”Kaj kio estas sorako, Solla?” mi demandis post iom da pripenso pri sia raporto.

”Eta besto, tiel granda kiel mia manplato, por la rugaj Marsaninoj ili estas ludbestoj.”

Ne kapabla poluri la dentojn de la sorako de sia avino! Evidente estis, ke Deja Toris tre malalte taksas min; tia estis mia penso. Cetere, la parolturno ridigis min; gi tiel similis nian frazon, ”ne tauga ec por poluri siajn suojn,” ke mi sentis nostalgion. Kaj subite ekestis en mia menso pensaro tute nova. Mi komencis scivoli, kion miaj propraj familianoj faras en la hejmo. Dum multaj jaroj mi ne renkontis ilin. En la stato Virginio trovigis familio kun la nomo Carter, kiu estis parenca al mi; oni diris, ke mi estas praonklo ilia. Ie ajn mi povis bone sajnigi min, lau ago, inter dudek kvin kaj tridek, kaj tio sajnis al mi ciam kiel eble plej malkongrua, esti praonklo, car miaj pensoj kaj sentoj estis kvazau de knabo. En la familio estis du infanetoj, kiujn mi tre amis, kiuj siavice kredis, ke en la tuta mondo neniu estas tiel satinda, kiel ilia onklo Jocjo; mi povis vidi ilin klare, dum mi staris tie sub la lunlumita cielo de Barsumo, kaj mi sopiris al ili, kiel neniam antaue mi sopiris al ajnaj homoj. Lau temperamento vagulo, mi neniam estis plene kompreninta la veran signifon de la vorto ”hejmo”, sed la grandega salono de la familio Carter estis ciam simbolinta por mi cion, kion mi povis kompreni pri hejmeco, kaj nun mia koro turnis sin al gi, for de la malvarmaj kaj malamikaj popoloj, inter kiuj mi trovis min.

Ja estas vere, ke ankau Deja Toris malestimas min! Mi estas por si ulaco ne tauga ec por poluri la dentojn de la kato de sia avino.

Poste la humura flanko de la afero trafis mian menson, kaj ridante mi prenis miajn silkojn kaj peltojn kaj dormis sur la lunlumita tero la dormon de laca kaj sana militisto.

Ni ekiris en la proksima mateno je frua horo, kaj dum la marsado haltis nur unufoje antau la nokto. Nur du epizodetoj interrompis la tedan tagon. Cirkau tagmezo ni vidis, malproksime je nia dekstro, ion kio evidente estas kovilo, kaj Lorkas Tomel ordonis al Tars Tarkas, ke li priesploru gin. Tiu ci grupigis dekon da militistoj, inkluzive de mi, kaj ni kuris transen al la velurtapiso de musko, gis la eta enfermajo.

Ja estis kovilo, sed la ovoj estis tre malgrandaj, kompare kun tiuj, kiuj estis elkovigantaj en la tempo de mia alveno sur Marson.

Tars Tarkas deigis de sia besto, kaj detale ekzamenis la enfermajon. Fine li anoncis, ke gi apartenas al la verdaj homoj de Varhun, kaj ke la cemento, per kiu oni faris la finan fermon, apenau estas seka.

”Ili estas antau ni je nur unutaga marsado,” li elkriis, kun batalema lumo saltanta en la okuloj.

La laboro pri la kovilo ja ne okupis multan tempon. La militistoj rompis la eniron, kaj du el ili, enrampinte, baldau per siaj mallongaj glavoj detruis ciujn ovojn. Resuri ginte sur niaj bestoj, ni rapide realigis al la kavalkado.

Dum ni rajdis, mi kaptis la okazon demandi al Tars Tarkas, cu la Varhunanoj, kies ovojn ni detruis, estas pli malgranda popolo lau staturo ol liaj Tarkanoj.

”Mi rimarkis, ke iliaj ovoj estas pli malgrandaj ol tiuj en via kovilo,” mi aldonis.

Li klarigis, ke la ovoj estis jus metitaj en la kovilon, kaj estus kreskintaj, same kiel ciuj verdMarsanaj ovoj, dum la kvin jaroj en la kovilo, gis la grando de tiuj, kiujn mi vidis dum mia unua tago sur Barsumo. Tio ja estis interesa, car ciam estis enigme por mi, ke la verdMarsaninoj, kvankam grandstaturaj, povis krei la grandegajn ovojn, el kiuj venas infanoj altaj je pli ol metro. Fakte, la jus demetita ovo estas nur iom pli granda ol ordinara ansera ovo, kaj car gi komencas kreski nur kiam gi estas trafita de la sunlumo, la cefuloj malmulte devas labori por porti centojn da ili, unuope, de la konservaj kavernoj gis la koviloj.

Baldau post la epizodeto pri la ovoj de la Varhunanoj ni haltis por doni ripozon al niaj rajdbestoj, kaj dum la halttempo okazis la dua interesa afero. Mi estis okupata pri transigo de miaj rajdtukoj de unu toato al alia (mi kutimis dividi inter ili la laboron de la tago), kiam Zad alproksimigis, kaj sen ajna parolo frapegis mian toaton per sia glavo.

Ne necesis por mi lernolibro pri verdMarsana etikedo por scii la gustan respondon. Fakte, mi estis tiel kolerega, ke apenau mi ne tiris mian pistolon por tiumomente mortigi lin; sed li staris preta kun sia longa glavo, kaj mi povis eligi nur similan armilon mian, por renkonti lin en justa batalo per la speco de armilo elektita de li.

Ankau oni rajtas uzi malpli potencan armilon, ol tiu elektita; do, mi rajtis uzi mian mallongan glavon, mian ponardon, mian hakilon, au se mi volus miajn pugnojn, nur mi ne rajtis uzi pulvopafilon au lancon, dum li tenas nur glavon.

Mi elektis armilon similan al lia, car mi sciis, ke li estas fiera pri sia kompetenteco pri gi, kaj mi volis, se mi venkus lin, venki per lia preferata armilo. La batalo, kiu okazis, longe dauris, kaj malfruigis je tuta horo nian remarsadon.

La tuta komunumo cirkauis nin, lasante liberan spacon de tridek metroj lau diametro por nia batalo.

Zad unue alkuregis min fojon post fojo, kiel bovo alkuregus lupon, sed mi estis tro rapida kontrau li, kaj ciufoje mi flankenpasis de liaj alkuroj, kaj lasis lin ekpusi sin

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату