ili parolis pri si mem, pri siaj satoj, siaj esperoj kaj siaj ambicioj. Si fidis lin, kaj parolis al li pri la antipatio, kiun si sentis pri la krueleco de siaj samrasanoj, pri la malbela, senama vivo ilia. Poste si atendis la tempeston de kolero venonta el liaj malvarmaj, malmolaj lipoj; sed anstataue li cirkauprenis sin per siaj brakoj kaj kisis sin.”

”Dum ses longaj jaroj ili tenis la sekreton pri sia amo. Si, mia patrino, apartenis al la sekvantaro de la eminenta Tal Hajus, dum sia amanto estis simpla militisto, portanta nur la propran metalon. Se oni eltrovus ilian perfidon al la tradicio de la Tarkanoj, certe la plej severa puno, en la granda areno antau Tal Hajus kaj liaj hordoj, trafus ilin ambau.”

”Oni kasis la ovon, el kiu mi devenis, sub granda vitrajo sur la plej alta kaj neatingebla el la parte ruinaj turoj en antikva Tark. Unufoje en ciu jaro mia patrino vizitis gin, dum la kvin longaj jaroj de gia restado dum la kovtempo.

Si ne kuragis veni pli ofte, car pro la kulposento de sia konscienco si timis, ke oni spionas ciun sian iron. Dum tiu periodo mia patro gajnis multe da distingo kiel militisto, preninte la metalon de pluraj cefuloj.

Lia amo al mia patrino neniam malfortigis, kaj lia plej granda ambicio estis atingi rangon, kiam li povus albatali por si la metalon ec de la eminenta Tal Hajus, kaj tiel, estante reganto super la Tarkanoj, esti libera por pretendi sin por si. Samtempe li povus, pro sia potenco, protekti la infanon, kiu alie estus tuj mortigita, se malkasi gus la vero.

”Tio estis fantazia revo, ke li povus albatali la metalon de Tal Hajus post nur kvin jaroj, tamen li rapide iris antauen, kaj baldau okupis gravan lokon en la konsilantaro de Tark. Iun tagon, tamen, la ebleco por ciam perdigis, ke sufice frue li povus savi siajn amatojn; oni komandis lin suden fari ekspedicion al la glacikovrita regiono almilitantan la indigenojn, por rabi de ili iliajn peltojn. Tiel oni agas sur Barsumo; oni ne prilaboras tion, kion oni povas albatali al si de aliaj.”

”Li estis for dum kvar jaroj, kaj kiam li revenis, cio estis finita jam de tri; car unu jaron post lia foriro, kaj iom antau la tempo de la reveno de ekspedicio irinta por alporti la fruktojn de la komunuma kovilo, la ovo elkovi gis. Poste mia patrino daure tenis min en la malnova turo, vizitante min ciunokte, kaj versante al mi tian amon, kian la komunuma vivo rabus de ni ambau. Si esperis, post la reveno de la ekspedicio irinta al la komunuma kovilo, meti min inter la aliajn idojn destinitajn por la cefsidejo de Tal Hajus, kaj tiel eviti la sorton, kiu certe sekvus, se oni eltrovus sian pekon kontrau la antikvaj tradicioj de la verdaj homoj.”

”Rapide si instruis al mi la lingvon kaj morojn de sia raso, kaj iun nokton si rakontis al mi la historion, kiun mi rakontis al vi nun, klarigante al mi la neceson de kompleta sekreteco, kaj la singardemon, kiu estos bezonata, kiam mi estos metita de si inter la aliajn junajn Tarkanojn, por ne malkasi, ke mi estas pli multe edukita ol ili, nek per ajna signo montri antau aliaj mian amon por si, kaj mian scion pri miaj gepatroj. Poste, tirante min proksimen al si, si flustris en mian orelon la nomon de mia patro.”

”En tiu momento el la nigro de la tura cambro venis eklumo, kaj tie staris Sarkoja. Siaj brilantaj okuloj estis direktataj al mia patrino en freneza malsatego. La fluego de insultoj, kiujn si elversis, igis mian junan koron malvarma de timego. Estis evidente, ke si auskultis la tutan historion, kaj ke si ion suspektis jam de longe pro la ciunoktaj forestoj de mia patrino, kaj hodiau nokte sekvis sin gis nia ejo.”

”Unu aferon si ne audis kaj ne sciis — la flustritan nomon de mia patro. Tio evidentigis pro sia postulado, ke mia patrino malkasu la nomon de sia kunpekinto. Sed ciuj minacoj de Sarkoja ne povis eltiri de mia patrino lian nomon, kaj por evitigi al mi torturon, mia patrino mensogis, dirante, ke nur si konas lian nomon kaj neniam si diros gin ec al la propra infano.”

”Jetinte kelkajn lastajn malbenojn, Sarkoja forrapidis por raporti al Tal Hajus sian eltrovon. Mia patrino, volvinte min per la silkoj kaj peltoj de siaj noktaj kovrajoj, tiel ke mi apenau estis videbla, malsupreniris al la stratoj kaj kuregis al la periferio de la civito, al la vojo kondukanta suden, lau direkto al la viro kies protekton si ne povis pretendi, kies vizagon tamen si volis unufoje ankorau vidi antau ol morti.”

”Kiam ni alproksimigis al la suda limo de la civito, venis al ni sono transe de la muska ebenajo, el la direkto de la sola trairejo tra la montoj, kiu kondukis al la pordegoj, la trairejo, tra kiu karavanoj el ciuj direktoj eniras la civiton. La sonoj estis pro la fajfkriado de la toatoj kaj la gruntado de la zitidaroj, kun kelkfoje tintado de armiloj, kiu anoncis la alproksimigon de militistaro. La cefa penso en sia menso estis, ke jen estas mia patro, revenanta de sia ekspedicio, sed pro la konata ruzeco de la Tarkanoj si jugis plej prudente ne kure aliri por saluti lin.”

”Retirante sin en la ombrojn de pordo, si atendis la alvenon de la kavalkado, kiu baldau eniris la avenuon, disigante kaj plenigante la vojon inter la muroj. Dum la kapo de la procesio preterpasis nin, la malpli granda luno aperis post la superpendantaj tegmentoj, kaj heligis la scenon per la tuta brilo de sia mirinda lumo. Mia patrino ankorau pli multe retiris sin en la amikajn ombrojn, kaj el sia kasejo vidis, ke la ekspedicio ne estas tiu

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату