kliento, pli ol tre bona kliento… Mi do devis resti. La afero finigis kontentige.”
‘Cu li mortis kaj testamentis cion al vi?’ la detektivo preskau demandis, sed li tamen regis sin.
“Li nun bone fartas, kaj felice, la afero estas finfarita.”
“Sed ne por paroli pri tio vi petis renkonti min, cu?” Jano demandis.
“Ne. Pardonu. Mi venis pro tre konfidenca komisio.” La notario sercis en sia teko, kaj fine eltiris sigelitan koverton. “S-ro Verstrata petis min doni ci tion propramane post lia morto, cu al la policestro, cu al la polica funkciulo, kiu okupigos pri lia morto, se iu devas okupigi pri gi. Li tiom insistis, ke mi persone iru kaj transdonu propramane, ke kiam mi eksciis pri la dramo, mi ec ne konsideris la eblecon telefoni al vi.”
“Dankon, mi komprenas”, Karal afable respondis. “Kaj vi sendube deziras ricevateston, cu ne?”
“Se vi tiom komplezus… Jes, dankon”, li diris, dum Jano rapidskribis noteton. “Sed ne estas cio.”
“Kio alia?” Karal demandis surprizite.
La notario denove palpis en la teko.
“Tute simila transdonajo de s-ino Pergame”, li anoncis kun esprimo de magiisto, kiu jus eltiris vivantan kuniklon el capelo, kaj li enmanigis al Karal duan sigelitan koverton.
“Cu vi scias, pri kio temas?” la detektivo demandis.
“Tute ne. Mi estas nur fidela gardanto kaj peranto. Ili ne konfidencis al mi. Mi plenumis mian komision, kaj nun devas retirigi.” Li adiauis, kaj estis tuj for. Sajnis al Karal, ke li forkuras de tiuj leteroj, kvazau ili entenus dinamiton.
*
“Kaj kion enhavas tiuj leteroj?” Goja demandis.
“Tiu de Gido Verstrata (ni plu nomu lin tiel, se vi konsentas, por ne konfuzigi, kvankam verdire li estas Ronaldo) komencigas imprese, jene: ‘Polica Mosto, se vi legas ci tiun leteron, tio signifas, ke mi mortis. Mi salutas vin el transtombe.’ Kiam mi legis tion, sajnis al mi, ke ia glacia sensaco lauiras mian spinon.”
“Sed kial li skribas el transtombe? Cu por konfesi?” scivolis Stefano.
“Unue por peti nin fari plej zorgan nekropsian ekzamenon de lia korpo.”
“Cu li suspektis, ke oni lin mortigos?”
“Jes. Li estis certa, ke Laura Pergame volas meti finon al lia vivo. Fakte, li kredis, ke si intencas veneni lin.”
“Pro kio?”
“Estas iom komplike. Mi ne memoras, cu mi diris al vi, Stefano, ke ili estis geedzoj.”
La nevo gapis.
“Geedzoj? Gido Verstrata kaj Laura Pergame, cu? Ne, vi neniam diris.”
“Ni eksciis tion nur, post kiam ili mortis, pro la necesaj formalajoj.”
“Cu antau longe ili geedzigis?”
“Jes, versajne si dekomence partoprenis en la trompo pri la pentrajoj. En la letero li diras, ke, se jugi lau diversaj signoj, si ne plu elportas la vivon kun li. Lia teksto estas tre kruda. Li diras ekzemple: ‘Si ne plu volas submetigi al kelkaj kapricoj de la malbela maljuna malpura malcastulo kiu mi, siaopinie, estas’, kaj tio estas tre milda loko, se kompari kun multaj aliaj. Nu, li pensas, ke si deziras retrovi sian sendependecon, sed konservi la milionojn, kiujn li posedas, kio signifas: senigi je li.”
“Sed se ili jam longe vivas geedze, kial nur nun si volus lin likvidi?” Stefano rezonis.
“Eble si antaue lin ankorau sufice amis, au si atendis, ke la stoko de pentrajoj sufice malkresku. Lia reputacio pentri malmulte ne ebligus vendi la tutan antauan stokon”, supozis Goja.
“Jes, tio estas versajna”, la nevo aprobis. “Kaj nun pri Laura Pergame. Kion si diras en sia letero?”
“Plej strange, gi similas tiun de la edzo. La celo estas la sama: ke, se si mortos kiel unua, la polico arangu nekropsion.”
“Cu vere?”
“Jes. Si asertas, ke Verstrata konvinkigis pri sia deziro lin murdi por gui lian ricegon sen submetigi al la malplacaj aspektoj de kunvivado, kaj ke li minacis likvidi sin antau ol si sukcesos.”
“Carme!” taksis Stefano. “Carma paro, vere! Kiel harmoniaj rilatoj! Kiel agrable devas esti vivi kune en tiaj kondicoj!”
“Mi trovas tion terura,” Goja samopiniis, “du geedzoj, kiuj tiel malfidas sin reciproke, ke ambau kredas la alian kapabla murdi lin au sin!”
“Eble tio efektive okazis”, Stefano diris. “Eble Gido irigis Lauran al la Rafunja-teraso por sin falmortigi, kaj si facile akceptis, car si opiniis, ke si profitos la okazon por lin pusi malsupren. Eble ambau luktis provante pusi la alian, kaj tiel ambau falis mortige.”
“Tio estas tute probabla”, la detektivo jesis. “Sed mi bedauras, ke en via dirajo estas tiom da ‘eble’; mi satus pruvi la aferon. Kvankam verdire tiom da policaj konkludoj fakte estas nepruveblaj…”
“Cu vi plu sercos, nun kiam vi havas tiun duoblan reciprokan akuzon?” Goja demandis.
“Mi klarigos la aferon al la prokurorejo, kaj ni vidos. Mi konfesas — eble car mi estas laca — ke mi nun ne scias, kie serci plu.”
“Kiu heredas tiun gigantan ricon?” Goja demandis.
“Fakte, mi volis demandi pri tio la notarion — versajne li scias, se al li ili konfidis la leterojn — sed li foriris tiel urge, ke ne prosperis al mi. Mi dubas, ke estas io trovinda tiurilate. Oni diris al mi en la komenca enketo, ke ambau estas senparencaj. Sed mi kompreneble devos kontroli… Ej! Telefono! Mi iras respondi.”
Dek minutojn dauris la telefona konversacio.
“Kiu estis?” scivolis Goja, kiam sia edzo revenis.
“Izidoro, mia kolego. Li nun dejoras en la policejo, kaj Pitizazo jus iris tien.”
“La nigra muzikisto, cu vere? Kion li volis? Cu anonci sepan edzinon?” ironiis Stefano.
“Ne. Li petis, ke ni senvalidigu lian plendon pri kofrostelo. Lia ‘edzino’ Sonja — la valcefa — sin deklaris kulpa al li. Kiam si eksciis pri la morto de Laura Pergame, la ideo esti implikita en murdoafero sin ektimigis. Sajnas, ke Laura informigis pri Pitizazo pere de privata detektiva agentejo, tiel eksciis multon pri la ses edzinoj, kaj i.a. malkovris, ke Sonja havas gravajn financajn zorgojn. Si tiam aliris ci-lastan kaj promesis al si altan sumon, se si — Sonja — havigos al si — Laura — la kofreton. Estis tre facile, kaj Sonja ne hezitis. Se mi bone komprenas, Pitizazo tute ne prenas la aferon serioze, kaj pardonis tuj.”
“Kion tiu informo signifas por ni?” sonis la voco de Goja.
“Gi instruas al ni ion gravan: ke Laura Pergame sciis, ke la kofro estas ce Pitizazo. Kiel do si povis ekscii tiel bone garditan sekreton?”
“Pere de unu el la edzinoj”, Stefano hipotezis.
“Neeble, si ekkonis la ekziston de la edzinoj nur pro tio, ke si esploris pri Pitizazo, alivorte nur
“Domage, ke pro tiu damninda rafunja falo, vi ne plu povas demandi sin”, la junulo diris.
“Almenau estos facile trovi la koncernan detektivan agentejon”, Jano konsoligis. “Ne estas multaj en Valcefa. Ni demandos ciun, gis ni trafos la gustan. Eble tiel ni sukcesos…”
*
Karal ne sukcesis. Li trovis la privatan detektivan oficejon, sed tiu nenion sciis pri la kazo. S-ino Pergame ec ne menciis la kofron. Si nur petis kiel eble plej multe da informoj pri Pitizazo kaj pri la domo, kie li logas en Valcefa. Kiam si eksciis pri la ‘edzinoj’, si petis kiel eble plej multe da informoj pri ili. Si proponis tiel altan pagon, ke la detektiva agentejo treege diligentis, sen demandi pri siaj motivoj.
“Plia espero trompita!” konkludis Goja.
“Jes, plia sakstrato. Enketo ciam konsistas el la sama procezo: oni malkovras vojon, gin eniras espere, kaj subite trovigas antau muro. Ne strato estis, nur sako, kaj ec sentrua.”
“Kion vi nun faros?”
“Mi komencos per la heredo-afero, kvankam mi ne multe kredas je gi. Tamen, ili estis ricegaj, ili mortis. Kiu profitos? Tion ni ne povas neglekti.”
*
“Se vi bonvolos eniri”, susuris la forta, ne tre virina, ino, kiu oficis kiel sekretariino. Cio tie ci elvokis komforton kaj silenton. La pordo de la notaria kabineto estis duobla, kun lede tegita remburo destinita sufoki la transpason de la sonoj. Karal sidigis en profundan, komfortan braksegon.