cantagisto cesis.

Tiam okazis la incidento.

Veronika cirkaukole havis koltukon, kiu pro la konstanta saltado surcevala pli kaj pli malstrecigis, gis gi fine tenigis nur per eta angulo. Subita ventblovo gin levis for, kaj gi malbonsance falis sur la okulojn de la sulavia cevalo. Blindigite, la besto ekpanikis, henis kaj per instinkta movo ekstreme energia sendis sian rajdanton alten en aero. Falante, Bob trafis per la kapo brancon, kaj sinkis, nekonscia.

Kiam si audis la henon, Veronika tuj haltis kaj rigardis malantauen. Unu rigardo suficis por ke si komprenu. Unu kompreno suficis por ke si paligu al mort-aspekta blanko. La cevalo de Bob, seniginta je la tuko, haltis kaj rigardis la rajdinton kun stulta senpenso.

“Bob, Bob, Bob!” si kriis lau kreskanta skalo.

Li palpebrumis, gemis, malfermis la okulojn, fermis ilin, frotis al si la dorson prononcante profundgorgan “Oj”, remalfermis la okulojn, gratis al si la nazon, kaj ridetis al Veronika. La kortuso, kiun li legis en siaj okuloj, ne povis esti komedio.

“Kio okazis?” li demandis, car la okazajoj disvolvigis tiel rapide, ke li ne havis la tempon ekvidi. Si rakontis.

Li palpis doloran lokon sur la kranio.

“Oj”, li ripetis, kaj aldonis: “Mi havas belan svelon. Sed serioza gi ne aspektas. Mi aperas vivanta.”

“Vivanta!” si ekflustris, dum sia rigardo karesis lian tutan korpon. “Ho Bob!”

Li malrapide, zorge restarigis. “Sajnas, ke mi estas kompleta, kaj ke cio funkcias”, li diris, palpante la dorson kaj ripojn, post kio li faris marionetan gimnastikon per la membroj. Kaj knaba fiereco lumis survizage dum li diris:

“Cio en ordo; mi ne estas facile rompebla. Sed la kapo doloras, kaj mi ne jurus, ke mi ne perdis unu au du vertebrojn, car tamen io grumblas ce la lumbo.”

Lia humura rigardo igis sin ridi.

“Bob! Mi tiom timis!” si kriis, kaj jetis sin sur lian bruston. Liaj brakoj tenere fermigis cirkau si, kvankam la gesto dolorigis ion en la spino.

19

Kiel multaj, Stefano emis trovi Lizabetan kompatinda. Sia naiveco, io mallerta en siaj movoj kaj sinteno, sia kortusa bezono admiri viron — egale cu Jocjon au Ospacin — igis lin percepti en si personecon, al kiu baza sekureco mankis. Li ne povis scii, ke tiu gusta intuo rilatis al vivo stampita per serio da malfelicoj, inter kiuj bankroto de la patro kaj frua forpaso de la patrino estis nur la plej profunde vundaj al la psiko. Konstanta impreso, forta sed erara, ke si ne estas amebla, malfaciligis al Lizabeta la homajn rilatojn, precipe se iom intimaj, tiel ke si emis rifugi en solecon: kiel sekretariino, si toleris nur postenojn, en kiuj si disponis propran oficejon kaj povis grandparte organizi mem sian laboron; kiel sportemulino, sia prefero iris al longaj solecaj montekskursoj, al skiado kaj al nagado en lokoj senhomaj. Car si tamen sopiris al homa komprenemo, si vizitadis klubojn pli malpli strangulajn, kie si neniam trovis la profundajn amikecojn, kiujn si deziris havi, sed kiuj sin ankau timigis. Sia bezono esti amata igis sin fari por la aliaj, kaj ankau por la societoj, en kies vivo si partoprenis, la plej malagrablajn taskojn, kiujn si plenumis kun pedanta perfektemo. Sed tio altiris al si pli da kompato ol da amo, kio malfelicigis sin. La neatenditan amon de Jocjo si ne komprenis. Si akceptis gin kiel dian donacon, sen vere kredi — car al sia naiveco kombinigis sufice da sana prudento — ke gi havas seriozajn sancojn dauri. Kaj tamen en Lizabeta multo estis aminda.

Eble pro la ci-supre menciita sento de kompato Stefano akceptis pasigi vesperon kun la fortika specimeno, kiel li emis enmense nomi sin. Sed nun li furiozis. Li pasis apud si sur la trotuaro, kaj plenis, rilate al sia amato, je sento plej amara.

“Vian Jocjon mi memoros!” li prononcis acide. “‘Kulturu vian menson’, li diris; ‘Ekkonu personon, kiun vi devus koni’, li diris; ‘Plenigu per iom da substanco la vakuon de viaj pripentraj scioj’, li diris, cu ne? Tiajn vortojn li uzis en la mesago, kiun vi transdonis al mi. Kaj nun…” Li ne sciis, kiel fini la frazon, kaj cetere tute ne zorgis pri tio, cu la frazo estos finita au ne.

“Kaj nun li lacertas sub la kariba suno, dum vi furiozas pri la fiasko ci-vespera, kaj mi pro lia foriro”, Lizabeta diris, ne aspektante pli kontenta.

“Mi jam imagas, kion li diros, kiam li ekscios: ‘La sorto ciam metas barilon inter vi kaj kulturo’ au ion similan.”

“Mi nur transdonis la bileton, kiun li petis min peri”, Lizabeta mildvocis, iom timante, ke la kolero de Stefano ekdirektigus al si.

“Mi volis iri al Odeon. Ili prezentis Spioni en Hongkongo”, li grumblis.

“Tion vi spektos morgau”, si provis konsoli.

“Hodiau estis la lasta tago”, Stefano plendis. “Se li ne estus tiom insistinta… Kultura vespero! Prelego pri pentrarto! Oj! Mi memoros liajn sugestojn!”

“Ankau mi malkontentas. Atendi, kaj plu atendi, kaj atendadi, tio igas min treege nerva…”

“Mi efektive rimarkis. Mi ec min demandis, cu vi ne havas febron…”

“Ne, ne. Estas nur tio, ke atendadi vane tiel longe forrabas mian nervan ekvilibron. Tamen…”

“Tamen, se Jocjo ne estus havinta tiun stultan ideon, mi estus vidinta filmon plenan je strecaj aventuroj.”

“Kaj mi estus restinta tute sola dum la tuta vespero, cu ne?”

“Vi estus povinta veni kun mi al la kinejo.”

“Ne. Mi ne satas tiajn filmojn. Sed mi konfesas, ke ni estus povintaj fari ion pli agrablan ol atendi kune personon, kiu ne venas. Verdire, mi ne komprenas sin. Si estas konata kiel tre akurata, generale. Si estas tiel orgojla, ke ne facilanime si submetigas al kritiko ne plenumante sindevontigon.”

“Parolante pri akurataj personoj, vi memorigas min pri mia onklino. Mi promesis viziti sin tuj post la prelego. Se vi permesas, mi iros tuj al si. Estas pli sage, ke mia kolero trafu sin, ol vin, ec se nur pro tio, ke si havas psikologan trejnigon, kiu supozeble inkluzivas la arton elporti la furiozon de plej diversaj frustritoj, inkluzive de nevoj galhumoraj.”

Kaj kun tre abrupta gisrevido li forlasis Lizabetan.

*

“Saluton, Stefano!” Karal diris amike, malferminte la pordon. “Al kio mi suldas la plezuron de tia surpriza vizito?”

“Al Jocjo”, la nevo akravoce prononcis.

“Envenu kaj rakontu.”

“Mi volis iri al Odeon por spekti Spioni en Hongkongo…” komencis la junulo.

“…kaj videble vi ne iris”, daurigis la onklo. “Kial?”

“Car jen la amatino de Jocjo, unu el tiuj fortikaj specimenoj, kun kiuj ne estas fierige promeni — la amatino, ne Jocjo; Jocjo estas cio ajn, sed ne fortika — trenis min al prelego pri arto…”

“Kial do vi lasis tiun virinon submeti vin? Cu vi sin konas?”

“Apenau. Si transdonis bileton, kiun Jocjo krajonacis la tagon antau ol foriri. En gi li petis, ke mi invitu sin al prelego de Laura Pergame, kies subtitolo povus esti, liaopinie, ‘Cu eksterteranoj influis la arton de Gido Verstrata?’…Nu, mi bedauras la “Hongkongan Spionadon”…”

“Kio okazis?” demandis la polica detektivo, sed Stefano ne audis kaj parolis plu pri sia temo:

“Mi diris al mi: ‘jen, mi vidos la virinon, kiu sukcesis veki malamon en mia onklino Goja’. Tion mi trovis vere vidinda. Iu, kiu sukcesis kolerigi — ec se malvarme — la personon plej tolereman el la tuta universo! Kaj kiu gravas kadre de la enketo…”

“Kaj videble si vin ne kontentigis”, la policano konstatis.

“Si ne venis. La publiko komence atendis pacience, sed la pacienco pli kaj pli dissolvigis, kaj fine transformigis al vera ribelo. La organizantoj repagis la biletojn. Ili diris, ke ili komprenas nenion. Laura Pergame generale estas plej akurata, kaj, kiam si ne povas veni, si telefonas. Car si nenion diris, ili ne dubis, ke si venos. Ili

Вы читаете Cu li venis trakosme?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату