mem antaueniris kaj metis metalan ornamajon sur la maldekstran brakon de la feliculo.
Dek viroj tiel estis distingitaj, kiam la oficiro lautkriis: ”Johano Carter, aviadisto!”
Neniam en la gisnuna vivo mi tiel surprizigis, sed pro multjara alkutimigo al armea disciplino mi senprokraste flugis alteren, kaj pasis antauen imitante la aliajn. Kiam mi haltis antau la oficiro, li alparolis min per voco audebla de ciuj kunvenintaj militistoj kaj rigardantoj.
”Rekoninte, Johano Carter, vian egan kuragon kaj vian rimarkindan lerton, per kiuj vi defendis korpe la kuzon de la jedako Tan Kosis, kaj unuope venkis tri verdajn militistojn, nia jedako kun plej alta plezuro faras al vi signon pri sia sato.”
Poste Tan Kosis aliris min. Metinte sur min la ornamajon, li diris: ”Mia kuzo rakontis la detalojn pri via mirinda faro, kiu sajnas preskau mirakla. Se tiel bone vi povis defendi la kuzon de la jedako, kiom pli bone vi povus defendi la jedakon mem. Mi do nomas vin oficiro de la jedaka gvardio, kaj estonte vi logos en mia palaco.”
Mi dankis al li, kaj lau lia ordono okupis lokon inter la stabanoj. Post la ceremonio mi veturigis mian aviadilon al gia loko sur la tegmento de la kazerno de la aeresplora skadro. Tiam, gvidate de palaca servsoldato, mi iris por konigi min al la palaca cefoficiro.
Capitro XXII. Deja Trovita
La cefoficiro estis jam instrukciita, ke li donu al mi gardlokon apud la jedako, kiu dum milito konstante timas ke iu subite mortigos lin; la regulo, ke cio estas pravigebla dum milito, sajne estas la tuto de la Marsa bataletiko. Li do eskortis min tuj al la cambro, kie estis Tan Kosis. Tiu ci estis okupita en parolo kun sia filo, Sab Tan, kaj pluraj korteganoj, kaj ne rimarkis mian eniron.
Belaj tekstapetoj komplete kovris la murojn de la cambro, kaj kasis ciujn pordojn kaj fenestrojn, se ili trovi gis tie. Kaptitaj sunradioj lumigis la cambron; ili estis tenataj inter la plafono kaj la falsplafono farita el nepolurita vitro. Mia gvidanto fortiris unu el la tapetoj, montrante koridoron, kiu cirkauiris la cambron, inter la tapetoj kaj la muroj de la cambro. Li diris, ke mi restu en tiu koridoro tiel longe, kiel Tan Kosis estos en la cambro.
Kiam li forlasos gin, mi sekvu. Mia sola devo, ke mi gardu cie la jedakon, kaj cie evitu mem la rigardon de aliaj.
Post kvar horoj oni anstatauigos min, li diris, kaj forlasis min.
La tapetoj estis strange faritaj, kaj de unu flanko havis aspekton tre solidan, sed el mia kasloko mi povis vidi cion okazantan en la cambro tiel klare, kvazau ne estus kurteno intere.
Apenau mi atingis mian starlokon, el inter la tapetoj ce la kontraua flanko de la cambro venis kvar soldatoj de la jedaka gvardio, cirkauantaj virinon. Alproksimiginte al Tan Kosis ili forpasis ambauflanke, kaj rivelis, tie starantan antau la jedako, kaj ne pli ol tri metrojn for de mi, la belan figuron de Deja Toris, kun vizago radianta pro gojo.
Sab Tan, Princo de Zodanga, antaueniris por renkonti sin, kaj manon en mano ili venis proksime antau la jedakon.
Tan Kosis surprizite rigardis ilin, kaj sin salutis.
”Al kiu stranga kaprico mi devas danki pro ci vizito de la Princino de Heliumio, kiu antau nur du tagoj, kun speciala atento al mia memestimo, informis min, ke prefere si donus sin al Tal Hajus, la verda Tarkano, ol edzini gi al mia filo?”
Deja Toris nur ridetis, kaj la anguloj de sia buso petolis, dum si respondis.
”Ek de la praepokoj sur Barsumo, la virino havis la rajton sangi siajn intencojn lauvole kaj lauhumore, kaj hipokriti pri la interno de sia koro. Tion vi pardonos, Tan Kosis, kiel jam via filo pardonis. Antau du tagoj mi ne estis certa pri lia amo al mi, sed nun mi igis certa, kaj mi venis por peti, ke vi forgesu miajn bravacajn vortojn, kaj akceptu la certigon de la Princino de Heliumio, ke en konvena tempo si edzinigos al Sab Tan, Princo de Zodanga.”
”Mi gojas, ke tiel vi decidis,” respondis Tan Kosis.
”Neniel mi deziras daurigi la militon kontrau la popolo de Heliumio. Mi kronikos vian promeson, kaj tuj faros proklamon al mia popolo.”
”Pli bone, Tan Kosis,” diris interrompe Deja Toris, ”se vi prokrastos vian proklamon gis la fino de la milito.
Strange sajnus al mia popolo kiel ankau al via, se dum interbatalo la Princino de Heliumio donus sin al la malamiko de sia lando.”
”Cu ne eblas, tuj cesigi la militon?” diris Sab Tan. ”Necesas nur la vorto de Tan Kosis por doni pacon. Diru gin, patro mia, diru la vorton, kiu rapide alportos mian felicon kaj finos nepopularan militon.”
”Ni konstatos,” respondis Tan Kosis, ”kiamaniere la popolo de Heliumio akceptos la pacon. Certe mi proponos gin al ili.”
Deja Toris, post kelkaj pluaj vortoj, turnis sin kaj forlasis la cambron, ankorau sekvata de siaj gardistoj.
Kaj tiel la konstruajo de mia songo pri felico rompigis frakase, falis sur la teron de la realeco. La virino, por kiu mi volis doni mian vivon, de kies lipoj mi ec lastatempe