“Tio estas vera.”
“Sendube, tio estas la solvo de la mistero. Sendube li kaj Ratchett estis kune en tiu infanstela afero. Cassetti estas itala nomo. Iamaniere Ratchett perfidis lin. La italo eltrovis lin, sendis al li avertajn leterojn, kaj fine vengis sin lau kruela maniero. La tuta afero estas simpla.”
Poirot dube skuis la kapon.
“Gi ne estas tiel simpla, mi timas,” li murmuris.
“Mi estas certa, ke tio estas la vero,” diris S-ro Bouc, pli kaj pli konvinkita pri sia teorio.
“Sed kio pri la servisto kun la dent-doloro, kiu juras ke la italo neniam forlasis la kupeon?”
“Tio estas la malfacilajo.”
La okuloj de Poirot briletis. “Jes, tio estas genajo. Estas malbone por via teorio, kaj treege bonsance por nia itala amiko, ke la servisto de S-ro Ratchett havis la dent-doloron.”
“Gi estos klarigita,” diris S-ro Bouc kun grandioza certeco.
Poirot denove skuis la kapon. “Ne, la afero estas apenau tiel simpla,” li denove murmuris.
“Ni audu kion Pierre Michel diros pri tiu butono,” li diris.
Oni alvokis la konduktoron de la Wagon Lit. Li demande rigardis ilin.
S-ro Bouc tusetis. “Michel,” li diris. “Jen butono de via jako. Gi trovigis en la kupeo de la usonanino. Kion vi povas diri pri gi.”
La mano de la konduktoro automate iris al sia jako.
“Mi ne perdis butonon, sinjoro,” li diris. “Devas esti ia eraro.”
“Tio estas stranga.”
“Mi ne povas klarigi gin, sinjoro.”
La viro aspektis surprizita, sed neniel kulpa au konfuzita.
S-ro Bouc diris signife: “Pro la cirkonstancoj lau kiuj gi trovigis, estas preskau certe, ke tiu butono estas faligita de la viro kiu estis en la kupeo de S-ino Hubbard, kiam si funkciigis la sonorilon.”
“Sed, sinjoro, estis neniu tie. Devas esti, ke la sinjorino imagis gin.”
“Si ne imagis gin, Michel. La murdinto de S-ro Ratchett estis tie –
Kiam la signifo de la vortoj de S-ro Bouc igis al li klara Pierre Michel ege agitigis.
“Tio ne estas vera, sinjoro, gi ne estas vera,” li ekkriis.
“Vi akuzas min pri la krimo. Mi? Mi estas senkulpa. Mi estas tute senkulpa. Kial mi deziru mortigi sinjoron, kiun mi neniam antaue vidis?”
“Kie vi estis kiam la sonorilo de S-ino Hubbard sonis?”
“Mi diris al vi, sinjoro, en la apuda vagono, parolante kun mia kolego.”
“Ni venigos lin.”
“Faru tion, sinjoro, mi petegas vin.”
Oni venigis la konduktoron de la apuda vagono, kaj li tuj konfirmis la diron de Pierre Michel. Li aldonis, ke la konduktoro de la Bukaresta vagono ankau estis tie. La tri el ili estis diskutintaj la situacion kauzita de la nego. Ili estis parolintaj dum cirkau dek minutoj kiam Michel supozis, ke li audas sonorilon. Kiam li malfermis la pordon inter la du vagonoj, ili ciuj klare audis gin. Sonorilo daure audigis. Michel rapide kuris responde al gi.
“Vi do vidas, sinjoro, ke mi estas senkulpa,” diris Michel maltrankvile.
“Kaj ci tiu butono de jako Wagon Lit – kiel vi klarigas gin?”
“Mi ne povas, sinjoro. Gi estas mistero al mi. Ciuj miaj butonoj estas ci tie.”
La aliaj konduktoroj ankau diris, ke ili ne perdis butonon. Ankau, ke ili ne estis en la kupeo de S-ino Hubbard.
“Trankviligu vin, Michel,” diris S-ro Bouc, “kaj pensu pri la momento kiam vi kuris responde al la sonorilo de S-ino Hubbard. Cu vi renkontis iun en la koridoro?”
“Ne, sinjoro.”
“Cu vi vidis iun foriranta de vi lau la koridoro en la alian direkton?”
“Denove, ne, sinjoro.”
“Strange,” diris S-ro Bouc.
