apud gi. Eble tio okazis al ni, eble ec al mi, kiam mi komence partoprenis en la esploroj.”
“Mi komprenas vian senkuragigon. Kompatindulo! Vi tiom esperis!”
“Sed mi kondutas stulte. Mi edzigis al la plej bela virino en la tuta Sanktavalo, kaj zorgas pri nesolvebla krimo — au ec nekrimo — dum la policaj arhivoj jam plenplenas per nesolvitaj misteroj. Kial mi tion prenas tiel serioze? Finfine, kiam ni klasos la dosieron kun la stampo “nesolvita”, ni plu vivos, kaj ne malfelice, cu?”
“Jancjo! Vi provas konsoli vin filozofie, kaj vi pravas, kaj mi admiras vin. Sed ne mensogu al vi mem. Vi ne kontentos tiel facile. Vi bezonas scii, cu ne? Vi ne toleras misteron, kaj vi ne ripozos vere gis la momento, kiam vi estos certa, ke vi faris cion eblan…”
“Prave. Krome, la
“Efektive, la gazetaro ne disjetas laudojn malavare al la polico.”
“Ba, la gazetoj…”
“Diru: kial Pitizazo venis al Valcefa, cu nur por la naskigtaga festo?”
“Ne. Li havas unumonatan kontrakton kun la radio-orkestro, kaj poste li partoprenos en popolkanta spektajo, kiu rondiros tra la tuta lando. Tion mi eksciis per Sonja.”
“Interese, kion vi jus diris!”
“Interese? Kial? Kio?”
“Roberto Sulavi laboras ce la radio, cu ne? Li ec havas respondecon pri parto de la programado. Cu ne estus ia ligilo inter Pitizazo kaj li?”
16
“Admiru!” diris Bob Sulavi.
“Mirinde!” Veronika Munzo ekstazigis.
Ili sidis supre de la monteto, kiu superstaras ce Valmu, carma urbeto je kvardeko da kilometroj for de Valcefa. La kunfluejo de Tjazo kaj Mikva, la pontoj, la malnovstilaj domoj vere aspektis juvele, kaj la montfono emfazis ilian belecon.
“Imagu al vi! Mi logas de jaroj vere proksime, kaj neniam venis ci tien!” si diris.
Li ne respondis. Li ne povus. Vidi tian unikan junulinon ce tia unika pejzago havis kvazau paralizan efikon. Li komencis kompreni, kion la vorto paradizo signifas.
Por scii gin pli komplete, li sin ekkisis. Longa Hollywooda kiso. Li premis sin al si tiel forte, ke si preskau sufokigis. ‘Strange’, si pensis, ‘kiel vora aperas amema viro al virino!’ Kaj si aldonis al si: ‘Kaj ec pli strange, ke mi satas esti vorata de li.’ Ju pli si lin konis, des pli si satis lian… kiel difini? Estis io pura, naiva, tre juna, tre senkomplika en li. Kaj tion si ege satis. Si sentis lin kiel fidelan hundon, kiel bonan sanan beston kun tre lojala koro. Estis apenau penseble, ke tiu amema simplanimulo laboras por CIA!
“Cu vi permesus, ke mi spiru minuteton?” si diris petole, liberigante sin. Ili ridis.
“La restoracio estas tute proksima”, li diris, montrante la vojon.
Dum ili pasis tien silente, Bob sin demandis, per kiom da centimetroj li grandigis, au cu simple li ne kreskis, nur liaj piedoj forlasis la grundon kaj li nun flugas? Kvankam verdire, koncerne la bruston, ne povas esti dubo: gi svelas. Strange, kiel amo efikas al homo!
“Jen!” si diris eksidante en la restoracio. Sed si tuj denove ekstaris.
“Mi devas iri al la tualetejo, vi komplete fusis mian hararangon”, si ridetis angele. “Cu ne, fripono?” si aldonis, kaj si pincis al li la longan pincotentan nazon.
Sur la sego apud li si lasis sian mantelon. Kial, eble diros la leganto, noti tiun banalan detalon? Nu, car el tiu banala gesto fontis gravaj konsekvencoj, pri kiuj, eble, neridemaj planantoj el la sekretaj servoj ankorau nun babilas malantau siaj kirasaj pordoj en Moskvo kaj Vasington.
Bob amis. Amante sin, li amis siajn ajojn. Kaj car li amis sian mantelon, li prenis gin respekte por gin arangi iom pli bonorde, ke gi ne, pro rapidjeta gesto, akiru acan faldon. Tion farante, li ion sensis, kio tiklis lian scivolon. Scivola li ja estis, kiel ni jam rimarkigis pri la fotokopiado, kaj al lia natura jam potenca sci-avido aldonigis la “ciam-cion-atentu”-reflekso de la trejnigo por CIA.
Li rigardis. Estis eta zipo lerte kasita sub la randajo de pseudo-substofo. Li gin malfermis. Enestis papereto. Al Bob gi efikis kiel snureto horizontale strecita inter du muroj ce la unua stupo de malsupren kondukanta stuparo, tiel ke oni ce gi stumblas kaj ostorompe falas kelen. El paradizo, la sorto lin falpusis en inferon da turmentaj duboj, kontraudiroj kaj senespero. Tiu folieto ja enhavis unuflanke la ciferojn 66.01.62 (241) kaj dorsflanke serion da indikoj kun, sajne, datoj kaj numeroj, kvazau temus pri bibliografiaj referencoj, kune kun du au tri aliaj cifer- arangoj, kiuj povus aperi kiel fakturnumeroj au io simila.
Iu alia estus trovinta cion ci plej normala, sed Bob estis sekreta agento. Kaj antau nelonge, unu el liaj “kontaktoj”, kiel oni diras spionjargone, parolis al li pri nova kodo de la cefa malamiko, lau kiu la persono, al kiu mesago estas destinita, enkodigas kiel parenteza numero sekvanta la ciferojn 66.01.62 (tiel ke la tuta afero aspektu kiel telefonnumero), kaj la teksto mem de la mesago maskigas en kodo, kiu prezentigas kiel serio da referencoj. Ne povis esti dubo. Veronika, en kasita mantelposo, havis mesagon de au al KGB.
*
“Rigardu tiujn du, cu ne komike?” prononcis Melania Georgido, tiu kara grandaga sinjorino, kiu, antau ne tre longe, kauzis haosajn sentojn en la publikopinio, car, en tiu sama tago, kiam riveligis la morto de Rik Ospaci, si konfuzis kun la realo plej fikcian programon de iu fora televida elsendejo. Si jus ensovis en la buson dikan pecon de sia kremkuketo, kaj iom de la abunda kremo estis fiksiginta sur la lipoj, kio devigis sin turni la kapon fenestren por gin diskrete forlangi.
Adela Gregor direktis la rigardon al la strato.
“Efektive”, si diris ridetante. De la etaga tetrinkejo, kie la du maljunaj virinoj frandis siajn teon kaj kukojn, oni bone vidis la autobushaltejon, kaj tie staris la komika duopo. Gi konsistis el longakrura longbrakulo, kiu tenis sin iom kline, kvazau li sopirus esti pli eta ol naturo lin programis, kaj el placvizaga mezkreskulo, kiu neniel altirus la atenton, se li ne reliefigus la troajn alton kaj maldikon de la alia junulo, apud kiu li staris. Dum la unua gestis plej nerve, la dua restis trankvile senmova. Apenau percepteble li levis la sultrojn.
Ke Jocjo gestis ekscitite, estis tute nature, se konsideri la faktojn. Kaj ke Stefano ne respondis aliel ol per sultrolevo, ne estis malpli nature, car li ne sciis, kion respondi.
“Si furiozas,” Jocjo diris, “sed mi tamen ne rezignos pro si!”
“Ho, via Lizabeta…” Stefano iom lace komencis, kaj li dankis la cielon, ke guste tiumomente alvenis la buso, tiel ke li ne devis trovi finon al la frazo tujtuj.
Ambau knaboj enbusigis.
“Kio pri Lizabeta?” Jocjo demandis kun tono preskau defia.
“Nu…” Stefano diris sancelige. La sentimentaj problemoj de Jocjo neniam estis simplaj, kaj lia kunulo ne sciis, kiamaniere elturnigi. Li satis Jocjon kaj ne deziris ofendi lin, sed sentis sin devigata ion diri. Li audis sin paroli iom pli krude kaj sincere ol li volis:
“Au vi vere amas sin, ne povas vivi sen si, kaj restos en Valcefa, au vi preferas vojagi, kaj foriros, sen zorgi pri sia grumblado, kiukaze vi versajne ne tiom amas sin.”
“Ho jes, mi amas sin!” Jocjo respondis kun fervoro, kiu igis Stefanon pensi: ‘Jen li ree teatras al si.’
“Do ne estas problemo. Se vi sin amas, vi deziras plezurigi sin kaj esti apud si. Ambau aferoj signifas: rezigni la vojagon.”
“Sed, Stefano, imagu al vi: senpaga krozado sur la Kariba Mar! Vizito de insulo post insulo! Trinidado, Barbados, Martiniko, cu tiuj nomoj ne kantas al vi tra la tuta anim?”
“Ho jes, ili min allogas. Tiagrade, ke mi emus proponi alian solvon: vi restas ci tie por ne suferigi vian karan kaj sportaman Lizabetan, kaj donacas al mi vian vojagbileton.”
“Perfida mezetul! Vi profitema senkorulo! Vi ne hezitus forlasi enketon, en kiun vi vin engagis, por ekspluati la fruktojn de mia gajno! Kiu gajnis la konkurson, cu vi au mi? Kiu estas tiel talenta elektronike, ke li trovis al la problemo la plej bonan solvon el la tuta kontinento, cu vi au mi? Estus tro facile. Vi ec ne abonas la revuon, nek