estas certe en la brakoj de Tal Hajus; ciuj siaj praavoj havu kompaton por si, car Tal Hajus havos neniom. La eminenta Sarkoja bone laboris ci nokte. Nun mi foriras; kaj se vi malsukcesos kapti lin, kiam li venos, mi rekomendos viajn kadavrojn al la malvarma brusto de la rivero Iss.”

Capitro XVII. Multekosta rekapto

La parolinto turnis sin por forlasi la cambron tra la pordo, post kiu mi staris. Mi ne restis tie; jam mi audis suficon por timigi mian animon, kaj forglitinte kviete, mi reiris al la korto lau tiu sama vojo, lau kiu mi venis.

Tuj mi faris mian agadplanon, kaj transirinte la placon kaj la borderantan avenuon sur la alia flanko, mi baldau trovis min en la korto de Tal Hajus.

La brile lumigataj cambraroj de la unua etago sciigis al mi, kien mi devos unue iri. Alirinte la fenestrojn, mi enrigardis. Mi konstatis, ke alproksimigo ne estos por mi tiel facila afero kiel mi esperis, car la malantauaj cambroj, rigardantaj al la korto, estis plenaj de viroj kaj virinoj.

Mi rigardis al la supraj etagoj, eltrovis, ke la tria sajne estas senluma, kaj decidis provi eniron de la konstruajo je tiu loko. Post momento mi atingis la suprajn fenestrojn, kaj baldau entiris min en la sirmajn ombrojn de la senluma tria etago.

Felice la cambro, kiun mi elektis, estis senhoma, kaj pasinte senbrue al la pretera koridoro, mi trovis, ke estas lumo en la cambraro antau mi. Tio, kio unue sajnis esti pordo, montrigis esti nur aperturo al grandega interna cambro, kiu supren etendigis de la unua etago, do je du etagoj pli malsupre, gis la kupola tegmento de la konstruajo, alte super mia kapo. Sur la planko de tiu grandega ronda salono densare trovigis cefuloj, militistoj kaj virinoj, kaj je unu fino estis granda podio, sur kiu kauris la plej malbelega besto, kiun iam vidis miaj okuloj. Li havis ciujn malvarmajn, kruelajn, terurajn vizagtrajtojn de la verdaj militistoj, sed plifortigitaj kaj degenerigitaj de la bestaj pasioj, al kiuj jam de jaroj li plene liveris sin.

Ne trovigis io ajn de digno au fiero en lia nauza vizago, kiu estis super amaso de karnajaco, kiun apenau povis porti liaj ses kruroj.

Sed ec pli timige por mi, jen mi vidis, ke Deja Toris kaj Solla staras antau li, kaj li diablece ridacas, rigardante per siaj elstaraj okuloj la belan figuron de mia amatino.

Si estis parolanta, sed mi ne povis audi siajn vortojn, nek kompreni lian gruntatan respondon. Si staris rekte antau li, kun la kapo alte tenata, kaj ec de malproksime mi povis vidi la malestimon kaj malsategon sur sia vizago, dum si rigardis al li fiere kaj sentime. Si vere estis la digna filino de mil jedakoj, en ciu ero de sia kara, aminda korpeto! Tiel malgranda, tiel malfortika si estis inter tiuj altstaturaj militistoj, sed sia majesteco nanigis ilin ciujn; si estis la plej grandioza inter ili, kaj efektive mi kredas, ke tion ili sentis.

Baldau Tal Hajus faris signon, ke oni forigu la homamason, kaj lasu la kaptitinojn solaj antau li. Malrapide la cefuloj, la militistoj kaj la virinoj degelis en la ombrojn de la cirkauaj cambroj, kaj Deja Toris kaj Solla staris solaj antau la jedako de la Tarkanoj.

Nur unu cefulo estis hezitinta antau ol foriri; mi vidis lin staranta sola en la ombroj de grandega kolono, liaj fingroj ludis je la tenilo de lia glavego, liaj kruelaj okuloj fiksigis en malamo direkte al Tal Hajus. Tiu estis Tars Tarkas, kaj mi povis legi liajn pensojn kvazau malfermitan libron, pro la esprimo de abomeno sur lia vizago. Li estis pensanta pri tiu alia virino, kiu, antau kvardek jaroj, staris antau tiu sama bestegulo; kaj se eblus al mi, en tiu momentu flustri en lian orelon, jam Tal Hajus ne plu regus. Fine, tamen, ankau li pasis el la cambro, nesciante, ke li lasas sian propran filinon al la malkompato de tiu, kiun sur la planedo li plej intense malamas.

Tal Hajus ekstaris. Duone timante, duone anticipante liajn intencojn, mi rapidis al la serpenta koridoro kondukanta al la malsupraj etagoj. Neniu ceestis por malhelpi min kaj mi atingis la plankon de la cambrego nerimarkite, kaj prenis lokon en la ombro de la sama kolono, kiun Tars Tarkas jus forlasis. En tiu momento Tal Hajus estis parolanta.

”Princino de Heliumio, mi povus ricevi grandegan elaceton, se mi redonus vin al via popolo, sed miloble mi preferas vidi vian belan vizagon tordanta sin pro la angoro de torturo. Longe dauros la afero, tion mi promesas al vi; dektaga plezuro mia estus tempo tro mallonga por montri, kiel mi amas vian rason. La terureco de via morto hantos la dormon de la rugaj homoj dum ciuj venontaj epokoj; ili tremos, kiam iliaj patroj rakontos pri la vengo de la verdaj homoj, pri la potenco kaj la malamo kaj la krueleco de Tal Hajus. Sed antau la torturo, dum unu mallonga horo, vi estos mia; kaj ankau la famo pri tio atingos la orelojn de Tardos Mors, jedako de Heliumio, via avo, por ke li batu sin al la tero en la dolorego de sia sufero. Morgau oni komencos la torturon, sed hodiau vi apartenas al Tal Hajus. Venu!”

Li malsupreniris de la podio, kaj krude prenis sin je la brako, sed apenau li tusis sin, mi saltis inter ilin. Mia glavo, akra kaj brilanta, estis en mia dekstra mano, kaj estis

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату