famigis sur kampo, kiun mi ne konas? Au cu mi vidis foton de li ce iu, kiun mi vizitis? Ne, ne. Mi estas stulta. Versajne mi neniam vidis lin. Li estas finfine banalaspekta viro. Da tiaj homoj oni vidas milojn sur la familiaj fotoj el tiu epoko.”
Nenion pli Jano tiris el si. ‘Tiuj artifikaj virinoj ne helpas enketiston’, li pensis elirante al la strato. Kaj kiel bubo achumora, li piedfrapis plastan botelon, kiu estis falinta el rubujo, kaj kiu ruligis malproksime sur la trotuaro.
*
Alvenante ce la lignodomo, Karal plian fojon miris pri la stranga ideo konstrui domon tiuloke. Sed — kiel diris Laura Pergame — kompreni artiston simpla homo ne povas, kaj ne por trovi respondon al tiu demando la polica detektivo supreniris.
Gido Verstrata lin akceptis ne tre gastame. Li havis antautukon kovritan de bunta makularo, kaj la nekombitaj hirtaj haroj, la kreskanta barbo kaj la truitaj sandaloj kvazau proklamis postulon vivi ekster la socio. Tiel aspektante, li tuj memorigis Janon pri la sur-fota viro trinkanta elbotele.
“Kion vi volas?” li urse grumblis.
“Mi ne genos vin longe”, respondis la policano enirante sen atendi lian inviton, kiu povus neniam veni. Li montris la fotojn.
La pentristo esprimis egan surprizon.
“De kie vi havas tiujn fotojn?”
“Tio estas polica sekreto”, Jano respondis.
“Estas strange vidi foton de si, kiun oni ne konas mem. Generale, se homo fotas en simila etoso, li havigas al la koncernato ekzempleron, sed ci tiun foton mi neniam vidis.”
“Cu estas vi?”
“Ho jes, ne estas dubo. Cu vi ne rekonas min?”
“Vi estis multe pli juna tiam, sed efektive estas simileco.”
Sur unu el la fotoj, la pentristo tenis en unu mano la largrandan capelon. Tiel vidigis liaj haroj, kiuj estis tiam same senordaj kiel nun, sed la fotita junulo esprimis ciutrajte gajecon, kio ege kontrastis kun la grumblema urso de hodiau.
“Kie estis farita tiu foto?”
“Kiel diable mi scius? Cu vi ne vidas, ke tiumomente mi estis komplete ebria? Mi neniel povus memori la okazajon.”
“Cu vi scias, kiu estas la viro, kiu akompanas vin?”
Li ne hezitis.
“Ho jes. Estas Ronaldo, mia kuzo. Li studis kun mi en la Arta Lernejo.”
“Cu vi povus doni al mi lian nunan adreson?”
“Mi povas doni al vi du malprecizajn adresojn, la detalan vi sercu mem, li estas ce unu el la du, escepte se li trovigas en tute alia loko, kio estas ciam ebla.”
“Mi ne postulas, ke vi estu perfekte preciza kaj ekzakta, sed cia informo helpos.”
“Bone. Unu adreso estas: Amazonio, Sudameriko, kaj la dua: infero.”
“Kion tio signifas?”
“Tio signifas, ke Ronaldo foriris antau dudek jaroj al Sudameriko por vivi kun la sovaguloj de Amazonio. Li trovis la civilizitojn neelporteblaj. Estis unu el tiuj naivaj idealistoj, kiuj kredas, ke ju pli sovaga la homo, des pli bona li estas. Mi supozas, ke lin trafis sago mortige. Eble oni nun honoras lian reduktitan kapon. Au cu li nun estas rica financisto en Sao Paulo au Asuncion kun dikventra edzino kaj svarmo da infanoj…?”
*
“Kiel scii?” sin demandis Jano forirante. Nu, la polico havas rimedojn. Helpos la konsulejoj en Sudameriko, la pasporta servo ci tie, la transportaj kompanioj, la fiska administracio, ktp. Izabela kompleze entreprenos la necesajn esplorojn.
Efektive, kun sia kutima efikeco, Izabela agis kaj ricevis la respondojn. En 1954 Ronaldo Verostrata petis vizon por Brazilo, tien sipiris, kontaktis pro iu malagrabla afero nian konsulejon en Rio de Janeiro, kaj foriris al amazona sovagejo, kie li senspure kaj definitive malaperis.
Jano registris tiujn faktojn sen granda surprizo. Li pri tio interesigis nur pro kompleteco, au pro tio, ke police enketi estas funde esplori sinsekvon da sakstratoj. Kaj tamen, dum li hejmen revenis tiuvespere, lin invadis, kvazau obsede, stranga fantazia bildo: jen Ronaldo el Amazonio flugtelere atingas Rafunjan.
18
“Pluen, pluen, pluen!” kriis la koro veronika, kaj speco de ebrio sin kaptis.
“Pluen, pluen, pluen!” kriis la koro roberta, kaj ankau li sin sentis ebria.
“Mi ne plu pensu pri tiu aca KGB,” si decidis, “mi guu pure la momenton.”
“For, fia CIA!” li pensis, “tempon benitan kial fusi?”
Kaj ambau fordonis sin komplete al la guo.
Guinda la rajdo montrigis trans cia atendeblo. Nuboj ciele vagadis, sed nur orname: forestis cia minaco. Frumatenis, kaj sporade ili trarajdis bulojn da nebulo. Malproksima hundo bojis. La kampoj ne povus pli sereni.
Ankau la cevaloj sajnis kaptitaj de rapid-ebrieco. Ili nun galopis kun perceptebla plezuro, kaj ambau rajdantoj sentis, kvazau intima komunikigo ilin ligus al sia respektiva besto.
La vojo iris supren, kaj la cevaloj malakcelis la kadencon. Kiam ili atingis la supron, ambau rajdantoj haltis admire, tiel delikate la argentaj apartigitaj nebulzonoj substrekis la reliefon de ciu sinsekva plano. Malrapide ili direktis la cevalojn al la apuda arbaro. La temperatursango ilin surprizis: tie estis malvarmete. Sed la generala malheleco, la ne facile interpreteblaj bruoj, ciam pli malpli sufokataj, kaj la muska odoro kreis misteran etoson, kiun gui valoris iom da malvarmigo.
La senrapida iro kaj la neluma atmosfero instigis la rajdantojn pensadi, kaj ambau mense ripetis al si, kiel gojige estas malkovri, ke ili sentas la saman amegon al cevaloj. Post kio ambau, sen imagi, ke ankau ce la alia la pensoj cenigas simile, meditis pri la eksterordinara sameco de iliaj gustoj: rajdado, nagado, boato; popolmuziko; monta migrado; rozkolora vino kaj campano; detektivromanoj; kaj multaj aliaj ne indaj je mencio ci tie, kiel ekzemple la sanktavala dialektologio.
Cu tiu paralela iro de la pensocenoj suldigas al logika sinsekvo, al simila mensostrukturo au al fenomeno telepatia, la leganto mem decidu. Por nia rakonto gravas nur, ke mense revuante la komunajn interesojn, ambau rajdantoj alvenis laste — kvazau malvole — al la kulminnoto: ‘plus sama implikigo en mondpolitikan lukton’. Tiupunkte, simetriaj zorgoj nigranubis en tiuj du cerboj gis tiam banataj en lazuro de felicigaj pensoj.
Veronika jus diris al si, ke tiel servi fremdan grandpotencan sekretan organizon estas vere riska ludo, kiam el ia forgesa nebulo eligis iama parolo de Rik Ospaci: “Roberto Sulavi? Mi havas eblecon sentigi al li premon nerezisteblan. Se mi rivelus… Mi povas fari el li tion, kion mi volas, same kiel el vi, etulino, cu ne? Vi pagos kompleze, por ke mi ne sciigu al interesatoj, ke vi laboras por KGB…”
Kia horora viro li estis! Nun, memorante pri li, Veronika sentis ondon de malamo tiel intensan, ke siaj makzeloj premigis unu al la alia, ke siaj okuloj malgrandigis malice, kaj ke siajn manojn ektiklis kvazaua emo strangoli. Terurite si konstatis, ke ju pli si malamas la mortintan Ospacin, des pli si amas la vivan Sulavin, la oficialan malamikon, tiun naivan, bonan, karan Bob. ‘Vivanta,’ si pensis pri ci-lasta, ‘jes, vivanta.’ Kaj kvazau impresata de la taugeco de tiu vorto por li, si murmure ripetis al si, pasticante Sekspiron: ‘Vivanta en vivanta kor vi sidas.’
Sammomente, Bob estis kvazau superplenigata per ondo de fortega tenero al tiu mirinda angelo Veronika. Sed baldau la svelige ama sento cedis lokon al fibruna-figriza angoro, kiu invadis lian animon, kiel kelkfoje en kelkaj minutoj nubacoj senigas la cielon je ties senmakula bluo. Si laboras por KGB, kaj do estas al li, politike, malamika. Ne nur tio. Rik Ospaci sendube konis tiun sian funkcion, kiel li konis lian en la CIA-organizo. Tiu aca turmentisto miloble meritis la morton, kiun li ricevis. Kaj dum Bob Sulavi tion pensis, lia vizago tordigis al esprimo de infera abomeno, en kiun tuj ensovigis la satana plezuro pensi gue pri tiu morto, dank’ al kiu la fi-laboro de l’