ombroj de la konstruajoj, preta en iu ajn momento salti en la sendangerecon de apuda pordo au fenestro. Tiel mi iris silente al la pordegoj, kiuj donis aliron al la strato, malantaue de la korto, kaj alproksimigante al la elirejo mi vokis mallaute miajn du bestojn. Multege mi dankis al la Providenco, kiu donis al mi la antauvidemon gajni la amon kaj fidon de tiuj du sovagaj, mutaj bestoj, car baldau de la malproksima flanko de la korto du grandaj formoj perfortis la vojon al mi tra la montegoj da besta karno.

Ili venis tute proksimen al mi, frotante siajn nazojn kontrau mia korpo, kaj nazsercante la frandajojn, per kiuj mi kutime regalis ilin. Malfermante la pordegojn mi ordonis al la grandaj bestoj, ke ili eliru. Sekvante ilin glite, mi fermis la pordegojn malantau mi.

Mi ne tuj selis au ekrajdis la bestojn, sed iris kviete en la ombroj de la konstruajoj al nefrekventata avenuo kondukanta al la loko, kie lauarange mi renkontigos kun Deja Toris kaj Solla. Senbrue kiel senkorpaj spiritoj, ni iris stele tra la senhomaj stratoj, sed mi spiris libere nur kiam ni povis jam vidi la ebenajon ekster la civito. Mi estis certa, ke Solla kaj Deja Toris ne havos malfacilajon, atingante nian renkontejon neviditaj, sed pri mi mem, kun miaj grandaj toatoj, mi ne estis certa; ne estis kutimo de militistoj post mallumigo forlasi la civiton, fakte, ne estis loko proksime al kiu ili povus iri.

Mi bone atingis la renkontejon, sed car Deja Toris kaj Solla ne estis tie, mi kondukis miajn bestojn en la enirejon de unu el la grandaj konstruajoj. Mi supozis, ke eble iu kunlogantino parolis kun Solla kaj tiel malfruigis ilin, kaj mi ne sentis maltrankvilon gis pli ol horo pasis sen signo pri ili. Post plua duonhoro mi tamen igis timplena.

Subite la sonoj de alvenanta areto da homoj rompis la silenton de la nokto; kaj lau la bruo mi sciis, ke ne temas pri fugintoj stelirantaj al libereco. Baldau ili estis proksimaj al mi, kaj el la ombroj de la enirejo mi vidis dudekon da rajdantaj militistoj. Preterpasante, ili lasis fali vortojn, kiuj suprenigis mian koron en mian kapon.

”Li sendube arangis renkonti ilin proksime de la civita limo, tial…” Pluon mi ne audis; sed tio jam audita suficis. Oni do eltrovis nian planon, kaj la eblecoj por nia fugo, de nun gis la terura fino, ja estus malgrandaj. Mia sola espero nun estis retroiri nerimarkate al la logejo de Deja Toris kaj eltrovi pri sia sorto. Tamen kiel fari tion, sargita de du grandaj toatoj, nun kiam la tuta civito scias pri mia fugo, tio ja estis problemo.

Subite venis al mi ideo, kaj agante lau mia scio pri la konstruo de la domoj de la antikvaj Marsaj civitoj, kun malplena korto en la centro de ciu kvadrato, mi palpe trovis vojon tra la mallumaj cambroj, per vokoj sekvigante la toatojn post mi. Estis malfacile por ili, trairi iujn pordotruojn, sed car la cefaj domoj de la civitoj estis iom grandskale konstruitaj, ili fine povis trasintordi, kaj tiel ni fine atingis la internan korton, kie mi trovis, kiel mi atendis, la kutiman tapison de muskosimila vegetajo, kiu estus por ili mangajo kaj trinkajo, gis mi povos revenigi ilin al ilia propra enfermajo. Mi estis certa, ke ili estos kontentaj kaj trankvilaj en ci tiu loko, kaj ekzistis nur tre malgranda ebleco, ke oni trovos ilin, car la verdaj homoj ne multe emas eniri tiujn eksterurbajn konstruajojn, kutime logatajn de la solaj vivantajoj kapablaj timigi ilin — la grandaj blankaj simiegoj de Barsumo.

Foriginte la selajojn, mi kasis ilin post la malantaua enirejo de la konstruajo, tra kiu ni eniris la korton, kaj liberiginte la bestojn, rapide trovis mian vojon transen al la korto, gis la malantauo de la transaj konstruajoj, kaj poste al la pretera avenuo. Atendinte en la pordejo de la konstruajo gis mi estis certa, ke neniu estas alvenanta, mi rapidis al la kontraua flanko kaj iris tra la unua pordo gis la korto; tiel, transirante korton post korto kun nur tiu malgranda ebleco, ke oni rimarkos min, kiun necesigis la transiro de la avenuoj, mi trovis mian vojon al la korto malantau la logejo de Deja Toris.

Ci tie, kompreneble, mi trovis la bestojn de la militistoj logantaj en la apudaj konstruajoj, kaj se mi enirus, mi povus renkonti la militistojn mem. Felice por mi, ekzistis pli sendangera vojo por mi al la supra etago, kie Deja Toris devus esti trovebla. Decidinte laueble kiu estas la konstruajo logata de si (car neniam antaue mi rigardis ilin de la korta flanko), mi servis min de mia relative granda forto kaj facilmoveco, kaj saltis supren gis mi tenis la sojlon de duaetaga fenestro, kiun mi kredis esti je la malantauo de sia cambraro. Tiel tirinte min en la cambron, mi iris stele al la antauo de la konstruajo.

Nur kiam mi atingis la pordon de sia cambro, mi konstatis pro iuj vocoj, ke personoj okupas gin.

Mi ne tuj enkuris la cambron, sed auskultis ekstere, por certigi min, ke tio ja estas Deja Toris, kaj mi povas sendangere eniri. Mi bone agis, car tio, kion mi audis, estis la gorgsonoj de viroj, kaj la vortoj donis averton. La parolanto estis cefulo, ordonanta al kvar el siaj militistoj.

”Kaj kiam li revenos al ci tiu cambro,” li estis diranta, ”kion certe li faros, kiam li trovos, ke si ne renkontas lin ce la civita limo, vi kvar saltos sur lin kaj senarmigos lin.

Necesos la kuna forto de vi ciuj, se oni povas kredi la raportojn el Korad pri li. Kiam li estos katenita, portu lin al la kavernaj karceroj sub la logejo de la jedako, kaj cenligu lin, por ke Tal Hajus povu trovi lin, kiam li volas.

Lasu lin paroli al neniu, kaj al neniu donu enirpermeson.

Ne estas eble, ke la knabino revenos, car jam nun si

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату