kiom da tempo ni estos ci tie. Mi memoras, ke unufoje ni estis negblokitaj sep tagojn.”
“Kie ni estas?”
“Inter Vincovci kaj Brod.”
“
La viro foriris kaj revenis kun la akvo.
“
Poirot trinkis iom da akvo kaj pretigis sin por dormi. Li jus ekdormis kiam io denove vekis lin. En la nuna okazo estis kvazau io peza estis falinta brue kontrau la pordon.
Li eksaltis, malfermis gin kaj elrigardis. Nenion. Sed dekstre iom malproksime en la koridoro virino en skarlata kimono marsis foren. Ce la alia fino, sidante sur sia segeto, la konduktoro skribis ciferojn sur grandajn paperfoliojn. Cio estis tute trankvila.
“Sendube mi suferas pro la nervoj,” diris Poirot kaj denove enlitigis. Ci tiun fojon li dormis gis la mateno.
Kiam li vekigis la trajno ankorau estas senmova. Li levis rulkurtenon kaj elrigardis. Amasoj da nego cirkauis la trajnon. Li rigardis sian horlogeton, kaj vidis, ke estas post la naua.
Je kvarono antau la deka, tiel bone vestita kiel kutime li eniris la mang-vagonon, kie ve-horo audigas. S-ino Hubbard plej laute vocis sian lamentadon.
“Mia filino diris, ke gi estus tute facila. Nur sidu en la trajno gis la alveno en Parizo. Kaj nun eble ni estos ci tie dum tagoj,” si diris. “Mia sipo ekveturos postmorgau. Kiamaniere mi povos trafi gin? Mi ne povas ec telegrafi por nuligi mian lokon. Mi estas tro kolera paroli pri gi.”
La italo diris, ke li havas urgajn aferojn en Milano. La granda usonano diris, ke la afero estas ‘tro cagrena, Sino,’ kaj esprimis la esperon, ke la trajno regajnos la perditan tempon.
“Mia fratino – siaj infanoj atendas min,” diris la Svedino, plorante. “Mi ne povas informi ilin. Kion ili pensos? Ili diros, ke malbonajoj okazis al mi.”
“Dum kiom da tempo ni estos ci tie?” demandis Mary Debenham. “Cu neniu
Sia voctono sajnis senpacienca, sed Poirot rimarkis, ke mankas tia febra maltrankvilo, kiun si montris dum la halto de la Taurusa Ekspreso.
S-ino Hubbard komencis denove. “Neniu scias ion en ci tiu trajno. Kaj neniu povas fari ion. Nur aro de sentaugaj fremduloj. Nu, se gi okazus en la hejmlando, estus iu, kiu almenau provus ion fari.”
Arbuthnot turnis sin al Poirot, kaj parolis en zorge elpensita brita franclingvo.
“
Ridetante, Poirot korektis lin.
“Ne, ne”, li diris angle. “Ne estas mi. Vi konfuzas min kaj mian amikon S-ro Bouc.”
“Pardonu min.”
“Ne gravas. Tio estas facila eraro. Mi nun okupas la kupeon, kiun li antaue havis.”
S-ro Bouc ne estis en la mang-vagono. Poirot cirkaurigardis por vidi cu aliaj ne ceestas. Mankis Princino Dragomiroff kaj la hungara paro; ankau Ratchett, lia servisto, kaj la germana sinjorina servistino.
La svedino sekvisis siajn okulojn.
“Mi estas malsaga,” si diris. “Estas stulte plori. Eble cio estos kontentiga.”
“Gi tute ne estas bona,” maltrankvile diris MacQueen. “Povos esti, ke ni estos ci-loke dum kelkaj tagoj.”
“En kiu lando ni estas?” plore demandis S-ino Hubbard. Kiam oni diris, ke gi estas Jugoslavujo, si diris: “Do! unu el tiuj balkanaj landoj. Kion oni povas atendi?”
“Nur vi havas paciencon, Mademoiselle,” diris Poirot al F-ino Debenham.
Si levis la sultrojn. “Kion oni povas fari?”
“Vi estas filizofino, Mademoiselle.”
“Tio signifas apartan sintenon. Mi opinias, ke mia sinteno estas pli egoisma. Mi lernis eviti neutilan emocion.”
Si parolis pli al si ol al li. Si ec ne rigardis lin. Sia rigardo preterpasis lin kaj iris ekster la fenestro, kie la nego amase kusas.
“Vi havas fortan karakteron, Mademoiselle,” diris Poirot. “Vi havas, miaopinie, la plej fortan karakteron inter ni.”
“Ne. Tute ne. Mi konas iun, kiu havas multe pli fortan ol mi.”
“Kaj tio estas…?”
Si sajnis subite rekonsciigi, kompreni ke si parolas al nekonato kaj alilandulo kun kiu, gis hodiau, si nur intersangis kelkajn frazojn.
Si ridis gentile. “Nu – tiu maljuna virino, ekzemple. Tre malbela maljunulino, sed iom alloga. Si bezonas nur suprenlevi la fingron, kaj peti ion gentile – kaj la tuta servistaro rapidas servi sin.”
“Gi rapidas ankau por mia amiko S-ro Bouc,” diris Poirot. “ Sed tio estas car li estas direktoro de la fervojo, ne car li havas fortan karakteron.”
Mary Debenham ridetis.
La mateno forpasis. Kelkaj personoj, Poirot inter ili, restis en la mang-vagono. Li audis multe pli pri la filino de S-ino Hubbard, kaj cion pri la ciutagaj kutimoj de S-ro Hubbard.
En tiu momento kiam li auskultis rakonton pri la misiaj celoj de la svedino unu el la konduktoroj de la Wagon Lit venis en la vagonon kaj staris apud lia kubuto.
“Pardon, Monsieur.”
“Jes?”
“Salutoj de S-ro Bouc, kaj li estus tre kontenta se vi venus al li dum kelkaj minutoj.”
Poirot ekstaris, pardonpetis al la svedino kaj sekvis la viron. Li estis alta hela viro, ne la kutima konduktoro de Poirot.
Li sekvis sian gvidanton laulonge de la koridoro de sia propra vagono kaj lau tiu de la apuda vagono. La viro frapetis pordon, kaj poste flankenstaris por ke Poirot eniru.
La kupeo ne estis tiu de S-ro Bouc. Gi estis duaklasa – elektita supozeble pro gia iom plia grandeco. Gi aspektis homplena.
S-ro Bouc sidis sur la malgranda sidloko en la kontraua angulo. En la angulo apud la kontraua fenestro estis malgranda malhela viro, kiu rigardas la negon ekstere.
Starante, kaj malhelpante, ke Poirot pluen iru, estis granda viro en blua uniformo (la trajnestro), kaj la konduktoro de lia Wagon Lit.
“Ho! mia amiko,” diris S-ro Bouc. “Envenu. Ni bezonas vin.”
La malgranda viro apud la fenestro iom movigis, Poirot sin sovis preter la du aliaj, kaj sidigis kontrau sia amiko.
La esprimo sur la vizago de S-ro Bouc pensigis lin. Estis klare, ke io eksterordinara estis okazinta.
“Kio okazis?” li demandis.
“Tion vi rajtas demandi. Unue la ncgo – la halto. Kaj nun…”
Li pauzis – kaj ia spirspasmo audigis de la konduktoro de la Wagon Lit.
“Kaj nun kio?”
“
“Pasagero? Kiu pasagero?”
“Usonano. Viro nomita…” li rigardis notojn antau li. “Ratchett – cu ne Ratchett?”
“Jes, Monsieur,” respondis la viro de la Wagon Lit.
Poirot rigardis lin. Li estis tiel blanka kiel kreto.
“Estus bone, ke vi permesu tiun viron sidigi,” li diris.
“Alie, li svenos.”
La trajnestro kapjesis, kaj la viro de la Wagon Lit sidigis en angulo kaj kasis vizagon en siajn manojn.
“Brr!” diris Poirot. “Tio estas serioza.”
“Certe gi estas serioza. Unue, murdo – tio sola estas katastrofo plej grava. Ne nur tio, la cirkonstancoj estas tute ne kutimaj. Jen ni, tute haltigitaj. Povos esti, ke ni estos ci tie dum kelkaj horoj – ec tagoj! Alia afero.