la karavanon, alirante la dezerton, kiu markas nian eniron en la regnolandon de Tal Hajus.

Ec ne unufoje mi havis parolon kun Deja Toris. Si sendis al mi neniun komunikajon por diri, ke mi estos bonvena al sia caro, kaj mia malsaga fiero malhelpis min fari ian alproksimigon. Mi vere kredas, ke la sinteno de iu viro al la virinoj ekzistas lau inversa proporcio je lia braveco inter viroj. La malfortuloj kaj la stultuloj ofte estas tre kapablaj por sorci la virinojn, dum la militista viro, kiu povas sentime alrigardi milon da veraj dangeroj, sidas kasante sin en la ombroj, kiel timplena infano.

Guste tridek tagojn post mia alveno sur Barsumo ni eniris la antikvan civiton Tark, de kies jam longe forgesita popolo la hordoj de verdaj homoj stelis ec la nomon.

La hordoj de Tark launombre estas proksimume tridek mil, dividitaj inter dudek kvin komunumoj. Ciu komunumo havas sian propran ”jedon” kaj malpli gravajn cefojn, sed ciuj estas regataj de Tal Hajus, ”jedako” de Tark. La civito Tark estas cefsidejo de kvin el la komunumoj, la cefsidejoj de la aliaj estas la diversaj dezertaj civitoj de antikva Marso, en la distrikto, al kiu Tal Hajus pretendas.

Frue en la posttagmezo ni eniris la grandan centran placon. Oni ne aklame salutis la revenintan ekspedicion.

Homoj kiuj okaze estis en la proksimeco elparolis la nomojn de militistoj au virinoj, kiujn ili rekte renkontis, lau la formala maniero de sia speco, sed kiam oni eltrovis, ke ceestas du kaptitoj, la intereso estis pli vigla, kaj Deja Toris kaj mi igis centraj punktoj de demandantaroj.

Baldau oni asignis nin al novaj logejoj, kaj ni dedicis la ceteron de la tago por orientigo al niaj sangitaj cirkonstancoj.

Mia hejmo nun trovigis sur avenuo kondukanta en la placon de la sudo, la cefvojo lau kiu ni marsis de la civitaj pordegoj. Mi trovigis sur la plej malproksima flanko de la placo, kaj havis tutan konstruajon por mi.

La sama grandioza arkitekturo, kiu estis karakteriza en Korad, estis tie ci rimarkebla, sed ec pli bela. Mia logejo estus tauga por la plej eminenta imperiestro de Tero, sed por ci tiuj strangaj homoj nenio estis rimarkinda pri gi krom la grandeco, ankau la grandeco de la unuopaj cambroj. Ju pli granda, des pli dezirinda; tial Tal Hajus okupis la plej grandan konstruajon en la civito, tute netaugan por logado. Lorkas Tomel okupis la duan plej grandan, la trian okupis iu ”jed” de malpli alta rango, kaj tiel plu gis la plej malalta el la kvin ”jedoj”. La militistoj okupis la konstruajojn kun la cefuloj, al kies sekvantaroj ili apartenis, au, se ili preferis, ili trovis logejon inter la miloj da nelogataj konstruajoj en sia propra kvartalo de la urbo; al ciu komunumo oni asignis iun parton de la civito, kaj ciu devis logi laue, krom la jedoj, kiuj kune okupis konstruajojn alrigardantaj la placon.

Kiam mi fine ordigis mian domon, pli guste, konstatis ke oni ordigis gin, preskau estis tempo de sunsubiro, kaj mi elrapidis kun la celo trovi la lokon de Solla kaj siaj gardatoj, car mi forte intencis paroli kun Deja Toris, por impresi sin pri la neceso repacigi kun mi almenau gis mi trovos rimedojn por ebligi sian fugon. Vane mi sercis gis la supra rando de la granda ruga suno estis malaperonta post la horizonto. Subite mi vidis la malbelan kapon de Ula rigardanta el fenestro de dua etago en guste la sama strato kiel mia logejo, kvankam pli proksima al la placo.

Ne atendante inviton, mi kuregis supren lau la serpentanta stuparo, kiu kondukis al la dua etago. Enirante grandan cambron en la antaua parto de la konstruajo, mi renkontis la saluton de la freneze felica Ula, kiu jetis sin al mi tuj, preskau renversante min. Gi tiel gojis vidi min, ke gi preskau sajnis mangonta min; gia kapo fendigis de orelo gis orelo, montrante la tri vicojn da dentoj en gia kobolda rido.

Kvietigante gin per ordono kaj kareso, mi rapide rigardis tra la alvenanta mallumo por signo de Deja Toris, poste, ne vidante sin, mi kriis sian nomon. Respondanta murmuro venis el la malproksima angulo de la cambro, kaj per du rapidaj pasoj mi staris apud si. Si kaursidis inter siaj silkoj kaj peltoj sur antikva skulptita sego.

Mi atendis, kaj si levigis al sia plena alto, rigardis min rekte en la okulojn kaj diris: ”Kion volas Dotar Sojat, Tarkano, de Deja Toris, sia kaptitino?”

”Deja Toris, mi ne scias, kiel mi kolerigis vin. Neniel estis mia deziro, iel dolorigi au ofendi vin, kiun mi esperis protekti kaj komfortigi. Neniel rilatu kun mi, se tiel vi volas, sed ke vi devas helpi al mi efektivigi vian fugon, se eblas, tion mi ne petas, tion mi ordonas. Kiam denove vi estos en sekureco ce la kortego de via patro, vi povos sinteni al mi lauvole, sed de nun gis tiu tago mi estas via mastro, kaj vi devas obei kaj helpi min.”

Si rigardis al mi longe kaj intenceme, kaj mi kredis, ke si malpli severas kontrau mi.

”Mi komprenas viajn vortojn, Dotar Sojat,” si respondis, ”sed vin mi ne komprenas. Vi estas stranga miksajo de infano kaj viro, de besteco kaj nobleco. Mi tre volas, ke mi povu legi vian koron.”

”Rigardu malsupren al viaj piedoj, Deja Toris; gi kusas tie nun, kie gi kusis de post tiu alia nokto en Korad, kaj tie gi kusos, pulsanta ciam por vi sola, gis la morto mem haltigos gin.”

Si ekpasis al mi, kun la belaj manoj etenditaj lau gesto strange sercanta.

”Kion vi volas diri, Johano Carter?” si flustris, ”kion vi

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату