de mia patro; gi estis la revenanta karavano, portanta la junajn Tarkanojn. Tuj si formis sian planon, kaj kiam granda caro svingigis proksime de nia kasejo, si glitigis sin sur la trenatan vostotabulon, kauris en la ombro de la altaj flankoj, kaj premis min al sia brusto, en ama paroksismo.”
”Si sciis, kion mi ne sciis, ke neniam denove post tiu nokto si tenos min al sia brusto, kaj neniam, versajne, ni denove vidos unu la alian.”
”Kiam ni atingis la placon, en la generala konfuzo si enmiksis min inter la aliajn infanojn, kies dumvojagaj gardantoj nun libere povis forlasi sian respondecon. Oni gregigis nin en unu granda cambro, kaj virinoj, kiuj ne estis kun la ekspedicio nutris nin. La postan tagon oni disdonis nin inter la sekvantaroj de la cefuloj.”
”Neniam post tiu nokto mi vidis mian patrinon. Tal Hajus enkarcerigis sin. Ciamaniere, ankau per la plej terura kaj hontiga torturo, oni penis siri el si la nomon de mia patro. Sed si restis fidela kaj lojala, kaj fine mortis inter la ridegado de Tal Hajus kaj liaj cefuloj, dum nepriskribebla torturo.”
”Mi poste eksciis, ke si diris al ili, ke si mortigis min por evitigi al mi similan morton sub iliaj manoj, kaj jetis mian korpon al la blankaj simioj. Nur Sarkoja malkredis sin, kaj mi sentas gis hodiau, ke si suspektas mian originon, kaj tamen ne kuragas malkasigi min, almenau nun, car si certe divenas ankau la nomon de mia patro.
”Kiam li revenis de sia ekspedicio kaj audis la historion pri la sorto de mia patrino el la buso de Tal Hajus mem, mi ceestis. Mi povis vidi, ke neniam ec per tremeto de muskolo li montris la plej etan emocion; kaj li ne ridis, kiam Tal Hajus goje rakontis pri sia agonio. De tiu momento li igis pli kruela ol la plej kruelaj homoj, kaj mi atendas la tagon, kiam li atingos sian celon, kaj tretos la kadavron de Tal Hajus. Mi estas tiel certa, ke li atendas la okazon por vengegi sin, ankau ke lia amo estas tiel forta en lia brusto, kiel kiam gi unue transformis lin antau kvardek jaroj, kiel mi estas, ke ni sidas tie ci sur la rando de la praoceano, dum sagaj homoj dormas, Johano Carter.”
”Kaj via patro, Solla, cu li estas inter ni ciuj nun?” mi demandis.
”Jes,” si respondis, ”sed li ne scias, kiu mi estas. kaj li ne scias, kiu perfidis mian patrinon al Tal Hajus. Mi sola scias la nomon de mia patro, kaj nur mi kaj Tal Hajus kaj Sarkoja scias, ke si estas tiu, kiu portis la rakonton destinontan morton kaj torturon al lia amatino.”
Dum kelkaj momentoj ni sidis silentaj, si, absorbita de pensoj pri sia terura pasinteco, kaj mi, kompatante la homojn kondamnitajn pro la senkoraj moroj de sia raso al senamaj vivoj de kruelemo. Baldau si parolis.
”Johano Carter, se iam vera homo pasis sur la malvarma, mortinta brusto de Barsumo, vi estas tia. Mi scias, ke mi povas fidi vin, kaj car la scio eble povos iun tagon helpi al vi, au al li, au al Deja Toris, au al mi, mi diros al vi la nomon de mia patro, kaj ne ordonos ligon au kondicojn al via lango. Kiam venos la oportuna horo, parolu la veron, se tiel sajnos al vi plej bone. Mi fidas al vi, car lau mia scio vi ne estas dotita de tiu terura trajto, la konstanta kaj senescepta verdiremo, mi scias, ke vi povus mensogi kiel vera gentlemano de Virginio, se tiel vi povus evitigi al aliaj doloron au suferon. La nomo de mia patro estas Tars Tarkas.”
Capitro XVI. Ni planas forkuri
La cetero de nia vojago al Tark estis seneventa. Dum dudek tagoj ni survojis, transirante du marfundojn, kaj trapasante plurajn ruinajn civitojn, plejparte pli malgrandajn ol Korad. Dufoje ni transiris la famajn Marsajn akvovojojn, kiujn niaj Teraj astronomoj nomas kanaloj.
Kiam ni proksimigis al ili, oni sendis militiston antauen kun forta binoklo, kaj se ne estis videbla ia arego de rugMarsanaj militistoj, ni proksimigis kiel eble plej proksime kaj kamplogis gis mallumigo. Tiam ni malrapide aliris la kulturitan teron, kaj trovante unu el la grandaj largaj vojoj, kiuj transiras tiujn areojn je regulaj interspacoj, silente kaj sinkaseme transiris al la senakva tero aliflanke. Necesis kvin horoj unuafoje por transiri senhalte, kaj duafoje tuta nokto, car kiam la suno montris sin, ni nur jus forlasis la altmurajn kampojn.
Car ni transiris dum mallumo, mi malmulton povis vidi, krom kiam la pli proksima luno lumigis etajn pecojn de la pejzago, montranta cirkaumuritajn kampojn kaj malaltajn, neorde konstruitajn domojn, sufice similajn al niaj Teraj farmbienoj. Trovigis multaj arboj, orde arangitaj, kaj kelkaj el ili estis tre altaj. En kelkaj el la enfermajoj estis bestoj, kaj ili sciigis sian ceeston per fajfkrioj kaj gruntoj de timo, kiam ili flaris niajn strangajn, sovagajn bestojn kaj la pli sovagajn homojn.
Nur unufoje mi vidis fremdan homon. Tio okazis je la interkrucigo de nia vojo kun la larga, blanka vojo kiu tratrancas ciun kulturitan regionon laulonge, guste je gia centro. Sendube li estis dormanta apud la vojo, car, kiam mi venis apud lin, li levis sin je la kubuto, kaj post rigardo al la alvenanta karavano, salte ekstaris kun kriego kaj freneze forkuris lau la vojo, por fine suprengrimpi apudan muron kun facilmova kapablo de timigita kato. La Tarkanoj neniel atentis lin; ili ne havis militemajn intencojn, kaj signis, ke ili vidis lin, nur per tio ke ili iom rapidigis