kiam li eniris la malhele lumigatan cambron mi vidis, ke li tenas en la mano longan maldikan ponardon, kaj akrigas gin sur stono. En lia menso estis la decido, inspekti la radiumajn pumpilojn, kio okupos proksimume tridek minutojn, kaj poste reveni al mia dormcambro kaj mortigi min.

Dum li pasis tra la salono kaj malaperis en la pasejon kondukantan al la pumpilejo, mi singardeme eliris el mia kasejo kaj transiris al la pordo, la interna pordo el la tri starantaj inter mi kaj la libereco.

Koncentrigante mian menson je la granda seruro, mi jetegis al gi la nau pensradiojn. Senspire mi atendis, kaj fine la granda pordo trankvile malfermigis, kaj glitis flanken. Unu post la alia ciuj pordoj malfermigis lau mia ordono, kaj Ula kaj mi pasis en la mallumon, liberaj, sed apenau en pli bona stato ol antaue, krom tio, ke ni havis plenajn ventrojn.

Forrapidante de la timiga konstruajego, mi iris al la unua transvojo, intencante kiel eble plej frue atingi la centran impostbarieron. Mi atingis gin matene, kaj enirinte la unuan enfermajon, mi sercis ian logatejon. Trovi gis malaltaj, neregulaj betonaj konstruajoj. Iliaj pordoj estis fortaj kaj ne malfermeblaj, kaj nenio rezultis de frapado kaj vokado. Ellacigita pro manko de dormo, mi terenjetis min, ordoninte al Ula, ke gi gardostaru.

Iom poste giaj murmuregoj vekis min, kaj mi malfermis la okulojn por vidi tri rugMarsanojn, kiuj staris proksime kaj alcelis min per siaj pafiloj.

”Mi estas senarmila kaj neniel malamika,” mi rapide klarigis, ”mi estis malliberigito de la verdaj homoj, kaj nun estas survoje al Zodanga. Mi petas nur nutrajon kaj ripozon por mi kaj por mia kaloto, kaj konsilon pri la vojo al mia celo.”

Ili lasis fali la pafilojn, kaj antauen venis al mi kun afabla mieno. Ili metis la dekstrajn manojn sur mian maldekstran sultron, lau sia salutmoro, kaj faris multajn demandojn pri mi kaj miaj vagadoj. Poste ili kondukis min al la domo de unu el ili, tute proksime.

La konstruajoj, ce kiuj mi frumatene frapadis entenis nur farmbienan bestaron kaj produktajon. La logdomo staris en bosko de arbegoj, kaj simile al ciuj rugMarsanaj hejmoj estis levita dum la nokto al alteco de dudek metroj super la tero, sur granda rondforma metala safto, glitigebla supren au malsupren en ingo konstruita en la tero, kun eta radiuma motoro, en la enirejo de la konstruajo, kiel funkciigilo. Anstatau rigli kaj seruri siajn domojn, la rugMarsanoj simple altigas ilin dumnokte al nivelo sendangera. Ankau ili havas rimedojn por private subterigi au superterigi ilin, kiam ili volas libertempe foresti.

Ci tiuj fratoj, kun siaj edzinoj kaj infanoj, estis okupantaj tri tiajn domojn sur la farmbieno. Ili ne mem laboris, dejorante kiel registaraj oficistoj por laborigi la militkaptitojn, la nepagontajn suldantojn, kaj la needzi gemajn fraulojn, tro malricajn por pagi la altan imposton, kiun ciuj rugMarsanaj registaroj faras kontrau la frauleco. Ili estis ege bonkoraj kaj gastigemaj, kaj mi restis plurajn tagojn inter ili, ripozante kaj resanigante post miaj multaj lacigaj kaj strecaj travivajoj.

Kiam ili finauskultis mian historion, en kiu mankis cia aludo pri Deja Toris kaj pri la maljunulo en la atmosfera fabrikejo, ili konsilis al mi kolorigi mian korpon por pli similigi min al ili, kaj poste serci dungigon en Zodanga, au en la armeo, au en la militsiparo.

”Ne estas versajne, ke oni kredos vian historion antau ol vi pruvos vian fidindecon, kaj gajnos amikojn inter la altrangaj nobeloj de la kortego. Plej bone estos por vi fari militan servon, car ni Barsumanoj estas favoraj al milito, kaj rezervas niajn plej altajn distingojn kaj premiojn por la militistoj ”

Kiam mi estis preta por forlasi, ili donis al mi malgrandan malsovagan virtoaton, de la speco kiun la rug-Marsanoj uzas por rajdado. La besto estas samgranda kiel cevalo, kaj tute mildnatura, sed lau koloro kaj formo guste kopio de sia sovaga kuzo.

La fratoj donis al mi rugan oleon per kiu mi kovris mian tutan korpon, kaj unu el ili tondis mian hararon, jam tre longan, lau la modo, tiel ke mi povus sur Barsumo sajni ordinara rugMarsano. Oni donis al mi ankau novajn metalon kaj ornamajojn lau la stilo de gentlemano de Zodanga anigita al la familio Ptor; la familia nomo de miaj bonfarantoj estis Ptor.

Ili plenigis ankau saketon por mi per mono de Zodanga.

La signoj por intersango sur Marso similas al niaj moneroj, krom ke ili estas ovalaj. Papermonon eldonas individuoj laubezone, dufoje en la jaro, kaj dufoje en la jaro ili reacetas gin. Se iu viro eldonas pli, ol li povas reaceti, la registaro pagas liajn kreditorop plene, kaj la suldanto perlaboras la sumon sur la farmbienoj au en la minejoj, kiuj senescepte estas registare posedataj. Tia arango kontentigas ciun, krom la suldantoj, car estas malfacile trovi volontulojn por labori sur la grandaj farmbienoj, kiuj etendigas kiel mallargaj rubandoj de poluso gis poluso, tra sencivilizaj terpecoj logataj de sova gaj bestoj, kaj ec pli sovagaj homoj.

Kiam mi menciis, ke mi ne kapablas repagi ilin por iliaj afableco kaj komplezemo, ili asertis, ke mi ja havos okazon, se mi vivos longe sur Barsumo. Adiauinte min, ili rigardis al mi, gis mi igis ne plu videbla sur la larga blanka vojo.

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату