot trankvilige. “Nun, cu mi povas fari al vi kelkajn demandojn?”

“Certe.”

“Car vi iomete timis tiun viron Ratchett, kial vi ne antaue riglis la pordon inter la du kupeoj?”

“Mi tion faris,” tuj respondis S-ino Hubbard.

“Cu jes?”

 “Nu, efektive, mi petis al tiu svedino, ke si rigardu cu gi estis riglita, kaj si diris ke tiel estis.”

“Kial vi mem ne povis vidi gin?”

“Car mi estis en la lito, kaj mia spongo-saketo pendis de la pordo-tenilo.”

“Je kioma horo vi petis ke si faru tion por vi?”

“Mi pensu. Devis esti cirkau la deka kaj duono au kvarono antau la dekunua. Si venis por eltrovi cu mi havas aspirinon. Mi diris al si kie trovi gin, kaj si prenis gin el mia kofro.”

“Vi estis en la lito?”

“Jes.”

Subite si ridis. “Kompatindulino. Si estis tute maltrankvila. Okazis, ke si erare malfermis la pordon de la apuda kupeo.”

“Tiun de S-ro Ratchett?”

“Jes. Vi scias, kiel malfacile estas distingi inter ili kiam vi trairas la trajnon kaj ciuj pordoj estas fermitaj. Si estis tre maltrankvila. Sajnas, ke li ridis, kaj kredeble li diris ion ne tute gentila. Kompatindulino, si ec tremetis. ‘Ho, mi faris eraron,’ si diris. ‘Mi hontas fari eraron. Ne afabla viro,’ si diris. ‘Li diris, “Vi estas tro maljuna.”’”

D-ro Constantine ridetis kaj S-ino Hubbard tuj akre rigardis lin.

“Li ne estis afabla viro,” si diris, “tion diri al sinjorino. Ne estas dece ridi pri tiaj aferoj.”

D-ro Constantine rapide pardonpetis.

“Cu Post tio vi audis ian bruon en la kupeo de S-ro Ratchett?” demandis Poirot.

“Nu – ne precize.”

“Kion tio signifas, sinjorino?”

“Nu – –” si pauzis. “Li ronkis.”

“Do, li ronkis, cu?”

“Terure. La antauan nokton mi ne povis dormi pro gi.”

“Vi ne audis lin ronki post tiam, kiam vi ektimis pri viro en via kupeo?”

“Nu, S-ro Poirot, kiel mi povus tion fari? Li estis senviva.”

“Jes, prave,” diris Poirot. Li aspektis konfuzita.

“Cu vi memoras la infanstelan aferon Armstrong, S-ino Hubbard?” li demandis.

“Jes, mi ja memoras gin. Ankau la fakton, ke la aculo kiu faris gin evitis punon. Mi satus manumi lin.”

“Li ne evitis punon. Li estas senviva. Li mortis hierau nokte.”

“Vi ne intencas diri…?” S-ino Hubbard duone levis sin el la sego pro ekscito.

 “Sed, jes. Ratchett estis la viro.”

Nu! Pensu pri tio. Mi devas skribi por informi mian filinon. Cu mi ne diris al vi hierau vespere, ke tiu viro havas malbonan vizagon. Vi vidas, ke mi estis prava. Mia filino ciam diras: ‘Kiam panjo havas impreson, vi povas esti tute certa ke si pravas.’”

“Cu vi konis iun en la familio Armstrong, S-ino Hubbard?”

“Ne. Ili estis en ekskluziva rondo. Sed mi ciam audis, ke S-ino Armstrong estis perfekte bela virino kaj ke sia edzo adoris sin.”

“Do, S-ino Hubbard, vi multe helpis al ni–tre multe. Eble vi donos al mi vian tutan nomon?”

“Certe. Caroline Martha Hubbard.”

“Bonvolu skribi vian adreson ci tie.”

S-ino Hubbard tion faris. Sed ne cesis paroli. “Mi ne povas ne pensi pri gi. Cassetti–en ci tiu trajno. Mi havis impreson pri tiu viro, cu ne, S-ro Poirot?”

“Ja, jes, sinjorino. Parenteze, cu vi posedas skarlatan silkan kimonon?”

“Kia stranga demando! Ne, ne. Mi havas du tualetrobojn–unu el rozkolora flanelo, kiu estas tre komforta sursipe, kaj unu el purpura silko donacita al mi de mia filino. Sed pro kio vi deziras scii pri miaj tualetroboj?”

“Okazis, sinjorino, ke iu en skarlata kimono eniris vian kupeon au tiun de S-ro Ratchett hierau nokte. Kiel vi diris antau nelonge, estas malfacile distingi inter ili kiam ciuj pordoj estas fermitaj.”

“Nu, neniu en skarlata tualetrobo envenis en mian kupeon.”

“Do, si devis eniri tiun de S-ro Ratchett.”

S-ino Hubbard kunpremis la lipojn kaj diris malafable: “Tio tute ne surprizas min.”

Poirot antauenklinis. “Do, vi audis la vocon de virino en la apuda kupeo?”

“Mi tute ne scias kiel vi tion divenis, S-ro Poirot. Sed efektive mi tion faris.”

“Sed kiam mi demandis al vi cu vi audis ion en la apuda kupeo, vi nur diris ke vi audis S-ron Ratchett ronki.”

“Tio estas vera. Li ronkis dum parto de la tempo. Kaj dum la alia– – ” S-ino Hubbard rugigis. “Gi ne estas agrabla afero pri kio paroli.”

“Je kioma horo vi audis la vocon de virino?”

“Mi ne scias. Mi vekigis por minuto kaj audis virinon parolanta, kaj estis tute klare kie si estas. Mi pensis nur, ‘Do, tiaspeca viro li estas, kaj tio ne surprizas min,’ kaj denove endormigis. Mi certigas al vi, ke mi ne estus dirinta ion pri la afero, se vi ne estus eltirinta gin.”

“Cu gi estis antau au post la afero pri la viro en via kupeo?”

“Tio similas al tio, kion vi antaue diris. Virino ne povis paroli al li se li estus senviva, cu?”

Pardon. Vi sendube pensas, ke mi estas stulta, sinjorino.”

“Mi supozas, ke ec vi iam konfuzigas. Mi ne povas ne pensi pri tiu aculo Cassetti. Kion diros mia filino –” Poirot lerte sukcesis helpi al la virino remeti la enhavon de sia mansaketo, kaj poste li kondukis sin al la pordo. Je la lasta momento li diris :

“Vi lasis fali vian postukon, sinjorino.”

S-ino Hubbard rigardis la peceton de batisto kiun li tenis antau si.

“Tio ne apartenas aL mi, S-ro Poirot. Mi havas la mian ci tie.”

Pardon. Mi opiniis, ke car gi surhavas la cefliteron H sur gi––”

“Nu, tio estas kurioza, sed gi certe ne apartenas al mi. La miaj estas markitaj C.M.H. kaj ili estas taugaj

Вы читаете Murdo en la Orienta ekspreso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату