“Vi audis nenion – nenion nekutiman dum tiu tempo, sinjorino?”

“Mi audis nenion nekutiman.”

 “Kio estas la nomo de via servistino?”

“Hildegarde Schmidt.”

“Cu si estas kun vi dum longa tempo?”

“Dek kvin jarojn.”

“Vi konsideras sin fidinda?”

“Tute. Siaj parencoj venas de germana bieno, kiu apartenis al mia mortinta edzo.”

“Vi vizitis Usonon, mi supozas, sinjorino?”

La abrupta temsango igis la maljunulinon levi la brovojn.

“Multajn fojojn.”

“Cu vi iam konis familion launome Armstrong – familio en kiu tragedio okazis?”

Kun emocio en la voco la maljunulino diris, “Vi parolas pri amikoj miaj, sinjoro.”

“Do, vi bone konis Kolonelon Armstrong?”

“Mi iomete konis lin, sed lia edzino, Sonia Armstrong, estis mia bapto-filino. Mi estis amikino de sia patrino, la aktorino, Linda Arden. Linda Arden estis granda geniulino, unu el la plej mirindaj tragediaj aktorinoj en la mondo. Kiel Lordino Macbeth, kiel Magda, neniu egalis sin. Mi ne nur admiris sian arton, mi estis persona amikino.”

“Si estas senviva?”

“Ne, ne, si ankorau vivas, sed si vivas lau kompleta privateco. Si estas tre malforta, kaj devas kusi sur sofo dum preskau la tuta tempo.”

“Mi opinias, ke estis dua filino?”

“Jes, multe pli juna ol S-ino Armstrong.”

“Kaj si ankorau vivas?”

“Certe.”

“Kie si estas?”

La maljunulino vigle rigardis lin. “Mi devas peti la kialon por ci tiuj demandoj. Kiel ili rilatas al la nuna afero – la murdo en ci tiu trajno?”

“Ili rilatas jene, sinjorino. La murdito estis la viro kiu respondecis pri la stelo kaj murdo de la infaneto Armstrong.”

“Ha!” La rektaj brovoj kuntirigis. La Princino Dragomiroff iomete pli rekte sidigis.

“Do, miaopinie, tiu murdo estas tre bona okazintajo! Vi pardonos mian iom partian vidpunkton.”

“Gi estas tute natura, sinjorino. Kaj nun, ni rcvenu al la demando, kiun vi ne respondis. Kie estas la pli juna filino de Linda Arden, la fratino de S-ino Armstrong?”

“Mi vere ne povas tion diri al vi, sinjoro. Mi ne plu rilatas kun la pli juna generacio. Mj kredas, ke si edzinigis kun anglo antau kelkaj jaroj kaj iris al Anglujo, sed momente mi ne povas memori la nomon.”

Si pauzis momenton, kaj tiam diris: “Cu estas io alia, kion vi deziras demandi al mi, sinjoroj?”

“Nur unu aferon, sinjorino, iom personan demandon. La koloron dc via tualet-robo?”

Si iomete levis la brovojn. “Mi devas supozi, ke estas kialo por tia demando. Mia tualet-robo estas el blua atlaso.”

“Estas nenio alia, sinjorino. Mi tre dankas al vi pro la tujaj respondoj al miaj demandoj.”

Si faris etan geston per sia ringkovrita mano. Tiam, kiam si levigis, kaj la aliaj samtempe levigis, si haltis.

“Vi pardonos al mi, sinjoro,” si diris, “sed cu mi povas peti vian nomon. Via vizago estas iel konata al mi.”

“Mia nomo, sinjorino, estas Hercule Poirot – je via dispono.”

Si silentis momenton, tiam: “Hercule Poirot,” si diris. “Jes. Mi nun memoras. Jen la sorto.”

Si formarsis, tre rekta, iom rigida en siaj movoj.

Voila une grande dame,” diris S-ro Bouc. “Kion vi opinias pri si, mia amiko?”

Sed Hercule Poirot nur skuis la kapon. “Mi scivolas,” li diris, “kion si celis per la sorto.”

CAPITRO 7 – LA ATESTO DE GRAFO KAJ GRAFINO ANDRENYI

Oni alvokis Grafon kaj Grafinon Andrenyi, sed la grafo envenis la mang-vagonon sola.

Estis nenia dubo, ke li estis bon-aspekta viro. Li estis alta preskau du metrojn, kun largaj sultroj kalj mallargaj koksoj. Li estis bone vestita per angla vestaro, kaj oni povus facile ricevi la impreson ke li estas anglo, krom pro la longeco de lia liphararo kaj io en la formo de la vangoj.

“Nu, sinjoroj,” li diris, “kiamaniere mi povas helpi vin?”

“Vi komprenas, sinjoro,” diris Poirot, “ke pro tio, kio okazis mi devas fari kelkajn demandojn al ciuj pasageroj.”

“Certe, certe,” respondis la grafo. “Mi tute komprenas la situacion. Tamen, mi opinias, ke mia edzino kaj mi ne povos multe helpi vin. Ni dormis, kaj audis nenion.”

“Cu vi scias, kiu estis la murdito, sinjoro?”

“Mi komprenas, ke li estis la granda usonano – viro kun malafabla vizago. Li sidis ce tiu tablo dum la mangoj.”

Li indikis per kalpgesto la tablon ce kiu Ratchett kaj MacQueen estis sidintaj.

 “Jes, sinjoro, vi estas tute prava. Tamen, mi intencis diri, cu vi sciis lian nomon?”

“Ne.” La grafo aspektis tute perpleksita pro la demandoj de Poirot.

“Se vi deziras scii lian nomon,” li diris, “certe gi estas sur lia pasporto.”

“La nomo sur lia pasporto estas Ratchett,” diris Poirot.

“Sed tio ne estas lia vera nomo. Li estas la viro Cassetti, kiu estis respondeca pri konata infan-stela afero en Usono.”

Li zorge rigardis la grafon dum li parolis, sed tiu sajnis esti tute netusita de la informo. Li nur iomete malfermis la okulojn.

“Ha!” li diris. “Tio certe devus iomete klarigi la aferon. Neordinara lando, Usono.”

“Vi estis tie, eble, sinjoro?”

“Mi estis unu jaron en Washington.”

“Eble vi konis la familion Armstrong?”

“Armstrong – Armstrong – estas malfacile memori – ni tiom da personoj renkontis.”

Li ridetis, kaj levis la sultrojn. “Sed ni revenu al la nuna afero, sinjoroj,” li diris. “Kion plu mi povas fari por helpi al vi?”

“Vi eniris vian kupeon por dormi – kiam, sinjoro grafo?”

La okuloj de Hercule Poirot vagis al lia plano. Grafo kaj Grafino Andrenyi okupis la kupeojn N-roj 12 kaj 13.

“Oni pretigis por la nokto unu kupeon kiam ni estis en la mang-vagono. Reveninte, ni sidis en la alia dum iom da tempo.”

“Kio estis la numero de tiu?”

“N-ro 13. Ni kartludis kune. Cirkau la dek-unua mia edzino enlitigis. La konduktoro pretigis mian kupeon kaj mi ankau enlitigis. Mi bone dormis gis la mateno.”

“Cu vi rimarkis, ke la trajno haltis?”

“Mi ne sciis pri gi gis hodiau matene.”

“Kaj via edzino?”

La grafo ridetis. “Mia edzino ciam prenas dormigajon kiam si veturas per trajno. Si prenis sian kutiman dozon.”

Li pauzis. “Mi bedauras, ke mi povas neniel helpi vin.”

Poirot transdonis al li paperon kaj plumon.

“Mi dankas vin, sinjoro grafo. Estas nur formalajo, sed cu vi donos al mi viajn nomon kaj adreson?”

La grafo skribis malrapide kaj zorge. “Estas bone, ke mi skribas tion por vi,” li diris. “La literado de la nomo de mia bieno estas malfacila por tiuj, kiuj ne scipovas la lingvon.”

Вы читаете Murdo en la Orienta ekspreso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату