sciis pri la konkurso. Kaj nun, kiam mi faris la tutan laboron proprasvite, jen vi alvenas, kaj grandsinjore pretas helpi min forrabante mian premion. Fi, vi min nauzas, vi senmorala moruo!”

Stefano gemspiris.

“Mi volis nur helpi”, li preskau balbutis, eksciinte, ke lia humuro ne estis ci-kaze el la plej delikata speco.

“Se mi rezignos, la krozadon guos tiu, kiu alvenis dua sur la gajnolisto”, Jocjo plende prononcis.

“Tiel ke jen ni staras ree antau la sama dilemo.”

“Jes. Se si nur konsentus forlasi sian oficejon, mi pagus por si kunvojagon.”

“Cu tiom da mono vi havas?”

“Mi pruntus”, Jocjo diris iom dube.

“Vi scias,” Stefano vortis kun tono filozofa, “kiam oni hezitas inter du decidoj, kaj sentas sin tirata samforte ambauflanken, la plej bona sistemo estas sanci je kapo au dorso. Cu vi havas moneron?”

“Moneron?” la maldika junulo ripetis kvazau songe. “Cu vere vi…?”

“Jen!” Stefano tiris el la poso moneron. “Kapo: Valcefa; dorso: la insuloj. La moneron jetu vi.”

“Cu sage…?” Jocjo mollipe diretis, kaj kvazau en stato hipnota li supren jetis la moneron. Gi falis sub la segon.

“Kio estas?” Stefano demandis, dum lia kunulo kurbigis por gin serci.

“Kapo: mi foriros!” li diris triumfe.

“Kaj kio pri Lizabeta?” la alia demandis.

“Si grumblu!” Jocjo respondis, kaj sentigis, ke lin plenigas tute fresa kurago.

Stefano taksis pli saga ne rimarkigi, ke la decido estis “kapo: li restos en Valcefa”. Jocjo evidente preferis la krozadon. Sed io Stefanon tamen tiklis:

“Kaj la enketo?” li scivolis.

“Mi revenos”, Jocjo profetis, kaj li eliris el la buso.

17

“Ho, Jano! Rigardu!”

“Jes,” distrige respondis la polica detektivo plu guante la bildostrion Asteriks kaj Kleopatra, “kio estas?”

“Vidu!” Goja levigis kaj venis apud lin.

Si metis sub liajn okulojn malnovan numeron de revuo pentrarta. Sia fingro montris portreton.

“Diable!” li ekkriis. “Li multe similas la ulon sur la foto. Kiu li estas?”

“Gido Verstrata, la pentristo, kiu posedas la lignodomon ce Rafunja. Sur ci tiu portreto, li estas 25 jarojn pli juna.”

“Dudek kvin jaroj sangas figuron! Nun li havas ventron de cefkuiristo. Mi ne estus rekoninta lin. De kie vi ricevis tiun revuon?”

“Mi prunteprenis gin el la biblioteko. Mi plu konservis la ideon provi verki intervjuon kun tiu artisto malgrau la admono de s-ino Pergame.”

“Efektive estas la ulo de la foto pri la du drinkemuloj, kiun ni posedas dank’ al Pitizazo. Sed kiun signifon povus havi tiu foto? Gi ne povus esti cantaga: ili faras nenion kondamnindan, nur drinkis gaje kaj zigzagis sur arbara vojeto.”

“Ni ne komprenas nun la signifon, sed signifo certe estas. Almenau nun ni scias, ke estis ia intereso de Ospaci al li. Se ne, li ne konservus tiujn fotojn.”

“Ej! La tuta artikolo estas pri li!”

“Jes, mi prenis gin precize por prepari min al diskuto kun li, ke mi ne eraru pri gravajoj.”

“Cu la artikolo estas interesa?”

“Mi apenau komencis legi. Oni rakontas, ke li naskigis en Sanktavalo, studis en la Valcefa Arta Lernejo, ktp ktp.”

“Ci tie en Valcefa li studis, cu? Tio donas al mi ideon. Morgau mi iros al la Arta Lernejo kun la fotoj…”

*

“S-ro Kirilenko?”

“Estas mi. Kiel mi povas al vi servi?”

S-ro Kirilenko, 63-jara, havis flavan pergamenecan hauton kun multegaj sulketoj, kio aperigis lin pli aga. Li estis tre malgrasa, kaj Karal havis la malagrablan impreson paroli al skeleto, kiu, konsidere al deco, vestis siajn ostojn per hauto. Li versajne estis ne tre sana. Izabela, la polica referencistino, rekomendis al Karal sin turni al s- ro Kirilenko, car li estis fama pro sia bona memoro kaj sekretariis en la belarta lernejo jam kvardekon da jaroj.

Karal prezentis sin kaj montris la fotojn ricevitajn de Pitizazo.

“Mi bone rekonas ilin”, tuj diris s-ro Kirilenko. “Amuza foto, ci tiu, kie li enbusigas la botelon. Ho jes, li estis tia, kaj ciam vestis sin per simila stranga jako kaj largranda capelo. Li probable volis aspekti artiste. Li estis gajulo. Kaj talenta homo. Mi min demandas, cu li konservis sian gajecon, nun kiam li igis fama kaj rica. Tiutempe neniu satis lian stilon, kaj nun ciu juna sentalenta pentremulo volas lin imiti. Stranga mondo, cu ne?”

“Cu li kelkfoje revenas saluti vin?”

“Neniam, sinjoro, kaj mi tion bedauras. Ofte estas tiel. Kiam homo vivas en mizero, li estas bonulo. Gido tiutempe ne havis monon, sed estis ege helpema kaj malavara. Nun kiam li farigis fama, ni por li ne plu ekzistas.”

“Kaj cu ankau la alian viron vi konas? Tiun kun la tute ordinaraj vestoj.”

“Ho jes, certe. Estas Ronaldo.”

“Ronaldo?”

“Ronaldo Verostrata, la kuzo de Gido.”

“Cu Verostrata?”

“Jes, laudire okazis misskribo de iu naskigakta oficisto, tiel ke unu parto de la familio farigis Verstrata kaj la alia Verostrata.”

“Kiel vi konas lin?”

“Ankau li studis ci tie. Sed talenton li ne havis, kaj li forlasis pentradon.”

“Por kio?”

“Tion, sinjoro, mi tute ne scias. Li neniam revenis ci tien, kaj mi neniam audis pri li, kiel fakte pri la plimulto el tiuj, kiuj pasas ci-lerneje. Malofte iu famigas kiel Gido Verstrata.”

*

La malvarmaj okuloj de Laura Pergame fiksigis sur Jano.

“Kion vi deziras?” si demandis, kaj estis io acida en sia voco.

Jano decidis sin flati. Li bombaste emfazis sian famon de pentrarta fakulino, speciale sperta pri moderna arto kaj pri talentuloj kiel Gido Verstrata. Li akcentis sian erudicion. Li substrekis, ke sendube nur si povos helpi la policon kompreni la signifon de la misteraj fotoj. Sajnis al li, ke la flato efikas.

“Ho!” si diris enmanigante la fotojn. “Ci tiujn ni neniam vidis.” Kaj sia frazo sonis kvazau la sorto agis ofende al si konservante dum jaroj similajn fotojn for de sia vido.

“De kie vi ricevis gin?” si demandis kvazau akuze.

“Ni trovis gin dum la esploroj, kiujn ni faras kadre de la enketo”, Karal respondis neresponde. “Cu vi konas tiujn sinjorojn?”

“Tiu estas Majstro Verstrata, la fama pentristo, kiam li estis junulo”, si diris. “La alia…” Si hezitis. Jano rigardis sin per akraj okuloj.

“Cu vi povas diri al mi, kiun rolon tiu foto ludas en via enketo? Mi vere ne komprenas, kaj estas tre scivola. Cio, kio koncernas Majstron Verstratan, min ege interesas.”

“Mi bedauras, sed mi ne rajtas diri. La postuloj de enketo… Cu vi rekonas lin?”

“Ne. Estas strange, mi havas la impreson, ke mi jam vidis lin ie, sed ne persone, nur sur foto. Cu li eble

Вы читаете Cu li venis trakosme?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату