ec por ciuj ricajoj sur Barsumo. Tia estas la amo, kaj tiaj estas amantoj, cie kie ekzistas la amo.
En mia vido, Deja Toris simbolis cion perfektan, cion virtan, belan kaj noblan. Tion mi kredis el la profundo de mia koro, funde de mia animo, en tiu nokto en Korad, kiam mi sidis sur miaj silkoj dum la pli proksima luno de Barsumo kuris tra la okcidenta cielo al la horizonto kaj lumigis la mozaikojn de mia antikva cambro, orajn, marmorajn kaj juvelitajn. Kaj tion mi kredas hodiau, dum mi sidas ce la skribotablo en mia cambreto, rigardante al la rivero Hudson. Dudek jaroj intervenis; dum dek el ili mi vivis kaj batalis por Deja Toris kaj por sia popolo, kaj dum dek el ili mi vivis per la memoro pri si.
En la frumateno de la tago, kiam ni ekiris al Tark, estis klaraere kaj varme, kiel kutime sur Marso, krom dum la ses semajnoj, kiam la nego degelas ce la polusoj. Mi sercis por Deja Toris en la amaso de forirantaj caroj, sed si turnis la sultron al mi, kaj mi povis vidi la rugigon sur siaj vangoj. Malsage mi silentis, kiam eblis al mi pledi senscion pri mia kulpo, almenau la gravecon de gi, kaj tiel efektivigi almenau duonan reakordigon.
Mia devosento ordonis, ke mi prizorgu sian komforton, tial mi rigardis en sian caron kaj rearangis siajn silkojn kaj peltojn. Farante tion, mi rimarkis kun terursento, ke si estas ligita per cenaro sur la maleolo al la flanko de la caro.
”Kion signifas tio?” mi kriis al Solla.
”Sarkoja opiniis, ke plej bone estos fari tion,” si respondis, montrante per la vizagesprimo sian malaprobon pri la faritajo.
Ekzamenante la cenaron mi vidis, ke gi estas fiksita per granda risorta sloso.
”Kie estas la slosilo. Solla? Donu al mi.”
”Sarkoja portas gin, Johano Carter,” si respondis.
Mi turnis min sen plua parolo kaj iris al Tars Tarkas, al kiu mi fortege esprimis min kontrau la nenecesaj kaj kruelaj humiligoj, kiujn oni trudadas al Deja Toris.
”Johano Carter,” li respondis, ”se iam vi kaj Deja Toris fugos, tio okazos dum tiu ci vojago al Tark. Ni scias, ke vi ne fugos sen si. Vi montris, ke vi estas bravega batalanto, kaj ni ne volas kateni vin, do, ni tenas vin ambau per la plej facilaj rimedoj, kiuj samtempe estos sekuraj. Mi finis paroli.”
Mi konstatis tuj la konsekvecon de lia argumento, kaj sciis, ke estus senutile kontraubatali lian decidon, sed mi petis, ke oni forprenu de Sarkoja la slosilon, kaj ordonu al si estonte ne geni al kaptitinon.
”Tiom, Tars Tarkas, faru por mi, reciproke por tiu amikeco kiun, konfesinde, mi sentas por vi.”
”Amikeco?” li respondis. ”Ne ekzistas tia afero, Johano Carter. Tamen, via volo estu. Mi ordonos al Sarkoja, ke si ne plu genu la knabinon, kaj mi mem gardos la slosilon.”
”Krom se vi volas, ke mi mem akceptu la respondecon,” mi diris, ridetante.
Li rigardis al mi longe kaj intenceme antau ol paroli.
”Se vi donus al mi vian honorvorton, ke nek vi nek Deja Toris provos fugi gis post kiam ni atingos la kortegon de Tal Hajus, vi povus ricevi la slosilon kaj jeti la cenaron en la riveron Iss.”
”Pli bone estos, se vi mem gardos la slosilon, Tars Tarkas,” mi respondis.
Li ridetis, kaj plu ne parolis, sed tiun nokton, kiam ni haltis por tranokti, mi vidis lin malligi per propraj manoj la katenojn de Deja Toris.
Malgrau lia tuta malvarma kruelemo, trovigis en Tars Tarkas trajto homeca, kiun li ciam penis subpremi. Cu gi estis restajo de ia homa instinkto, reveninta de ia praavo por hanti lin pri la abomeneco de la moroj de lia popolo? Kiam mi iris al la caro de Deja Toris, mi pasis apud Sarkoja, kaj sia nigra, veneneca rigardo al mi estis ja la plej dolca el balzamoj. Kiom si malamis min! Post kelkaj minutoj mi vidis sin parolanta kun iu militisto nomata Zad — grandstatura, fortika krudulo, kiu tamen neniam sukcesis mortigon inter la cefuloj, kaj tial estis ankorau omad, tio estas, viro kun nur unu nomo; duan nomon li povis gajni nur kune kun la metalo de iu cefulo. Tio estis la moro, per kiu mi rajtis elekti el la nomoj de la du cefuloj mortigitaj de mi; fakte, iuj militistoj jam nomis min Dolar Sojat, kunigante la du familiajn nomojn de la mortigitoj.
Dum Sarkoja parolis kun Zad, li kelkfoje rigardis al mi, dum sajne si volis forte persvadi lin al ia agado. Tiutempe mi malmulte atentis la aferon, sed la postan tagon mi havis bonan kauzon por rememori, kaj konstati la profundecon de la malamo de Sarkoja, kaj la ekstremaj rimedoj, kiujn si kapablas uzi por vengi sin kontrau mi.
Deja Toris denove emis eviti min en tiu vespero; malgrau tio, ke mi diris sian nomon, si nek respondis, nek konfesis per plej eta palpebrumo, ke si konstatas mian ekziston. En tiaj cirkonstancoj mi agis kiel agus plej multaj amantoj; mi provis komunikigi kun si per komuna intimulo. Mi alparolis al Solla en alia parto de la tendarejo.
”Kio estas pri Deja Toris? Kial si rifuzas paroli al mi?”
Solla mem sajnis perpleksata, kvazau tiaj strangaj sintenoj de du homoj estus tute ekster sia kompreno, kiel fakte ili ja estis.
”Si diras, ke vi kolerigis sin, kaj nur tion si konsentas diri, krom ke si estas filino de jedulo, kaj nepino de jedakulo, kaj tamen estas humiligita de ulaco, kiu ne povus poluri la dentojn de la sorako de sia avino.”