ondoj de la haroj, kaj siajn okulojn, malvarmajn kaj grizajn. Sed si estas, li decidis, iom tro kompetenta por esti tiu, kiun li nomas “jolie femme.”

Baldau envenis en la mang-vagonon alia persono. Tiu estis alta viro, kiu havas inter kvardek kaj kvindek jarojn, iom maldika, brunhauta, kun la haroj iomete grizaj.

“La Kolonelo el Hindujo,” diris Poirot al si.

La novalveninto sin klinetis al la fraulino.

“Bonan matenon, F-ino Debenham.”

“Bonan matenon, Kolonelo Arbuthnot.”

La Kolonelo estis staranta kun mano sur la sego kontrau si.

“Cu vi permesos?”

“Kompreneble. Sidigu.”

“Nu, vi scias, ke la matenmango ne estas ciam interparola mango.”

“Mi tion esperas. Sed mi ne mordas.”

La kolonelo sidigis.

“Kelnero,” li vokis ordone.

Li mendis kafon kaj ovojn.

Liaj okuloj rigardis momente Hercule Poirot, sed la rigardo forvagis. Poirot, legante guste la anglan menson, sciis ke li diris al si, “Nur stulta alilandano.”

Lau la nacia kutimo, la du angloj ne multe parolis. Ili intersangis kelkajn vortojn, kaj baldau la fraulino levis sin kaj reiris al sia kupeo. Dum la tagmeza mango la du denove estis ce la sama tablo, kaj denove ili tute ignoris la trian pasageron. Ili parolis pli ol dum la matenmango. Kolonelo Arbuthnot parolis pri la Punjab [1], kaj kelkfoje faris al la fraulino demandojn pri Bagdad, kaj evidentigis ke si dejoris tie kiel guvernistino. Dum la interparolo ili eltrovis ke ili havas komunajn amikojn, kaj rezulte ili igis pli amikaj. Ili parolis pri Tomaso Iu kaj Jerry Tiu. La kolonelo petis informon cu si intencas iri rekte al Anglujo, au cu si haltos en Istanbul.

“Ne, mi ne haltos.”

“Cu ne domage?”

“Mi venis lau ci tiu vojo antau du jaroj, kaj tiam pasigis tri tagojn en Istanbul.”

“Mi komprenas. Nu, mi povas diri, ke mi estas tre kontenta ke vi senhalte veturos, car tion mi ankau faros.”

Li mallerte sin klinis, iomete rugigante.

“Li estas impresebla, nia kolonelo” pensis Hercule Poirot amuzata. “La trajno estas tiom dangera kiom marvojago.”

F-ino Debenham trankvile diris, ke tio estos agrabla. Sia sinteno estis iom malvarma.

Hercule Poirot rimarkis, ke la kolonelo akompanis sin al sia kupeo. Poste ili preterpasis la belegan pejzagon de la Taurus. Ili staris flankon ce flanko en la koridoro, kaj subite la fraulino suspiris. Poirot staris apude, kaj audis sin murmuri :

“Cio estas tiel bela! Mi volus – mi volus …”

“Jes?”

“Mi volus, ke mi povu gui gin!”

Arbuthnot ne respondis. La linio de lia makselo aspektis iom pli severa.

“Mi tre volas, ke vi estu ekster la afero,” li diris.

“Silentu, mi petas. Silentu.”

“Ho! bone.” Li iom cagrenite ekrigardis S-ron Poirot. Tiam li daurigis: “Sed mi ne satas la ideon, ke vi estas guvernistino – je ciu deziro de tiranaj patrinoj kaj liaj enuigaj infanacoj.”

Si ridetis.

“Vi devas ne pensi tion. La subpremita guvernistino estas legendo ne plu vera. Mi povas certigi al vi, ke estas la gepatroj kiuj timas min.”

Ili ne plu parolis. Eble Arbuthnot iom hontis pro sia eldiro.

“Iom stranga komedieto kiun mi rigardas,” pense diris Poirot al si. Poste li memoris tiun penson.

Ili alvenis en Konya tiunokte je la dek-unua kaj duono. La du anglaj vojagantoj eliris kaj promenis sur la negkovrita kajo.

S-ro Poirot estis kontenta rigardi la movadon en la stacidomo tra fenestro. Tamen, post dek minutoj li decidis, ke iom da fresa aero estus bona por li. Li zorge pretigis sin, surmetis kelkajn jaketojn kaj koltukojn, kaj metis siajn suojn en galosojn. Tiel vestita li malsupreniris al la kajo kaj komencis promeni laulonge de gi. Li preterpasis la lokomotivon.

Estis la vocoj, kiuj indikis al li la du malklaraj formoj, kiuj staras en la ombro de vagono. Arbuthnot parolis.

“Mary…”

La fraulino interrompis lin.

“Ne nun. Ne nun. Kiam gi estos finita. Kiam gi estos finita – tiam…”

Diskrete S-ro Poirot forturnis sin. Li miris.

Li preskau ne estus rekoninta la malvarman kompetentan vocon de F-ino Debenham.

“Kurioze,” li diris al si.

La postan tagon li scivolis, cu eble ili kverelis. Ili malmulte interparolis. La fraulino, li pensis, aspektas genata. Estis malhelaj ombroj sub siaj okuloj.

Proksimume je la dua kaj duono posttagmeze la trajno haltis. Kapoj aperis ce la fenestroj. Eta aro da viroj estis apud la reloj kaj indikis ion sub la mangvagono.

Poirot metis la kapon eksteren, kaj parolis al la konduktoro de la Wagon Lit, kiu rapide preterpasis. La viro respondis, kaj Poirot sin turnante preskau koliziis kun Mary Debenham, kiu staris tuj malantau li.

“Kio okazis?” si demandis franclingve. “Kial ni haltas?”

“Estas nenio, fraulino. Io ekbrulis sub la mangvagono. Nenio grava. Ili nun riparas la malbonajon. Nenia dangero, mi certigas al vi.”

Si faris abruptan gesteton, kvazau la ideo de dangero tute ne gravas al si.

“Jes, jes, tion mi komprenas. Sed la tempo!”

“La tempo?”

“Jes, tio malfruigos nin.”

“Estas eble – jes,” konsentis Poirot.

“Sed malfruigon ni ne povas allasi! La trajno devus alveni je 6.55, kaj oni devas transiri la Bosphorus por trafi la Orientan Ekspreson ce la alia flanko je la naua. Se estus unu hora malfruigo, ni maltrafus tiun trajnon.”

“Estas eble, jes,” li aprobis.

Li rigardis sin scivoleme. La mano, kiu tenis la fenestro-barilon ne estis tute firma, ankau siaj lipoj tremetis.

“Cu gi estas tre grava al vi, fraulino?” li demandis.

“Jes, tre grava. Mi devas trafi tiun trajnon.”

Si forturnis sin, kaj iris lau la koridoro al Kolonelo Arbuthnot.

Sia maltrankvilo ne necesis. Post dek minutoj la trajno ekveturis, kaj alvenis ce Haydapassar nur kvin minutojn malfrue.

La Bosphorus estis maltrankvila kaj S-ro Poirot ne guis la transiron. Li apartigis de siaj kunvojagantoj sur la sipo, kaj ne revidis ilin.

Post alveno ce la Ponto Galata li iris rekte al la Hotelo Tokatlian.

CAPITRO 2 – LA HOTELO TOKATLIAN

Ce la Tokatlian, Hercule Poirot petis cambron kun bano. Tiam li iris al la tablo de la komizo kaj petis siajn leterojn.

Tri leteroj kaj telegramo atendis lin. Liaj brovoj iom levigis ce vido de la telegramo. Gi estis neatendata.

Вы читаете Murdo en la Orienta ekspreso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату