falangeto de la maldekstra ringa fingro mankas al li.”
“Kaj kio pri la pentristo, kiu falis pasintan semajnon de la Rafunja-teraso, cu al li io mankis?” Goja demandis, kvankam si jam ne dubis pri la respondo.
“Ne. La viro, kiun mi trovis mortintan sur la rafunja ebenajo apud la korpo de Laura Pergame, havis tute normalan manon. Sekve, ne estis la vera Gido Verstrata.”
“Alivorte, la ulo, kiu igis milionulo vendante pentrajojn, tiujn fakte ne faris mem, cu?”
“Plej certe. La tre talenta Gido Verstrata, kies originala stilo jam montrigis en la belarta lernejo, mortis antau du jardekoj kaj estis nelege enterigita en Rafunja. Li havis famon de homo kun giganta laborforto. Li versajne pentris kaj pentradis grandkvante. Kaj iun tagon, iu lin eliminis, prenis lian lokon kaj profitis de tiu abundega produktado.”
“Kiu?”
“Se mia songo pravas, devas esti la kuzo. Songante mi intermiksis la literojn — Arnoldo anstatau Ronaldo — kaj ankau la virojn, car ne al Ronaldo mankis parteto de fingro.”
Goja lin rigardis kun aprobo, tamen ne senrezerva.
“Via teorio estas tute kohera”, si diris. “Ronaldo jaluzis Gidon, kaj lin mortigis, li enterigis la korpon en la rafunja ebenajo, foriris al Sudameriko sub la propra nomo “Ronaldo”, tie arangis taugan malaperon, kaj reaperis ci tie sub la nomo “Gido”. Bedaurinde prezentigas serioza argumento kontrau tiu hipotezo: kial preni sur sin tiom da riskoj, se konsideri, ke tiuepoke, ja, Gido Verstrata estis nur eta pentristo tute nekonata?”
*
“Estas la kofro de Rik Ospaci!” ekkriis Jano Karal al la policisto, kiu akompanis lin. Ili trasercis la apartamenton de Laura Pergame — rutina faro polica en simila kazo — kaj, kvankam ili esperis trovi interesajn lasajojn, ili ne antauvidis ion tiel gravan por la enketo.
“Mi tuj telefonos al Remon, ke li sendu iun por daurigi la sercadon kun vi, kaj mi reiros al la oficejo por studi ci tiujn”, Karal diris montrante la dokumentojn en la kofro.
Legi ilin postulos multajn horojn, sed rapida trarigardo jam montris, ke tio ne estos tempo perdita. El tiuj paperoj kaj fotoj Rik aperis kiel majstra cantagisto. La tuta dosiero pri Kolombet trovigis ci tie, kaj gi estis reputacimurda por la gazetdirektoro, kiu lau tiuj dokumentoj neniam hezitis akcepti monon por manipuli la informadon favore al tiu au alia industriisto, aferisto au politikulo.
Ne restis dubo ankau pri tio, ke Rik Ospaci havigis al si belajn sumojn cantagante Gidon Verstratan. Kiel komencigis tiu profitdona afero, tion klarigis jena letero, skribita per mano imprese tremanta:
Tiu dokumento igis Janon revadi. “Kia ironio”, li pensis, “ke la unua cantagisto de la falsa Gido elektis por siaj riveloj homon faman pro sia honesteco kaj anima pureco, dum fakte tiu estis ne malpli ace profitema!”
Li ne plu dubis, ke la morton de Ospaci kauzis cantagviktimo, sed el ciuj koncernatoj, kiu pusis lin abismen?
23
“Notario Viljemin”, anoncis la voco en la interna telefono, “deziras paroli kun vi senprokraste. Urga afero koncerne la akcidenton de Rafunja.”
Tiu notario estis plej bonfama en la tuta Valo de Tjazo, konata kiel ekstreme honesta, skrupula, fidinda rigorulo. Rigardante lin eniri, la detektivo rapide mensnotis la orrandajn okulvitrojn, oran horlogeton, oran kravatpinglon kaj la insignon de Rotari-klubo. “
“Mi estis for, tial ne venis pli frue”, li komencis. “Multmilionulo, kiu estas kliento mia, venigis min al sia vilao ce-oceana por redakti novan testamenton. Gravega afero. Mi ne povis ne iri.”
Cu li sentas sin kulpa? Karal sin demandis. Kaj se jes, pri kio vere?
“Dum mi estis tie, li havis korkrizon, ne ege gravan, sed tamen… Mi ne sciis, kion fari. Li estas tre bona