”Guste tion ni faras sur Tero, almenau inter civilizitaj homoj.”
Tio denove ridigis sin. Si ne povis kompreni la aferon, car malgrau sia dolca kaj virineca bonkoremo, si tamen estis Marsanino, kaj sur Marso la sola bona malamiko estas morta malamiko; ciu morta malamiko signifas tiom pli da dividotajo inter la vivantoj.
Mi tre scivolis, kion mi diris au faris por tiel maltrankviligi sin antau kelkaj momentoj, kaj tial mi provis persvadi sin al klarigo.
”Ne,” si diris, ”suficas, ke tiel vi parolis, kaj tiel mi auskultis.
Kaj kiam vi scios, Johano Carter, kaj se mi estos mortinta, kiel versajne mi estos antau ol la pli malproksima luno cirkauiros cirkau Barsumo ankorau dek du foje, memoru, ke mi auskultis kaj ke mi ridetis.”
Sia tuta parolo estis galimatio por mi, sed ju pli mi petegis sin klarigi, des pli si rifuzis, tiel ke fine mi senespere cesis.
Jam la tago cedis al nokto, kaj dum ni vagis lau la granda avenuo lumigita de la du lunoj de Barsumo, dum Tero rigardis al ni per siaj lumverdaj okuloj, sajnis kvazau ni estas solaj en la universo. Kaj certe mi estis kontenta, ke tiel estis.
La malvarmo de la Marsa nokto estis trafanta nin, kaj forigante miajn silkojn mi jetis ilin sur la sultrojn de Deja Toris. Kiam mia brako momente restis sur si, mi sentis tian vibron tra tuta mia korpo, kian kauzis al mi neniu alia homo. Kaj sajnis al mi, ke si ete klinis sin al mi; sed pri tio mi ne povis esti certa. Mi certe sciis nur, ke kiam mia brako restis sur sia sultro pli longe ol necesis por ordigi la silkojn, si ne fortiris sin, nek parolis. Kaj tiel, silente, ni promenis sur la surfaco de mortanta mondo, dum en la brusto de almenau unu el ni naskigis tio, kio estas plej antikva, tamen ciam nova.
Mi amis sin. La tuso de mia brako sur sian nudan sultron komprenigis tion al mi, kaj mi sciis, ke dekomence mi amis sin, jam de la momento, kiam niaj okuloj renkonti gis tiun unuan fojon en la placo de la mortinta civito Korad.
Capitro XIV. Duelo gismorta
Mia unua impulso emigis min deklari al si mian amon, poste mi pensis pri la senpoveco de sia situacio, kaj ke mi sola povas malpezigi la sargojn de sia kaptiteco kaj protekti sin iomete kontrau la miloj da heredaj malamikoj, kiujn si devos renkonti, kiam ni alvenos al Tark. Mi ne povis riski aldonon al sia doloro au cagreno, deklarante amon, kiun si probable ne reciprokas.
Se mi estus tiel nediskreta, sia situacio igus ec pli neeltenebla ol nun. La fina argumento, kiu sigelis miajn lipojn estis do, ke eble si sentos, ke pro sia senpoveco mi faras avantagon por mi por influi sian decidon.
”Kial vi estas tiel kvieta, Deja Toris?” mi demandis.
”Eble vi preferus retroiri al Solla kaj al via logejo.”
”Ne,” si flustris, ”tie ci mi estas felica. Mi ne scias, kial mi estas ciam tiel felica kaj kontenta, kiam vi, Johano Carter, fremdulo, estas kun mi; sed en tiuj momentoj sajnas al mi, ke mi estas en sekureco, ke kun vi mi baldau hejmeniros al la kortego de mia patro, kaj sentos liajn fortajn brakojn cirkau mi, kaj la larmojn kaj kisojn de la patrino sur miaj vangoj.”
”Cu, do, la homoj sur Barsumo scias kisi?” mi demandis, kiam si klarigis la uzitan vorton, post peto mia.
”Gepatroj, kaj gefratoj, jes. Kaj,” si aldonis penseme kaj kviete, ”geamantoj.”
”Kaj vi, Deja Toris, havas gepatrojn, kaj gefratojn?”
”Jes.”
”Kaj… amanton?”
Si silentis, kaj mi ne kuragis ripeti la demandon.
”La viro inter ni Barsumanoj,” si fine diris, ”ne faras intimajn demandojn al virinoj, krom al sia patrino, au al la virino, kiun li pribatalis kaj gajnis.”
”Sed mi batalis —— ” mi ekdiris, kaj poste volis, ke mia lango estu eltrancita, car si turnis sin ec antau ol mi cesis paroli. Fortirante miajn silkojn de sia sultro si eltenis ilin al mi, kaj sen paroli, kun alte tenata kapo, si pasis kun mieno de regino al la placo kaj sia logejo.
Mi ne provis sekvi sin, krom por certigi min, ke si bone atingis la konstruajon. Mi ordonis al Ula, ke gi akompanu sin, kaj senkonsola mi eniris la propran domon.
Mi sidis tie dum horoj sur miaj silkoj, kolera kontrau mi mem, kaj meditis pri la strangaj ludoj de la sorto je ni, kompatindaj homoj.
Jen, do, la amo! Mi evitis gin dum ciuj jaroj, en kiuj mi vagadis en kvin kontinentoj kaj iliaj oceanoj. Malgrau belaj virinoj kaj oportunaj momentoj, malgrau duondeziro por la amo kaj konstanta sercado de mia idealo, tio okazis, ke fine mi enamigis freneze kaj senespere al virino el alia planedo, virino de speco eble simila, sed ne identa, al mia. Al virino elkovita el ovo, virino kies vivdauro eble estos miljara, virino kies raso havis strangajn morojn kaj kutimojn, virino kies esperoj, plezuroj, kriterioj pri virto kaj malvirto, entute kies ciuj ecoj povus esti tiel malsimpatiaj al mi, kiel tiuj de la verdaj Marsanoj.
Jes, mi estis malsagulo, sed mi estis amanto, kaj ec se mi suferis pli ol iam dum la vivo, mi ne volis, ke estu alie,