Dum la unuaj jaroj post la eltrovo de tiu ci radio okazis multaj strangaj akcidentoj, gis la Marsanoj lernis mezuri kaj regi la mirindan potencon. Iam, antau naucent jaroj, la unuan aviadilon konstruitan kun rezervujoj por la oka radio oni tromulte stokis; kun kvincenta anaro gi flugis supren de Heliumio, kaj neniam revenis. Gia potenco de repelo al la planedo estis tiel granda, ke gi voja gis malproksimen en la spacon, kie ankorau oni povas vidi gin, helpe de fortaj teleskopoj, rapidantan tra la cieloj dudek mil mejlojn de Marso, etan sateliton, kiu tiel cirkauiros la planedon gis la fino de la tempo.

En la kvara tago post mia alveno ce Zodanga mi faris mian unuan aerveturon, kaj rezulte gajnis promocion kaj kune logejon en la Palaco de Tan Kosis. Kiam mi suprenigis super la civito, mi rondiris plurfoje, poste mi rapidigis al plejeblo mian motoron, kaj suden flugis je ega rapideco, sekvante unu el la grandaj akvovojoj, kiuj alvenas al Zodanga el tiu direkto.

En iom malpli ol unu horo mi vojagis proksimume kvar cent kilometrojn, kiam subite mi vidis malproksime sub mi triopon de tri verdaj militistoj, rajdantaj al malgranda kuranto, kiu sajne penas atingi la limon de unu el la cirkaumuritaj kampoj. Malsupreniginte mian aviadilon rapide, kaj alproksimiginte al la militistoj, mi baldau vidis, ke ili casas rugMarsanon portantan la metalon de la skadro, de kiu mi estis ano. Proksime estis lia aviadileto, cirkauata de riparaj iloj, kiujn evidente li estis uzanta, kiam la verdaj militistoj surprizatakis lin.

Preskau ili jam atingis lin. Iliaj bestoj kuregis rekte al la malforta homo, dum la militistoj klinis sin dekstren kun siaj metalpintaj lancoj. Sajnis, ke ciu volas unua trapiki la kompatindan Zodanganon. Post momento, sen mia bonhazarda alveno, li certe estus kadavro.

Veturigante mian aviadilon rapide, mi baldau atingis la militistojn. Mi trafis per gia pinto la dorson de tiu plej proksima, kaj la frapo, kiu povus trasiri colojn da solida stalo, jetis lian kadavron trans la kapon de lia toato kaj sternigis gin sur la muskon. La toatoj de la aliaj du militistoj, mugante pro timo, turnis sin kaj forkuregis.

Malrapidiginte mian aviadilon, mi rondveturis kaj alteri gis ce la piedoj de la mirigita Zodangano. Li varme dankis pro mia oportuna helpo kaj promesis, ke mi ricevos merititan rekompencon, car mi ja savis la vivon de kuzo de la jedako de Zodanga.

Ni ne plu parolis multe, car ni sciis, ke la militistoj revenos tiel baldau, kiel ili ree povos regi siajn toatojn.

Alirinte lian difektitan aviadilon, ni penis fini la bezonatajn riparajojn, kaj preskau sukcesis, kiam ni vidis, ke la du verdaj ulacoj revenas rapide al ni de kontrauaj direktoj.

Kiam ili alvenis gis cent metroj de ni, iliaj toatoj denove igis neregeblaj kaj rifuzis plie alproksimigi al la aviadilo timiginta ilin.

La militistoj fine deigis, kaj snurliginte siajn bestojn, venis al ni kun elingigitaj glavoj. Mi aliris la pli grandan, petinte la Zodanganon kiel eble plej bone kontraubatali la alian. Nestrecinte la fortojn mi mortigis mian kontrauulon, kiel kutime mi nun povis fari, kaj mi rapidis al mia nova konatulo, kiun mi trovis en malbona situacio.

Li estis vundita kaj kusanta, kaj la piedego de la kontrauulo estis sur lia gorgo, kaj la glavo levita por doni mortigan baton. Unusalte mi transiris la dudek metrojn inter ni, kaj trapikis la korpon de la verda militisto. Lia glavo falis sendangere teren, kaj li mem malrigide sur la sternitan korpon de la Zodangano. Mallonga esploro pri tiu ci ne riveligis dangerajn vundojn, kaj post iom da ripozo li diris, ke li sentas sin kapabla provi la reenvoja gon. Li devos veturigi sin mem, tamen, car la delikataj aviadiloj estas konstruitaj nur por unuopaj anoj.

Rapide kompletiginte la riparojn, ni kune levigis en la sennuban cielon, kaj rapide, sen plua misaventuro revenis al Zodanga.

Alproksimigante al la civito, ni trovis grandan kunvenintaron civilulan kaj militistan sur la antauurba platajo.

La cielo estis preskau nigra pro la multaj militaj aviadiloj, kiel ankau privataj kaj publikaj plezuraviadiloj, ciuj flirtantaj multkolorajn silkajn rubandojn, kaj standardojn kaj flagojn kun pitoreskaj desegnajoj.

Mia kunfluganto faris signon, ke mi malrapidu, kaj proksimiginte sian aviadilon al mia, proponis ke ni aliru kaj rigardu la ceremonion. Li diris, ke gi okazas por fari distingojn al individuaj oficiroj kaj soldatoj pro kuragaj agoj kaj altvaloraj servoj. Li malvolvis etan flagon, kiu signis, ke lia aviadilo portas anon de la rega familio de Zodanga, kaj kune ni trovis vojon tra la densa amaso de aviadiloj, gis ni restis guste super la jedako de Zodanga kaj lia stabo. Ciuj sursidis la etajn malsovagajn virtoatojn de la rugMarsa speco, kaj iliaj ornamajoj enhavis tiel grandan kvanton de belkoloraj plumoj, ke mi nepre devis rimarki la similecon kun aro da rugaj indianoj sur mia propra Tero.

Unu el la stabo altiris la atenton de Tan Kosis pri la apudesto de mia kunfluganto, kaj la reganto signis, ke li malsuprenvenu. Dum ili atendis, ke la soldataroj okupu siajn lokojn fronte al la jedako, la du viroj interparolis seriozmaniere. De tempo al tempo la jedako kaj liaj stabanoj rigardis al mi. Mi ne povis audi la parolon. Baldau gi cesis, kaj ciuj deigis de siaj toatoj, kiam la lasta soldataro okupis sian starlokon antau sia imperiestro. Iu stabano aliris la soldatojn, elkriis ies nomon, kaj komandis tiun antauenveni. La oficiro poste laute rakontis pri la heroa ago, kiu gajnis la aprobon de la jedako, tiam la jedako

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату