aferoj, ne multekostaj parizaj ornamajoj. Kiamaniere tia postuko povos esti utila por ies nazo?”
Neniu el la tri viroj sajnis havi respondon al tiu demando, kaj S-ino Hubbard triumfe eliris.
S-ro Bouc rigardis la butonon, kiun S-ino Hubbard lasis post si.
“La butono. Mi ne povas kompreni gin. Cu gi signifas, ke malgrau cio Pierre Michel implikigis en la afero?” li diris. Li pauzis, poste daurigis car Poirot ne respondis. “Kion vi dirus, mia amiko?”
“La butono sugestas eblecojn,” pense diris Poirot. “Ni intervjuu la svedinon antau ol diskutu la informon kiun ni audis.”
Li trarigardis la amason de pasportoj antau li.
“Ha! jen. Greta Ohlsson, ago kvardek nau.”
S-ro Bouc ordonis al la servisto, kaj baldau la virino kun la flave-griza hararo kaj la longa saf-simila vizago enkondukigis. Si miope rigardis S-ron Poirot tra siaj okulvitroj, sed estis tute trankvila.
Evidentigis, ke si komprenas kaj parolas france, tial la konversacio okazis per tiu lingvo. Poirot unue faris al si la demandojn pri kiuj li jam sciis la respondojn–siaj nomo, ago, kaj adreso. Poste li demandis pri sia okupo.
Si diris al li, ke si estas intendantino en misia lernejo apud Istanbul. Si estas sperta flegistino.
“Kompreneble, vi scias pri kio okazis hierau nokte, fraulino?”
“Kompreneble. Estas terure. Kaj la usonanino diris al mi, ke la murdinto estis efektive en sia kupeo.”
“Mi audis, fraulino, ke vi estas la lasta persono, kiu vidis la murditon viva?”
“Mi ne scias. Povas esti. Mi erare malfermis la pordon de lia kupeo. Mi tre hontis. Gi estis nekonvena eraro.”
“Vi efektive vidis lin?”
“Jes. Li legis libron. Mi pardonpetis rapide kaj foriris.”
“Cu li diris ion al vi?”
Eta rugigo montrigis sur la vangoj de la sinjorino.
“Li ridis kaj diris kelkajn vortojn, kiujn mi ne precize audis.”
“Kaj kion vi faris post tio, fraulino?” demandis Poirot, takte sangante la temon.
“Mi iris al la kupeo de la usonanino, S-ino Hubbard.
Mi petis iom da aspirino kaj si donis gin al mi.”
“Cu si demandis al vi, cu la pordo inter sia kupeo kaj tiu de S-ro Ratchett estis riglita?”
“Jes.”
“Kaj cu gi estis?”
“Jes.”
“Kaj post tio?”
“Post tio mi reiris al mia kupeo. Mi englutis la aspirinon kaj kusigis.”
“Je kioma horo tio okazis?”
“Kiam mi enlitigis estis kvin minutoj antau la unua, car mi rigardis mian poshorlogon antau ol streci gin.”
“Cu vi rapide endormigis?”
“Ne tre. Mia kapo plisanigis, sed mi kusis sendorme dum iom da tempo.”
“Cu la trajno haltis antau ol vi endormigis?”
“Mi opinias, ke ne. Ni haltis, mi opinias ce stacidomo, jus kiam mi komencis esti dormema.”
“Tio estus ce Vincovci. Nu, via kupeo estas ci tiu?” Li indikis gin sur la plano.
“Jes, tio estas gi.”
“Cu vi havis la supran au la suban liton?”
“La suban, n-ro 10.”
“Kaj vi havis kunulon?”
“Jes, juna anglino. Tre afabla, tre gentila. Si veturis de Bagdad.”
“Post kiam la trajno forlasis Vincovci, cu si forlasis la kupeon?”
“Ne, mi estas certa, ke ne.”
“Kial vi estas certa, se vi dormis?”
“Mi dormas tre malpeze. Mi kutimas vekigi pro soneto. Mi estas certa, ke se si estus elirinta el la supra lito, mi estus vekiginta.”
“Cu vi forlasis la kupeon?”
“Ne gis hodiau matene.”
“Cu vi havas skarlatan silkan kimonon, fraulino?”
“Certe ne. Mi havas komfortan tualet-robon el dika materialo.”
“Kaj la virino kun vi, F-ino Debenham? Kian koloron havas sia tualet-robo?”
“Palan malv-koloron, tia kian vi acetas en la oriento.”
Poirot kapjesis. Tiam li diris en amika voctono: “Kial vi faras la nunan vojagon? Libertempo?”
“Jes, mi hejmeniras por libertempi. Sed unue mi iras al Lausanne por resti ce fratino dum eble semajno.”
“Eble vi estos tiel afabla kiel skribi por mi la nomon kaj adreson de via fratino?”
“Kun plezuro.”
Si prenis la paperon kaj krajonon, kiujn li donis al si, kaj skribis la nomon kaj adreson.
“Cu vi iam estis en Usono, fraulino?”
“Ne, kvankam unufoje mi preskau iris. Mi devus iri kun malsana virino, sed lastmomente la arango nuligis. La usonanoj estas tre bonaj. Ili donacas multe da mono por starigi lernejojn kaj malsanulejojn. Ili estas tre praktikaj.”
“Cu vi iam audis pri la afero Armstrong?”
“Ne, kio estis tio?”
Poirot klarigis.
Greta Ohlsson indignigis. Sia flava hararo tremetis pro sia emocio.
“Ke ekzistas en la mondo tiaj malbonaj viroj! Oni preskau perdas la fidon. La kompatinda patrino. Mia koro doloras pro si.”
La afabla svedino foriris, sia simpatia vizago rugeta, siaj okuloj larmplenaj.
Poirot afereme skribis sur paperfolion.
“Kion vi tie skribas, mia amiko?” demandis S-ro Bouc.
“Estas mia kutimo havi cion en bona ordo. Mi pretigis tabelon lauhoran.”
Li finis la skribadon kaj donis la paperon al S-ro Bouc.
9.15 La trajno forlasis Beograd.
Cirkau 9.40 Servisto lasis Ratchett kun dormigajo apud li.
Cirkau 10.0 MacQueen lasis Ratchett.
Cirkau 10.40 Greta Ohlsson vidis Ratchett (ne plu vidita viva). N.B. – Li legas libron.
0.10 La trajno forlasis Vincovci (malfrue).
0.30 La trajno eniris negblokon.
0.37 La sonorilo de Ratchett sonas. La konduktoro respondis. Ratchett diras,
Cirkau 1.17 S-ino Hubbard pensas, ke viro estas en sia kupeo. Sonorigas por alvoki la konduktoron.
S-ro Bouc kapjesis aprobe. “Tio estas tute klara,” li diris.
“Cu estas nenio tie, kio sajnas al vi iom stranga?”
“Ne, gi sajnas esti tute klara kaj en ordo. Sajnas tute certe ke la krimo okazis je 1.1 5. La atesto de la poshorlogo tion montras, kaj la rakonto de S-ino Hubbard akordigas. Mi hazardas konjekton pri la identeco de la murdinto. Mi diras, mia amiko, ke la granda italo estas li. Li venis de Usono – de Chicago – kaj memoru, ke la ilo uzata de italo estas la trancilo, kaj li pikegas ne unufoje, sed kelkfoje.”