Capitro XXI. Aera esploranto por Zodanga

Dum mi vojagis al Zodanga, multaj strangaj kaj interesaj aferoj kaptis mian atenton. Ce la diversaj biendomoj, kie mi haltis, mi lernis multon novan kaj instruan pri la kutimoj kaj moroj de Barsumo.

Oni kolektas la akvon por la farmbienoj en grandegaj subteraj rezervujoj ce la polusoj. La akvo venas de la degelantaj negoj surmontaj, kaj oni pumpas gin tra longaj kondukiloj al la diversaj centroj en multlogataj lokoj.

Ambauflanke kaj laulonge de la kondukiloj kusas la kulturitaj regionoj, dividitaj en samgrandaj terpecoj, ciu kontrolata de unu au du registaraj oficistoj. Anstatau akvumi la surfacon de la kampoj, tiel ke malsparigus multe da akvo pro forvaporigo, om transportas la altvaloran fluidon subteren, tra vasta masaro de etaj tuboj, rekte al la radikoj de la vegetajo. La rikoltajoj sur Marso ciam estas samgrandaj, car malestas pluvoj, malestas malpluvoj, malestas fortaj ventoj, malestas insektoj kaj malestas detruantaj birdoj.

Dum tiu ci vojago mi mangis viandon unuafoje post kiam mi forlasis Teron, sukplenajn pecojn, kaj grandajn kotletojn, el la bone nutrataj bestoj de la farmbienoj.

Ankau mi frandis fruktojn kaj legomojn, neniel similajn al tiuj de Tero.

Okaze de mia dua halto mi renkontis kelkajn kulturitajn homojn de la nobela klaso, kaj dum ni interparolis, levigis hazarde Heliumio kiel temo. Unu el la pli maljunaj viroj antau kelkaj jaroj estis tie kiel ano de diplomata misio, kaj li parolis bedaure pri la stato de konstanta milito inter la du landoj.

”Heliumio,” li diris, ”prave fanfaronas pri la belaj virinoj de Barsumo, kaj el ciuj giaj trezoroj la mirinda filino de Mors Kajak, Deja Toris, estas la plej rava. La popolo efektive adoras la grundon sur kiu si pasas, kaj tuta Heliumio funebras, de kiam si perdigis dum tiu malbonsorta ekspedicio. Nia atako kontrau la invalida aviadilaro dum gi retroiris al Heliumio estis unu el tiuj acaj eraroj de nia reganto, pro kiuj Zodango devos plimalpli baldau altigi pli sagan viron al lia ofico. Ec nun, malgrau tio, ke niaj venkantaj armeoj cirkauas Heliumion, la popolo de Zodanga audigas sian vocon malkontentan, car la milito, al kiu mankis justa bazo, estas malpopulara. Niaj armeoj profitis la foreston de la cefa aviadilaro de Heliumio, kiu sercas la princinon, tiel ni povis jam tre malfortigi la civiton. Oni diris, ke gi falos en niajn manojn dum la kelkaj venontaj preterpasoj de la malproksima luno.”

”Kaj kia,” mi demandis kiel eble plej senzorge, ”lau via opinio estis la sorto de la princino, Deja Toris?”

”Si mortis,” li respondis. ”Tion sciigis al ni verda militisto lastatempe kaptita de nia suda armeo. Si fugis de la Tarkaj hordoj kun stranga vivantajo el alia mondo, sed nur trafigis en la manojn de la Varhunanoj. Oni trovis iliajn toatojn vagantaj sur la marfundo, kaj apude postsignojn de sanga lukto.”

La informo ne estis trankviliga, samtempe gi ne pruvis fine la morton de Deja Toris. Mi decidis streci ciun forton por atingi Heliumion kiel eble plej rapide, kaj porti al Tardos Mors tiom da novajo pri la kieo de lia nepino, kiom mi povis.

Dek tagojn post kiam mi forlasis la fratojn Ptor, mi atingis Zodangan. De la momento, kiam mi kontaktigis kun la rugaj homoj de Marso, mi konstatis, ke Ula tiris al mi multe da nedezirata atento, car la granda besto apartenis al speco, kiun la rugaj homoj neniam malsovagigas. Se oni promenus tra cefstrato de Novjorko kun grandega leono ce siaj kalkanoj, oni efikus same kiel mi efikus, se mi enirus Zodangan kun Ula.

Ec la penso pri forigo de la fidela kunulo kauzis al mi tiom da bedauro kaj profunda cagreno, ke mi prokrastis la aferon gis ni atingis la pordegojn de la civito; sed fine ni nepre devis disigi. Se mi pensus nur pri la propra sekureco au plezuro, neniu argumento persvadus min forturni la solan vivanton sur Marso, kiu neniam mankis en amo kaj lojaleco; sed same kiel mi plezure cedus la vivon por servi al tiu, por kiun serci mi frontas la nekonatajn dangerojn de tiu ci civito, por mi tiel mistera, same mi ne povus permesi ec ke la vivo de Ula minacu la sukceson de mia entrepreno. Cetere, temis eble ne pri gia vivo, sed gia momenta felico, car mi ne dubis, ke gi baldau forgesos min. Tial mi ame adiauis la kompatindan beston, promesante al gi tamen, ke se mi postvivos mian aventuran entreprenon, iel mi trovos rimedojn por elserci gin.

Gi sajne plene komprenis min, kaj kiam mi montris en la direkto de Tark gi bedaure forturnis sin. Mi ne kuragis rigardi gian foriron, sed turnis la vizagon al Zodanga, kaj kun cagreno en la koro alproksimigis al giaj minacantaj muroj.

La letero, kiun mi portis de la fratoj, havigis al mi tujan eniron en la grandan cirkaumuritan civiton. Ankorau estis frumatene, kaj la stratoj estis preskau senhomaj.

La logejoj, altigitaj sur siaj metalaj kolonoj, similis al granda enarbara frugilega nestaro, kun la metalaj kolonoj similaj al stalaj arbotrunkoj. La butikojn oni kutime ne levis de la tero, kaj neniel oni riglis au slosis ilin,

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату