sed mi estas certa, ke la nepino de dek mil jedakoj neniam estus tiel cagrenita pro la morto de iu, kiun si taksas sub sia digno, au pro iu, kiu ne havas plej grandan pretendon al sia amo. Ili estas fiera raso, sed justa, kiel ciuj Barsumanoj, kaj sendube vi multe cagrenis sin por kauzi, ke si malatentas vin, kiam vi vivas, sed funebras pri vi, kiam vi estas morta.”

”Malofte oni vidas plorojn sur Barsumo,” si daurigis, ”kaj estas malfacile por mi fari interpreton pri ili. Nur dufoje en mia tuta vivo mi vidis iun plori; la unuan fojon oni ploris pro cagreno, la duan fojon pro kolerego. Unue, mia patrino, multajn jarojn antau ol oni mortigis sin; due, Sarkoja, kiam hodiau oni fortiris sin de mi. ”

”Via patrino!” mi ekkriis, ”sed certe. Solla, neniam vi konis vian patrinon, infano mia.”

”Sed certe jes. Kaj mian patron ankau,” si aldonis. ”Se vi volas auskulti la strangan kaj malbarsuman historion, venu al la caro hodiau nokte, Johano Carter, kaj mi rakontos al vi ion, kion neniam en la vivo antaue mi rakontis.

Kaj nun oni donas la signalon por rekomenci la marsadon, necesas, ke vi iru.”

”Mi venos hodiau nokte, Solla,” mi promesis. ”Kaj nepre diru al Deja Toris, ke mi estas vivanta kaj bonsana.

Mi ne trudos min al si. Kaj certe ne lasu sin scii, ke mi vidis sin ploranta. Se si volas paroli al mi, mi atendas sian ordonon por alvenigo.”

Solla suriris la caron, kiu estis aliranta sian lokon en la vico, kaj mi rapidis al mia atendanta toato, kaj galopis al mia loko apud Tars Tarkas, je la vosto de la sekvantaro.

Ni estis impona kaj timiga spektaklo, dum ni transiris la flavan pejzagon. Du cent kvindek multornamitaj kaj brilkoloraj caroj, kun antaua gvardio de ducent militistoj kaj cefuloj, kvinope rajdantaj, kun dudeko da flankrajdantoj; kvindek pliaj mastodontoj, fortaj tirbestoj kiujn oni nomas ”zitidaroj,” kaj la kvin au ses cent pliaj toatoj libere kurantaj en la kvadratajo formita de la cirkauaj militistoj. La brilantaj metaloj kaj juveloj de la viroj kaj virinoj, ornamajoj kiuj trovigis kaj sur la garnajoj de la zitidaroj kaj toatoj, donis barbaran belon al karavano, kiu certe estus farinta Hindan princon verda pro envio.

La grandegaj largaj radringoj de la caroj, kaj la kusenaj piedoj de la bestoj, sur la muskokovrita marfundajo faris nenian bruon. Ni antaueniris en plena silento, kiel grandega fantomaro, krom kiam la trankvilo rompigis pro la gorga mugado de spronita zitidaro, au la henado de batalantaj toatoj.

La verdaj Marsanoj malmulte interparolis, kaj ciam per unuopaj silaboj, basvocaj, similaj al malproksimaj malklaraj tondretoj.

Ni transiris senvojan dezerton de musko, kiu, kliniginte sub la premo de larga radringo au kusena piedo, denove levigis post ni, tiel ke nia transiro lasis neniun spuron. Fakte, ni povus esti la fantomoj de la forlasintaj mortintoj sur la mortinta maro de tiu mortanta planedo, tiel malmulte da bruo au postsigno ni lasis dum nia surpasado. Tio estis por mia vido la unua marsado de granda aro da homoj kaj bestoj, kiu lasis nenian spuron kaj levis neniom da polvo; sur Marso ne trovigas polvo, krom en la kulturitaj regionoj dum la vintraj monatoj, kaj ec tiam la manko de fortaj ventoj faras gin preskau nerimarkebla.

Ni kamplogis tiun nokton ce la malsupro de la montoj, al kiujn dum du tagoj ni proksimigis, kaj kiuj signis la sudan limon de tiu regiono. Niaj bestoj dum du tagoj estis sen trinko, kaj de post kiam ili estis venintaj de Tark dum preskau du monatoj, ili ne havis akvon. Tars Tarkas klarigis al mi, ke ili bezonas malmulte, kaj povas vivi preskau senlime per la musko, kiu kovras la tutan teron de Barsumo, kaj kiu enhavas en siaj etaj tigoj sufice da malsekajo por kontentigi la malmultan bezonon de la bestoj.

Enkorpiginte mian vesperan mangon de fromagsimila nutrajo kaj vegetaja lakto, mi sercis Sollan, kiun mi trovis laboranta, en lumo de torco, je la ornamajoj de Tars Tarkas. Kiam mi alproksimigis, si suprenrigardis al mi, kaj sia vizago montris plezuron kaj bonvenigemon.

”Mi gojas, ke vi venis,” si diris. ”Deja Toris dormas, tiel ke mi sentas min soleca. Mia propra popolo ne satas min, Johano Carter; mi tro malsimilas al gi. Tio estas malfelica sorto, car mi devas elteni mian vivon inter gi, kaj ofte mi bedauras, ke mi ne estas vera verdMarsanino, sen amo kaj sen espero; sed ja mi travivis amon, kaj tiel mi estas perdita.”

”Mi promesis rakonti al vi mian historion, pli guste la historion pri miaj gepatroj. Lau tio, kion mi lernis pri vi kaj pri la moroj de via popolo, mi estas certa, ke la historio ne estos stranga por vi, sed inter la verdMarsanoj gi ne havas paralelon en la memoro de la plej maljuna vivanta Tarkano, kaj niaj legendoj enhavas malmulte da tiaj rakontoj.”

”Mia patrino estis malgranda, tiel malgranda, ke oni ne permesis al si esti patrino. Niaj cefuloj bredas precipe por la grandeco. Si estis ankau malpli malvarmkora kaj kruela ol la plejmulto da verdMarsaninoj, kaj, ne satante kunesti kun ili, si ofte vagadis sola la dezertajn avenuojn de Tark, au sidis inter la sovagaj floroj sur la apudaj montoj, kun la menso plena de pensoj kaj deziroj kiujn miakrede nur mi, inter la hodiauaj virinoj de Tark, povas kompreni. Cu mi ne estas infano de mia patrino?”

”Kaj tie, sur la montoj, si renkontis junan militiston, kies devo estis gardado de la mangantaj zitidaroj kaj toatoj.

Komence ili interparolis nur pri temoj de ordinara intereso al Tarkanoj, sed iom post iom, kiam ili pli ofte renkontigis, (kiel evidentigis al ili ambau, ne plu pro hazardo)

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату