“Jes, sed la modon decidas la recenzistoj. Tiu, kiu sukcesis akceptigi sin kiel taugan juganton, havas grandegan povon.”
“Sed kio igas iun akceptita recenzisto?”
“Flarkapablo, mi opinias, speco de intuo. Estis tipe en la kazo de Verstrata. Li alvenis je la gusta momento, kiam la snoboj komencis lacigi de la kutima stilo. La subtilan sangon de gusto Laura Pergame sentis, kaj si tuj agis. Si verkis artikolojn per vigla, veka, vunda stilo, kiuj sokis multajn konservemulojn, sed kiuj altiris al Verstrata tiujn, kiuj sopiris al io nova. Si sukcesis famigi sin kaj Verstratan samtempe.”
“Cu lau vi Verstrata ne meritas sian famon?”
“Jes kaj ne. Li certe estas tre bona pentristo, kaj lia farmaniero estas nekontesteble originala. Tiusence li do meritas sian famon. Sed aliflanke ekzistas multaj aliaj pentristoj, kiuj ankau havas perfektan teknikon kaj originalan procedmanieron, plus autentan inspiron, sed kiuj estas absolute nekonataj, kaj eble vivas en senespera mizer. Tiuj ne havis la bonan sancon disponi la servojn de iu Laura Pergame…”
Li jetis rigardon al sia horlogo.
“Hej, mi devas for!” li ekkriis. “Sinjoro detektivo, mi konsilas al vi slosi kun plej granda zorgo ci tiun ejon. Gia enhavo valoras milionojn, multajn milionojn.”
Li faris malprecizan, iom ridindan geston gisrevidan, kaj stuparis malsupren.
Karal penseme rigardis lin foriri.
20
Estis unu el tiuj belaj tagoj, kiam la cielo lazuras sennube, la birdoj trilas tutgorge kaj ia malpezeco de la aero igas la homojn imagi, ke la zorgoj definitive migris for. En la tuta Sanktavalo la homoj ridetis al si reciproke, kaj la harmonia etoso estis tiel palpebla, ke al fremduloj atingantaj la stacidomon de Valcefa tuj evidentigis, ke ili jus trafis paradizon.
Tamen, kiel, ho ve! ofte okazas sur ci tiu nia tero, la edena atmosfero estis pure supraja, kaj serioza esploranto ne devis longe serci antau ol renkonti gravajn signojn de strecigo. Fakte, specialan strecigan punkton prezentis per si la nun fama Rafunja.
“Cu ili interbatalos?” gendarmo Garvala demandis al kolego Polonez.
“Eble jes, eble ne”, respondis ci-lasta, kiu ne satis erari.
“Kelkaj sajnas pli ol iom ekscititaj”, la unua taksis.
“Gis nun ili cefe vortas”, komentis la kolego, preferante faktojn al impresoj.
Efektive, “ili” vortis, vortadis, fojfoje ec vortacis. Kaj “ili” rigardis unuj la aliajn per nigraj rigardoj gravedaj je minaco.
“Ili” estis du grupoj. Ce unu flanko de la ebenajo staris la Raciula Societo, ce la alia la Klubo por Esploro pri Ne Identigitaj Flugantaj Objektoj.
“Senkonsidere al la postuloj de plej elementa racio, abomene ekspluatante ian mistikan bezonon, kiu kauras en la primitivaj tavoloj de la homa psiko ce individuoj ne evoluintaj…” sonis el unu flanko parolado.
“Nome de iu t.n. scienco, kiu uzurpas eksterajn kampojn kaj rifuzas humile agnoski la limojn de la homa scio, t.n. scienco, kiu pretendas jugi ec tion, kion gi ne esploris…” ehis el la alia flanko.
Tiun strangan ceremonion okazigis la fama artikolo en
Tuj la Klubo por Esploro pri NIFOj deklaris, ke gi piknikos en Rafunja, ec se nur por certigi, ke la “Raciuloj” ne forprenos indikajojn, kiuj povus ilin geni. Kaj nun…
“Jen ili komencas,” ekkriis Polonez, “iu jetis stonon.”
“Ne stonon,” Garvala korektis, “ovon, sajnas al mi.” Ambau ekkuris. La loko, kie naskigis la incidento, estis relative malproksima de la gendarmoj. Kiam ili alvenis, la batalo jam stormis viglege. Car ambau partioj kunprenis piknikojn, jetajoj ne mankis. Legomoj, ovoj, fruktoj trafulmis la aeron de unu grupo al la alia. Versajne, la junuloj ambaugrupe kalkulis kun probabla alfrontigo kaj organizis sian piknikon konsekvence. Sed multaj aliaj ajoj estis uzataj, ekzemple gazetfolioj buligitaj au lignopecoj antaue kolektitaj por prepari fajron. Iuj boksis, kelkaj piedfrapis, multaj ajjetis, ciuj kriacis, jen insulte al la “malamiko”, jen ordone al la propraj trupoj, kiujn kvietigi la cefoj provis sensukcese. Ankau al la gendarmoj ne prosperis audigi sin.
Kaj jen subite tri aferoj okazis samtempe. Putra pomo trafis al gendarmo Garvala rekte sur la frunton, botelo atingis la kranion de viro, kiu fotis la scenon, kio igis lin fali, kaj gendarmo Polonez pafis cielen per sia pistolo.
La pafo agis mirige. Post unu sekundo, ciuj gapis mire al la gendarmo, silentaj, kvazau paralizite. Polonez profitis la silenton por krii per voco densa je autoritato:
“Sufice! Cesu! Kaj bonvolu konduti kiel civilizitoj!”
Post nova silenta sekundo, generala zumado levigis, kaj jen iu knabo piedfrapis al alia, kiu rebate pugnis la makzelon de la unua.
Sed la etoso ne plu estis sama. Fortulo altkreska kun gigantaj manoj kaptis la brakon de la jus boksinta kaj diris “Haltu!” per tia impona voco, ke ciuj resilentis. Kaj en tiu senbruo lia impresa estra voco sonis: “Cesu! Ni jam sufice amuzigis!” Tiu rimarko estis tiel neatendita, ke la homamaso eksplodis per ekrido. Da strecigo restis neniom.
“Sinjorino Karal!”
Goja, kiu ceestis la kunvenon de la raciuloj kaj sercis Stefanon, kiu sekvis la alian, abrupte turnis sin. Sin vokinta estis jurnalisto, kiun si iom konis. Viro kusis apud li.
“Mia kolego ricevis botelon sur la kapon kaj svenis,” klarigis la jurnalisto, “li nun rekonsciigas, kaj versajne ne estas tre serioze, sed mi tamen satus resti kun li. Cu vi baldau malsupreniros?”
Goja hezitis; si intencis resti gis la fino.
“Vi povus fari al mi servon”, la gazetisto daurigis. “Ne plu okazos io ajn, vidu, venas fulmotondro, kaj multaj jam foriras.”
Si rigardis al la cielo, kie du etaj nuboj montrigis senminacaj, kaj al la ebenajo, kie grupoj diskutis kaj ne sajnis speciale pretaj formigri.
“Kiun servon?” si demandis.
“Se vi bonvolus iri al la gazeta oficejo, transdoni ci tiujn filmojn, por ke ili rivelu la fotojn kiel eble plej rapide, kaj anonci, ke mi plej baldau telefonos mian raporton, mi vere estus ege danka.”
“Konsentite,” diris malantau si voco junula, “sed nur kondice, ke ni ricevu kompense ekzempleron de ciu foto. Ni ne volus malhavi ec momenteton de l’ jus travivita epope, kaj la gazetoj ne publikigos pli ol po unu foton.”
“Stefano!” admonis Goja riproce. “Cu vi ne kapablas plenumi servon senkompense? Mi hontas pri vi.”
La jurnalisto ridis.
“Ne severu, sinjorino Karal, li fakte tute pravas. Petro ci tie abunde fotis kaj malmulto el tio trafos la publikon. Estas promesite, knabo, vi ricevos la tuton.”
*
“Kio estas al vi, Kara-Karal? Cu via koro haltis?”
La policano ne reagis, tiel absorbita li estis. Stefano, Goja kaj li jam kelkajn minutojn rigardis sinsekve la fotojn de la rafunja batalo, ilin transpasigante de unu al alia. La junulo starigis kaj iris malantau la onklon.
“Cu ne estas gi?” ci-lasta demandis, perceptinte la movon de la nevo.
La junulo strecis la okulojn. “Gi?” li ripetis kun demanda tono, sed li ne bezonis respondon. La foto, kiun Karal kontemplis, estis farita ekzakte de la sama loko kaj sub la sama lumo kiel la ‘cantaga’ foto trovita en la kolekto de Maks Pitizazo, kiu foto devigis la policon kaj armeon al tiom da vana serca fosado.
*
La jurnala fotisto klarigis tre precize, kie li staris, kiam li faris la koncernan foton. Ce la loko indikita sur la cantaga foto, policistoj fosis. Ci-foje, ili trovis.