*

“Ne, ne. Mi ne povas paroli tiel precize, almenau ne tuj”, la nekropsia doktoro diris en la telefonon. “Kion mi diru? Estas viro, kaj li mortis antau 15 au 20 jaroj, au 25, au 30.”

Konstantas la milito inter la policanoj, kiuj bezonas precizan daton, ec horon, kaj la medicinistoj, kiuj timas, ke advokato ilin ridindigos tribunale, montrante, ke ili pretendis al troa precizeco.

“Tamen vin interesos grava detalo”, la nekropsianto aldonis. “Mankas falangeto ce la ringa fingro maldekstra. Saluton!”

21

“La liston, la liston, la liston! Mi kracas sur ilian liston!” Veronika kriis kolere, malkodante la mesagon. Lau temperamento, si estis milda kaj kvieta, sed siaj rilatoj kun la spionmastroj iom post iom incitis sin al nervaj eksplodoj, kiuj tute ne konformis kun sia profunda estmaniero.

“Plian monon en la kutima mura kasejo!” si diris plu malkodante. Si malsatis tiun manieron komuniki. Si sciis, ke KGB uzas similajn “postkestojn” tutmonde, sed, kvankam oni klarigis al si, ke statistike gi estas la plej sekura sistemo, car ege malofte okazas, ke iu trovas la kasejon kaj komprenas gian signifon, tamen si neniam sentis sin senzorga, kiam si aliris la fendon en la muro. La antauan fojon, kiam si tie prenis la monon destinitan al Rik kiel helpon al lia politika agado, si havis malagrablan senton, ke iu observas sin.

Si estis nun sola en sia apartamento, kaj de kelka tempo si laugrade kutimigis lautvoci siajn zorgojn, ne tre konvene, eble, por spiono (kiu scias, cu ne trovigas mikrofono?), sed, nu, home. Kiel elporti silente tian sargon?

“Mi kracas sur ilian liston”, si ripetis. “Kaj propagandi favore al la partio de Rik! Nur tion! Ne postulemaj, la kamaradoj! Estas vere simple! Agiti, kiel ili diras, agiti favore al la gastoj elkosmaj! Kiel mi povus fari? Kiel mi povus fari tute sola?”

Si metis la kapon sur la manojn, kun la brakoj apogitaj sur la tablo, kaj amare plorsingultis. Sur la maldekstra flanko buklo izolite elstaris, kvazau orfa.

*

“La liston, tiun damnindan liston refoje”, grumblis Bob Sulavi, gratante al si la longan pintan nazon. “Kaj aperigi artikolojn pri tio, ke Rik estis abomena cantagisto, kaj ke rezulte lian partion oni ne povas preni serioze… Nu, tio estas pli komprenebla: ke vocoj ne perdigu en tiun senfuturan partion. Tio estus por mi versajne ec facila. Kial do mi havas tian nauzosenton?”

Kaj kun profunda gemspiro li starigis, prenis la jus malkoditan mesagon, kaj gin bruligis, lau la instrukcioj.

Dum la flamoj voris la paperon, kaj li rigardis ilin fikse, preskau hipnote, nekutimaj sentoj lin invadis. Cu tiel vivi valoras la penon? Cu io valoras la penon vivi, entute? Al tiuj demandoj la respondo formigis pli kaj pli klare, dum li kontemplis senvide la folion cindrigatan: sen Veronika ne valoras vivi. Kaj la pensoceno vole nevole kondukis al konkludo, kiun multaj trovus stulte romantika, sed kiu estis por li pura evidentajo: au Veronikan, au morti.

La entrudo de la mortkoncepto ne estis akademia. Car vivi kun Veronika implicis forlasi la laboron por CIA. Aliel, li devus mensogi la tutan vivon. Ke ekde la tago, kiam li konsentis al CIA-dungigo, li necese vivis en konstanta mensogado, tute ne frapis lin. Sin kasi, komedii, trompi por politikaj celoj, tio estis sporto. Sed trompi Veronikan, tiun senkulpan safidinon, tiun puran lilion, tiun diafanan kajton, ne, kajto estas iom tro proza, tiun luman sunradion, cu trompi sin vi postulus? Ne. Neeble. Ami Veronikan — kaj kion alian oni povas fari, kiam oni renkontis sin? — tio signifas lasi sin penetri en la tutan propran vivon, dividi ciujn sekretojn, partopreni en cio ajn…

Ke si laboras por KGB komplikas la problemon, jes ja, sed komplikaj problemoj estas kiel glavoj: longa vunda parto, eble, sed ankau tenilo. Nur necesas trovi la tenilon.