“Ne tre”, diris Poirot. “Estas afero de tempo. S-ino Hubbard vekigas kaj trovas iun en sia kupeo. Dum unu du momentoj si kusas paralizita, la okuloj fermitaj. Kredeble tiam la viro eliris en la koridoron. Tiam si funkciigas la sonorilon, sed la konduktoro ne tuj alvenas. Li audas gin nur la trian au kvaran fojon. Mi persone opinias, ke estis sufice da tempo…”
“Por kio? Por kio,
“Estis du vojoj malfermataj por nia murdinto,” diris Poirot malrapide. “Li povis eniri unu el la tualetejoj au li povis malaperi en unu el la kupeoj.”
“Sed ili estis ciuj okupataj.”
“Jes.”
“Vi intencas diri, ke li povis malaperi en sian
Poirot kapjesis.
“Taugas, taugas,” murmuris S-ro Bouc. “Dum tiu dek-minuta foresto de la konduktoro, la murdinto venas el sia kupeo, eniras tiun de Ratchett, murdas lin, slosas kaj fiksas la cenon sur la internan flankon de la pordo, eliras tra la kupeo de S-ino Hubbard kaj estas sendangere en sia kupeo kiam la konduktoro revenis.”
Poirot murmuris. “Gi ne estas tiel simpla, mia amiko. Nia amiko la kuracisto tion diros al vi.”
Per gesto S-ro Bouc indikis, ke la tri konduktoroj povas foriri.
“Ni devas vidi ankorau ok pasagerojn,” diris Poirot. “Kvin unua-klasaj pasageroj – Princino Dragomiroff, Grafo kaj Grafino Andrenyi, Kolonelo Arbuthnot, kaj S-ro Hardman. Tri dua-klasaj pasageroj – F-ino Debenham, Antonio Foscarelli kaj la sinjorina-servistino Fraulein Schmidt.”
“Kiun vi unue vidos – la italon?”
“Kiom vi parolas pri via italo! Ne, ni komencigos ce la plej alta rango. Eble la princino estos tiel afabla kiel disponi al ni kelkajn momentojn. Diru tion al si, Michel.”
“Jes, sinjoro,” diris la konduktoro, kiu tiutempe forlasas la vagonon.
“Diru al si, ke ni povos veni al si en sia kupeo, se si ne volos veni ci tien,” vokis S-ro Bouc.
Sed Princino Dragomiroff ne akceptis la lastan proponon. Si venis en la mang-vagonon, iomete klinis sian kapon, kaj sidigis kontrau Poirot.
Sia malgranda buf-simila vizago aspektis ec pli flava ol la antauan tagon. Si certe estis malbela, tamen, kiel la bufo, si havis okulojn kiel juvelojn, malhelajn kaj ordonemajn, malkasantajn la atentan energion kaj intelektan povon. Sia voco estis malalta kaj tre klara. Si interrompis flatan pardonpetan frazon de S-ro Bouc.
“Vi ne bezonas pardonpeti, sinjoroj. Mi komprenas, ke murdo okazis. Nature, vi devas intervjui ciujn pasagerojn. Placos al mi doni al vi cian eblan helpon.”
“Vi estas tre afabla, sinjorino,” diris Poirot.
“Tute ne. Estas mia devo. Kion vi volas scii?”
“Viajn plenan nomon kaj adreson, sinjorino. Eble vi preferos mem skribi ilin?”
Poirot proponis paperfolion kaj krajonon, sed la princino flanken mangestis ilin.
“Vi povas skribi ilin,” si diris. “Estas nenio malfacila – Natalia Dragomiroff, 17 Avenue Kleber, Paris.”
“Vi veturas hejmen de Istanbul, sinjorino?”
“Jes. Mi logis ce la Austra Ambasadorejo. Mia servistino estas kun mi.”
“Cu vi estos tiel afabla kiel mallonge diri al mi kion vi faris post la vespermango hierau?”
“Volonte. Kiam mi estis en la mang-vagono mi diris al la konduktoro, ke li pretigu mian liton. Mi enlitigis tuj post la mango. Mi legis gis la dek-unua, kiam mi mallumigis la kupeon. Mi ne povis dormi pro reumatismaj doloroj, kaj cirkau kvarono antau la unua mi sonorigis por mia servistino. Si masagis min kaj poste lautlegis gis mi sentis min dormema. Mi ne povas diri precize la horon kiam si foriris – eble post duonhoro.”
“Tiam la trajno estis haltinta?”
“Jes, la trajno estis haltinta.”