rajdantoj. Ili sajne iras sudokcidenten, for de ni.

Sendube, mi pensis, ili estas militistoj de Tark, senditaj por kapti nin, kaj ni spiris pli libere, vidante, ke ili iras for de ni. Rapide preninte mian amatinon de la toato, mi kusigis gin, kaj ni tri faris same, farante nin kiel eble plej malgrandaj por ne altiri la atenton de la militistoj.

Ni povis vidi ilin, dum ili venis el la pasejo, dum momento antau ol ili perdigis de nia vido, post ego, ego por ni amika, car alie, sen ties baro, ili certe devus vidi nin.

Kiam la lasta militisto venis antau nia vido li haltis, kaj konsterne al ni metis sian malgrandan sed fortan binoklon al la okuloj, kaj esploris la tutan marfundon. Evidente li estis cefulo, car inter la verdaj homoj tia ofte trovi gas lasta post iu marsantaro. Kiam lia binoklo direktigis al nia loko, niaj koroj preskau cesis bati, kaj mi povis senti la malvarman sviton veni el ciu poro de mia korpo.

Baldau gi direktigis rekte al ni, kaj haltis. La streco al niaj nervoj atingis preskau rompan punkton, kaj mi dubas, cu ni spiris dum la momentoj, kiam la binoklo restis sur ni. Li lasis gin fali, kaj ni vidis, ke li krias ordonon al la militistoj pasintaj malantau la egon. Li ne atendis, tamen, por ke ili aligu al li: turninte sian toaton, li kuregis freneze, sed rekte al ni.

Nur unu ago eblis al mi, kaj necesis tion fari kiel eble plej rapide. Levinte mian strangan Marsan fusilon al la sultro, mi alcelis kaj tusis la butonon kontrolantan la ellasilon; la pafajo eksplode atingis la celon, kaj la alkuranta cefulo falis malantauen de sia rapidanta besto.

Saltinte al miaj piedoj, mi levigis mian toaton, kaj ordonis al Solla, kun Deja Toris rajdi por peni atingi la montojn antau ol la verdaj militistoj atingos nin. Mi sciis, ke en la kanjonetoj ili povos portempe kasi sin, kaj ec se tie ili mortus pro malsato kaj soifo, pli bone tiel estus, ol fali en la manojn de la Tarkanoj. Doninte al ili miajn du revolverojn por sinprotekto kaj, se necese, por fugi teruran mortigon, se ili lasus sin kaptigi, mi levis mian karan Deja Toris per la brakoj kaj metis sin sur la toaton post Solla, kiu jam surigis lau mia ordono.

”Adiau, mia princino,” mi nustris, ”ankorau ni povos renkontigi en Heliumio. Jam ofte mi savis min el pli malbonaj situacioj ol tiu ci.” Kaj mi penis rideti, dum mi mensogis.

”Kio estas?” si kriis, ”cu vi ne venas kun ni?”

”Kiel tio eblas, Deja Toris? Necesas, ke iu fortenu tiujn aculojn dum kelka tempo, kaj mi sola povos pli bone forkuri poste, ol ni triope.”

Rapide si saltis malsupren de la toato. Jetinte la brakojn cirkau mian kolon si turnis la kapon al Solla kaj diris kun trankvila digno: ”Fugu, Solla! Deja Toris restas por morti kun sia amato.”

Tiuj vortoj estas gravuritaj sur mia koro. Kiel felice mi cedus ankorau milfoje la vivon, por audi ilin unufoje denove! Sed en tiu momento mi ne povis dedici min ec por unu sekundo al sia rava cirkaupremo. Preminte miajn lipojn al siaj, unuafoje, mi levis sin tutkorpe kaj remetis sin al la toato malantau Solla, ordonante al tiu ci, teni sin tie perforte. Poste, frapinte la toaton sur la postvangoj, mi vidis ilin forrajdi, Deja Toris ankorau baraktanta por liberigi sin.

Turninte min, mi vidis, ke la verdaj militistoj surrajdas la egon, kaj rigardas por sia cefulo. Post momento ili vidis lin, kaj min; sed apenau ili vidis min, mi komencis pafi, kusante plata sur la ventro. Felice, mi havis bonan provizon da pafajo, kaj povis pafadi gis mi vidis, ke ciuj el la unue reveninta militistaro estas mortaj au forkurantaj.

Mia ripoztempo tamen estis mallonga, car baldau la tuta aro, preskau mil viroj, venis antau mia vido, rajdantaj kurege al mi. Mi pafis gis mi eluzis mian pafajon, kaj ili preskau atingis min. Tiam, konstatinte per flankrigardo, ke Deja Toris kaj Solla atingis la montojn kaj kasis sin, mi saltis al la piedoj, forjetis mian nun senutilan pafilon, kaj ekkuris lau la direkto kontraua al tiu de Solla kaj sia protektato.

Se iam iuj Marsanoj vidis demonstracion de saltado, tiuj mirigataj militistoj vidis tian en tiu tago antau multaj jaroj. Tamen, kvankam gi forkondukis ilin de la direkto de Deja Toris, gi ne forprenis ilian atenton de la peno min kapti.

Ili kuregis post mi freneze, gis fine mia piedo trafigis kontrau elstaranta rokpeco, kaj mi falis sternige sur la muskon. Ili atingis min, kaj kvankam mi eltiris mian glavon por kiel eble plej kare vendi la vivon, cio baldau finigis. Torente iliaj frapoj trafis min. Cio igis nigra. Fine mi falis en nekonscion.

Capitro XVIII. En cenaro ce Varhun

Versajne pluraj horoj pasis, antau ol mi rekonsciigis, kaj mi bone memoras la senton de surprizo, kiu travibris min, kiam mi konstatis, ke mi ne mortis.

Mi estis kusanta inter amaseto de dormsilkoj kaj peltoj en angulo de malgranda cambro, kie trovigis pluraj verdaj militistoj. Maljuna kaj malbela virino estis klinanta sin super mi. Kiam mi malfermis la okulojn, si turnis sin al iu militisto, kaj diris: ”Li ne mortos, Jed.”

”Bone,” diris al alparolito, kaj proksimigis al mi, ”nepre li povos multon provizi por nia amuzigo dum la grandaj ludoj.”

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату