eble al mi trapiki lian putran koron, antau ol li konstatis mian apudeston; sed dum mi levis la brakon mi pensis pri Tars Tarkas, kaj malgrau kolero kaj malamo, mi ne povis prirabi lin pri la dolca momento, por kiu li tiel longe vivis kaj esperis dum la jaroj. Anstataue, do, mi svingis mian bravan dekstran pugnon rekte al la pinto de lia mentono. Silente li glitfalis al la planko, kiel mortinto.

Same mortsilente mi prenis la manon de Deja Toris, kaj gestante al Solla, ke si sekvu, ni rapidis el la cambrego, al la supra etago plej proksima. Nevidite ni atingis malantauan cambron, kaj per la rimenoj kaj ledajoj de miaj ornamajoj mi donis unue al Deja Toris kaj poste al Solla kondukilon al la tero malsupre. Lasinte min faleti sekve, mi tiris ilin rapide cirkau la korto en la ombrojn de la konstruajoj, kaj tiel ni reiris lau la sama vojo, kiun mi sekvis, kiam mi venis de la malproksima limo de la civito.

Fine ni venis al miaj toatoj en la korto, kie mi lasis ilin, kaj metinte niajn ledajojn sur ilin, ni rapidis tra la konstruajo al la pretera avenuo. Solla prenis unu beston por surrajdo, kaj Deja Toris sidis post mi sur la alia, kaj ni forlasis la civiton de Tark, ek al la sudo, tra la montetoj.

Anstatau rondiri retroen cirkau la civito al nordokcidento kaj al la plej proksima akvovojo, ni turnis nin al nordoriento kaj ekiris sur la muska dezertajo, trans kiu, en la distanco de tricent kvindek kilometroj, kusis alia cefvojo kondukanta al Heliumio.

Ni diris neniun vorton, gis ni lasis la civiton malproksima post ni, sed mi povis audi la ploradon de Deja Toris, dum si tenis sin al mi per la brakoj, kun la kara kapo kusanta sur mia sultro.

”Se ni atingos tien, mia cefulo, la suldo de Heliumio estos grandega, pli granda, ol iam oni povos pagi al vi.

Kaj se ni ne atingos,” si daurigis, ”la suldo estos same granda, malgrau tio, ke Heliumio neniam scios, car la idon de gia rega familio vi savis de sorto pli malhonora ol morto.”

Mi ne respondis, sed anstataue metis mian manon al la flanko, kaj premis la etajn fingrojn de si, kiun mi amas, dum ili premis sin al mi por subteno. Poste en silento ni rapidis sur la flava, lunlumigata musko, ciu okupata de siaj propraj pensoj. Mi mem nature sentis min gojplena, kun la varma korpo de Deja Toris premata al la mia, kaj malgrau la tuta dangero kusanta antau ni, mia koro kantis gaje kvazau jam ni estus enirantaj la pordegojn de Heliumio.

Pro la fiasko de niaj antauaj planoj ni nun trovis nin sen mango kaj trinko, kaj la sola armito estis mi. Tial ni rapidigis niajn bestojn lau grado, kiu nepre malfortigus ilin multe, antau ol ni povus esperi vidi la finon de la unua etapo de nia vojago.

Ni rajdis dum la tuta nokto kaj la tuta posta tago, kun nur kelkaj mallongaj ripoztempoj. En la dua nokto ni ciuj, homoj kaj bestoj, estis treege lacaj, kaj ni ekkusis sur la musko, kaj dormis dum kvin au ses horoj. Ni ree ekiris denove antau taglumo. Ni rajdis dum la tuta posta tago, kaj kiam, malfrue en la posttagmezo, ni vidis nenie arbojn sur la horizonto, nenie signojn de la grandaj akvovojoj de Barsumo, ni konstatis la teruran veron. Ni estas perditaj.

Evidente ni estis vojagintaj cirkle, sed ne eblis jugi, lau kiu direkto, ec la afero sajnis stranga, konsiderante, ke tage trovigis la suno por gvidi nin, kaj nokte la lunoj kaj steloj. Certe neniu akvovojo estis videbla, kaj ni ciuj preskau estis falantaj pro manko de mango, trinko kaj ripozo. Malproksime antau ni, iom maldekstre, ni povis vidi la formon de malaltaj montoj. Ni decidis, ke ni penos atingi ilin, esperante ke de ia altajo ni povos vidi la sercatan akvovojon. La nokto falis sur nin, antau ol ni atingis nian celon, kaj preskau mortaj pro laceco kaj malforteco ni kusigis kaj dormis.

Frumatene mi vekigis, sentante grandan korpon sur mi. Malferminte miajn okulojn, mi vidis mian karan beston, Ula, ameme premanta sin al mia korpo. La fidela besto estis sekvinta min sur tiu senvoja dezertajo por partopreni nian sorton, kia ajn gi estos. Metinte miajn brakojn cirkau gia kolo mi premis mian vangon al gia, kaj ne hontis pri tio, nek pri la larmoj, kiuj venis el miaj okuloj, kiam mi pensis pri gia amo al mi. Baldau poste Deja Toris kaj Solla vekigis, kaj ni decidis tuj rapidi por atingi la montaron.

Ni apenau vojagis duon da kilometroj, kiam mia toato komencis lampasi lau plej kompatinda maniero, malgrau tio, ke de post la hieraua posttagmezo ni ne penis devigi la bestojn al pli rapida irmaniero ol simpla marsado.

Subite gi sanceligis flanken kaj falis forte sur la teron. Deja Toris kaj mi jetigis sur la molan muskon, kaj ec ne kontuzigis; sed la kompatinda besto ne povis levigi, ec sen nia pezo. Solla diris, ke la malvarmo de la nokto, kun ripozo, sendube revivigos gin, do ni decidis ne mortigi gin, malgrau mia unua intenco, kiam mi kredis, ke estus kruele lasi gin por morti pro malsato kaj soifo. Forpreninte la garnajojn, kiujn mi terenjetis apud gi, ni lasis la kompatindan beston al gia sorto, kaj rapidis antauen kiel eble plej bone kun unu toato. Solla kaj mi marsis, postulinte, ke Deja Toris rajdu kontrau sia volo.

Tiel ni progresis gis distanco de du kilometroj for de la celata montaro, kiam Deja Toris, de sia surtoata alto kriis, ke si vidas grandan aron da rajdantaj viroj unuope venantaj tra pasejo inter iuj pli malproksimaj montoj.

Solla kaj mi rigardis tien, kaj klare vidis plurcentojn da

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату