kaj varme amikigis. Pasis nur kelkaj tagoj, tamen, antau ol oni trenis nin el la karcero por la grandaj ludoj.
Frumatene oni kondukis nin al grandega amfiteatro, elkavigita sub la nivelo de la tero. Gi estis parte plenigita de rubo, tiel ke oni malfacile taksus gian komencan grandecon, sed en la nuna tempo gi certe entenis la tutan dudekmilon da Varhunanoj.
La areno estis grandega, sed neregula lau formo, kaj malorda. Cirkau gi la Varhunanoj estis amasigintaj konstrustonojn, prenitajn el la antikva civito, por malebligi al la bestoj kaj kaptitoj forkuron inter la rigardantojn. Ce ciu finajo estis kagoj, konstruitaj por enteni la viktimojn, gis estos iliaj vicoj por la terura morto.
Min kaj Kantos Kan oni kune metis en unu kagon. En la aliaj estis sovagaj toatoj kaj kalotoj, frenezaj zitidaroj, verdaj militistoj kaj virinoj el aliaj hordoj. La bruo de la mugado, gruntado kaj fajfkriado estis preskau surdiga.
Kantos Kan klarigis al mi, ke fine de la tago unu el la kaptitoj estos libera, kaj la aliaj kusos mortaj sur la areno.
La venkintojn en la diversaj luktoj oni bataligos unu kontrau la alia, gis restos vivaj nur du; la venkinton en la lasta lukto, cu homan, cu bestan, oni liberigos. La postan matenon oni replenigos la kagojn per viktimoj, kaj tiel denove dum ciuj dek tagoj de la ludoj.
Baldau post nia enkagigo, la amfiteatro komencis pleni gi, kaj post unu horo ciuj sidlokoj estis prenitaj. Dak Kova, kun siaj jedoj kaj cefuloj, sidis centre de unu flanko, sur granda estrado.
Je signo de Dak Kova oni malfermis la pordojn de du kagoj, kaj pelis dekduon da verdMarsaninoj al la centro de la areno. Al ciu oni donis ponardon, poste, ce la malproksima finajo, oni liberigis dekduon da kalotoj, sova gaj hundoj.
Dum la bestoj, gruntantaj kaj bussaumantaj, kuregis al la preskau senarmilaj virinoj, mi turnis la kapon por ne vidi tian abomenajon. La kriegoj kaj ridoj de la hordoj atestis pri la bona kvalito de la sporto, kaj kiam mi rerigardis al la areno, informite de Kantos Kan, ke cio finigis, mi vidis tri venkintajn kalotojn, smacantaj je la korpoj de la viktimoj. La virinoj estis bone defendintaj sin.
Oni liberigis frenezan zitidaron je la restantaj kalotoj.
Kaj tiel dauris, dum la tuta varmega, terura tago.
Min oni bataligis komence kontrau viroj, poste kontrau bestoj, sed car mi havis longan glavon, ciam superis mian kontrauulon per facilmoveco, kaj preskau ciam per forteco, cio estis por mi infanludo. Plurfoje mi gajnis aplaudon de la sangavida ceestantaro, kaj iom antau la fino oni kriis, ke oni prenu min de la areno kaj nomu min ano de la hordoj de Varhun.
Fine restis nur tri; granda verda militisto el norda hordo, Kantos Kan kaj mi. Oni arangis, ke la du aliaj interbatalos, kaj poste mi luktos kontrau la venkinto por la libereco, kiun oni donos al la lasta vivanto.
Kantos Kan estis batalinta plurfoje dum la tago, kaj, same kiel mi, estis ciam venkinta, sed kelkfoje nur etmargene, precipe kontrau la verdaj militistoj. Mi malmulte povis esperi, ke li venkos sian gigantan kontrauulon, kiu dum la tago kvazau falce forigis ciun antau si.
La ulo altis je tri metroj, Kantos Kan je apenau unu.
Kiam ili alproksimigis por batalo, mi vidis artifikon de Marsa glavarto, kiu centrigis cian esperon de Kantos Kan al unu jeto; kiam li estis nur je sep metroj de sia kontrauulo li metis sian glavmanon kiel eble plej malproksimen post la sultro, kaj jetegis la armilon, kun la pinto antaue, rekte al la verda militisto. Gi flugis trafe kiel sago, trapikis la koron, kaj kusigis mortinton en la areno.
Nun Kantos Kan kaj mi devos lukti unu kontrau la alia. Kiam ni alproksimigis mi flustris al li, ke ni daurigu la batalon gis mallumo, esperante, ke ni povos trovi okazon por fugo. La rigardantoj evidente divenis, ke ni ne koremis al interbatalo, kaj hurlis kolere, car neniu el ni donis mortigan pikon. Kiam mi vidis la subitan ekmallumi gon, mi flustris al Kantos Kan, ke li pusu sian glavon inter mian maldekstran brakon kaj mian korpon.
Kiam li faris tion, mi sancelfalis, premante la glavon forte per la brako, tiel ke gi sajne penetris mian bruston.
Kantos Kan konstatis mian artifikon, kaj pasinte rapide al mia flanko, li metis piedon sur mian kolon, eltiris la glavon, kaj sajne donis la finan mortigan trancon tra la kolo, kvankam vere la klingo eniris sendangere la sablon en la areno. En la mallumo nun falinta cien neniu povus vidi, ke li ne mortigis min. Mi flustris al li, ke li iru por pretendi sian liberecon, kaj poste sercu min en la montoj oriente de la civito. Tiel li lasis min.
Kiam la amfiteatro estis malplena, mi singardeme iris al la supro. Car la granda elkavajo trovigis malproksime de la placo, en nelogata parto de la granda mortinta civito, mi sufice facile povis atingi al la preteraj montoj.
Capitro XX. En la fabrikejo de la atmosfero
Tie dum du tagoj mi atendis por Kantos Kan, sed li ne venis, kaj mi ekiris piede lau nordokcidenta direkto, al punkto kie, lau lia diro, trovigis la plej proksima akvovojo. Mia tuta nutrajo estis nur la vegetaja lakto