telefonis al sia apartamento, sed neniu respondis. Unuflanke mi furiozas, car mi maltrafis la filmon de Odeon…”
“…kaj car tiu Jocjo-hurio vin incitas, cu ne?” Jano interrompis kun rideto.
“Eble jes, sed aliflanke mi trovas interesa la fakton, ke tiu ciam akurata persono ne venis fari prelegon, por kiu la salono estis pli ol plenplena. Parenteze mi suspektas, ke tiu estas bonega komercistino, laboranta por Verstrata. En la anonco pri sia prelego estis dirite, ke si parolos pri la eksterteranoj, kaj oni diskrete menciis, ke Gido Verstrata ciam iras al sia kabano apud Rafunja por pentri. Rafunja + Eksterteranoj = la Krimo al Ospaci, cu ne?”
“Vi pravas”, la policano diris. “Neniam, normale, priarta prelego altirus tiom da homoj. Sed ci-foje gi odoris je sango, kaj la amasoj eksentis urgon altigi sian kulturan nivelon.”
“Ciaokaze, estis bonega reklamado, ec se si ne venis. Eble la pentrajoj de Verstrata vendigos pli altpreze. Interese, cu ne?”
Pli ol interesa gi estis.
Jam tiuvespere, petite de Karal, la kvartala polico iris viziti la apartamenton, dank’ al la slosilo, kiun gi ricevis de la maljuna purigistino. La apartamento estis en ordo, kaj senhoma, kun neniu suspekta spuro.
La sekvantan matenon, Karal veturis al Rafunja, pensante, ke eble la pentristo havos ideon pri tio, kio okazis al la persono prelegonta pri li.
Du autoj staris apud la lignodomo. Sed kiom ajn Karal tamburis sur la pordo, la muroj, la fenestroj, kiom ajn li kriis kaj vokis, la domo restis silenta. Li konstatis, ke la pordo ec ne estas slosita. Li eniris. Endome estis neniu.
La kontraukutima neveno de Laura Pergame ce promesita prelego kaj la ceesto de du autoj apud malplena domo kondukis al malplaca antausento. Perturbita, Karal desupris al la loko nomata ‘Rafunja Teraso’. De la vojeto klif-randa, kiun li bone konis nun, li rigardis en la profundajon. Strecante la okulojn, li kuntiris la brovojn, kaj decidis desupri rapidege.
*
La tuta gazetaro bolis per indigno. “Kion faras la polico?”, “La skandalo de l’ nesolvitaj krimoj”, “Al kiu nun la vico?” la titoloj kriacis, dum la artikoloj konsilis al ciu persono iomete fama eviti la riskan Rafunjan: fama jurnalisto/politikulo mortis tie, kaj nun fama pentristo kaj fama verkistino pri arto.
Ne estis dube, ke la du lastaj, kiel la unua, falis de la supra natura teraso. Sed same kiel pri la morto de Rik komplete mankis spuroj au indikajoj, kiuj povus helpi scii pli.
La horlogeto de Gido Verstrata — luksa ora objekto — frakasigis kiam la montriloj indikis 11:03 kaj la datfenestreto la ciferon “6”. Tion Karal goje raportis al leutenanto Remon:
“Mi vizitis Verstratan la 6-an posttagmeze”, li klarigis. “Se lia horlogeto estis gusta, li mortis samtage je la 23-a.”
Remon grimacis:
“Murdantoj niaepoke ne forgesas arangi la horlogajn atestojn lau sia intereso. Ni esperu, ke la nekropsio informos nin.”
“Tamen, ci-foje ne estas kiel en la kazo de Rik Ospaci”, Karal rimarkigis. “Mi vizitis Lauran Pergamen jaudon, t.e. la 6-an matene, kaj la pentriston la saman tagon posttagmeze. Si ne faris sian prelegon vendrede vespere. Kaj mi malkovris la korpojn en la mateno de la 8-a, t.e. sabaton. Ili do mortis inter jaudo posttagmeze kaj sabato matene, kaj plej probable antau la vendreda vespero.”
Fakte, kelnerino el restoracio en Malpaz, kie la vojo al Rafunja forlasas la valan vojon, rekonis la portreton de s-ino Pergame en la gazetoj kaj sciigis al la polico, ke la pripentra verkistino vespermangis en sia restoracio tiun jaudon kun pli juna virino.
La kelnerino priskribis la menuon, kiun Laura mendis, kaj la nekropsio konfirmis sian ateston. Kalkulante lau la horo de la mango, oni deduktis nedubinde, ke Laura Pergame mortis jaudon inter la 22-a kaj la 24-a.
Kaj jen
La artikolo faris plurajn hipotezojn por klarigi la morton de la pentristo Verstrata kaj de Laura Pergame. Unu estis, ke la eksterteranoj mortigis ilin — kiel, lau tiu teorio, Rikardon Ospacin — pro ties tro granda scivolemo: la teranoj proksimigis, kiam okazis ia eksperimento, kiu nepre devis resti sekreta. Alia estis, ke ili mortigis Ospacin, car tiu ne akceptis unu (au plurajn) el iliaj instrukcioj pri la politika kampanjo, kaj la du aliaj estis likviditaj, car ili malkovris ion, kio povus helpi kompreni la forpason de la juna jurnalisto/politikulo.
Ideo, simila al ci-lasta, jam de kelka tempo turnigis en la menso de Karal: ke tiuj, kiuj respondecas pri la duobla murdo — ec se ili ne estas eksterteranoj — povus esti agintaj pro la motivo, ke tiuj du ion eksciis pri la faligo de Rik.
Kiam li legis la artikolon en
Li meditis pri tio, jus leginte la gazeton en sia oficejo, kiam oni telefonis el la akceptejo, ke juna virino deziras paroli kun li pri la Ospaci-afero. Tiu junulino, svelta, eleganta, kun ridemaj okuloj, ne restis longe, kaj sia informo alportis nenion vere novan. Tamen gi intensigis la malbonhumoron de Jano. Si klarigis, ke si laboras ce
“La amdonantino do kredas lin kulpa,” Jano ripetis al si, “sed tio ne signifas, ke si pravas. Kaj ec se jes, kiel pruvi la aferon?” Li ekiris hejmen grumblante.
*
“Trezorejo! Vera trezorejo!” ekkriis la malgranda dikulo admirante la pentrajojn. Karal, kiu esploris kun li la subtegmentejon de la pentrista domo, lin rigardis ridetante. La eta sfereca specialisto pri artajoj kaj antikvajoj, kiu laubezone helpis la policon, ciam amuzis lin, kun siaj luneca vizago kaj krispaj mallongaj haroj, kiuj similigis lin al karikaturo.
La ejo plenis je pentrajoj, ciuj kun la tiel karakteriza stilo de Gido Verstrata.
“Nekredeble! Estas simple nekredeble!” entuziasmis la pufa estuleto.
“Kio estas tiel malfacile kredebla?” Karal demandis.
“Ke li havas tiom! Vi staras antau ricego, kara amiko mia, ricego! Verstrata estas konata kiel pentristo, kiu faras maksimume du pentrajojn jare, kaj ili nun atingis tian prezon, ke tio ebligas al li tute komforte vivi. Ciu el ci tiuj estas facile vendebla. Kun tia jam preparita stoko, li povus vivi ankorau dudek jarojn… au pli guste liaj heredantoj povos…”
“Li estis ne nur bona pentristo, sed ankau lerta negocisto, sajnas al mi”, respondis Jano. “Li sciis, ke se li vendos siajn verkojn tro rapide, ilia valoro malaltigos.”
“Rigardu!” admirvocis la arta spertulo. “Ci tiu estas belega!”
Pri pentrado la polica detektivo estis tute neklera, sed li satis la verkojn de Verstrata, car ili ne estis abstraktaj. Realismaj ili ankau ne estis, sed almenau la temo tuj komprenigis, kiom ajn simbole gi estis prezentita. Placis al Karal la elekto de la koloroj kaj io tre fajna en la konturoj, pro kio la pentrajo iel similis al simpla desegno.
“Bela gi certe estas,” li diris, “sed cu la astronomiaj ciferoj, kiujn la milionuloj pagas por tiajoj, estas vere pravigeblaj?”
Kelkmomente, la fakulo tauzis sian mentonon, dum liaj lipoj elstaris iom paute kaj lia tuta vizago esprimis pripensadon.
“Nu,” li fine diris levante la sultrojn, “kion signifas prezo de pentrajo? Kompare kun multaj aliaj, kiujn vi povos aceti malmultekoste, ci tiu ne estas eksterordinare pli bela.”
“Finfine decidas nur modo, cu ne?”