Kaj kio se ili ne akceptos? Au se ankau si, cion eksciinte, ne akceptos?

Tiukaze, li mortos. Finfine estas tute simple. Li mortigos sin, kaj cio estos finita. Per firma volo li decidis tion fari, kaj la gojo tuj revenis tute. Nura vireca decido, kaj sajne sensolva dilemo forvaporigas, jen la vera fundfunda simpleco de la vivo. Per unu ago de sia forta volo, Roberto Sulavi sukcese eliminis cian solvon alian ol vivon kun Veronika, vivon plene kaj sincere dividatan, ec pri la plej hontindaj aspektoj de lia gisnuna kromokupo.

Kiam li ekstaris, lia nazo pintis pli firme, lia makzelo aperis pli kvadrata, liaj okuloj rigardis pli rekte antauen. Planite, decidite. Kun esprimo de potenca animforto, li pasis al la fridujo kaj elprenis sinkon kaj fromagon. Ial lin plenigis nerezistebla emo vori dikegan sandvicon. Lokita antau la perspektivo vivi kun la amata au morti, ciu sporta bravulo unue malsatas.

22

“Arnoldo Kastrita, cu vere?” demandis Goja. “Kia amuza nomo!”

“Ho, vi scias, en songoj…” la edzo komentis dubeme.

“Kio alia estis? Cu vi memoras?”

“Ne. Nur ke temis pri la armeo, pri la demando, cu viro nomata “Kastrita” povas soldatigi, se konsideri, ke la armeo akceptas nur virojn. Estis apenau songo, nur songa demando, sed gin akompanis tiu sento, kiun mi fojfoje spertas, ke jen mi songas ion gravan.”

“Sajnas, ke via subkonscio vortigis dubojn pri via vireco. Estas eksterordinare, kiel vi viroj ciam timas iutage malkovri, ke vi perdis la viran identecon.”

“Tio estas via interpreto. Miaopinie, temas pri mia enketo, kvankam mi tute ne vidas, kiel la armeo povus rilati al gi.”

“Estas neniu Arnoldo inter la roluloj, cu?”

“Ne. Sed, strange, la nomo tamen sajnas elvoki ion…”

“Kaj Kastrita, pri kio tio pensigas vin?”

“Atendu, mi ekhavis kvazau-ideon, sed… ve!… gi forflugis tuj kaj mi ne plu memoras. Incita afero. Kastrita? Cu tio aludus al Rik Ospaci? Cu subkonscie mi rigardus lin neviro, car li estis ciurilate, ankau sekse, abstinema?”

“Au cu eble temas pri virino, kiu volus soldatigi? Simbole, tio signifus: virino, kiu volas agi vire.”

“La ino Pergame, cu? Lau la ekstera aspekto si estas tre virina, sed mi imagas, ke en paro si ludus superregan rolon. Estas io ordonema en si. Cu eble tio povus esti simbolita per la nocio ‘armeo’?” Karal sonis dubema. “Se tiel estas, la songo tute ne helpas min.”

“Ni sercu alian direkton. Kion farus la armeo rilate al kastrita viro?”

“La armeo? Gi registrus la fakton ce la unua prisana ekzameno…”

Karal subite retenis la spiron.

“Jen mi havas gin”, li diris post kelksekunda silento. “En mia songo la vorto ‘kastrita’ simbolas la perdon de fingroparteto.”

“La enterigiton de Rafunja vi aludas, cu ne?”

“Jes, la homon, kiun iu enterigis antau multaj jaroj en la rafunja ebenajo, kaj al kiu mankas parto de fingrosto.”

“La tombo de la cantaga foto! Cu vi opinias, ke Verstrata tiun murdis, kaj ke Rik pro tio cantagis lin?”

“Kial ne?”

“Estus eble. Sed kiu estus la murdito?”

“Estas evidente, cu ne? Mi tuj kontrolos.”

*

Kiam li revenis hejmen tiuvespere, la respondo estis klara:

“Kiam la juna Gido Verstrata prezentigis al la unua kontrolo medicina de la rekrutekzameno, estis notite, ke

Вы читаете Cu li venis trakosme?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату