estis novaj kaj sennomaj. Mi same ne kapablas priskribi ilin, kiel vi mem ne kapablas priskribi rugon al blindulo.

Mi scias, tamen, ke ili estis ekstreme belaj.

La maljunulo sidis kaj parolis kun mi dum pluraj horoj, kaj strange estis, ke mi kapablis legi ciun lian penson, dum li povis percepti nenion en mia menso, krom se mi parolis. Mi ne sciigis lin, ke mi tion kapablas, kaj mi lernis multon, kio poste montrigis ege valora, multon, kion mi neniam lernus se li divenus mian povon; la Marsanoj tiel estras sian mensan masinaron, ke ili kapablas tute precize direkti siajn pensojn.

La konstruajo, en kiu mi trovigis enhavis la masinaron por produkti la artefaritan atmosferon, kiu subtenas la vivon sur Marso. La sekreto de la procedo kusas je la utiligo de la naua radio el la radiaro, kiun mi aludis en la priskribo pri la juvelaro de mia gastiganto.

Oni apartigas tiun radion de la aliaj sunradioj per instrumentoj lokigitaj sur la tegmento de la granda konstruajo, kies tri kvaronojn oni uzas kiel rezervujojn por provizoj de la naua radio. Tiun ci produktajon oni prilaboras elektre, pli guste, iajn proporciojn de delikataj elektraj vibroj oni enkorpigas je gi, kaj la rezulton oni pumpas al la kvin cefaj aercentroj de la planedo kie, okaze de gia liberigo, kontakte kun la etero de la spaco transformas gin al atmosfero.

Ciam oni havas sufice da rezervprovizo de la naua radio en la granda konstruajo por daurigi la nunan Marsan atmosferon dum mil jaroj, kaj la sola eventuala timo estus, lau la klarigo de mia nova amiko, ke iu akcidento trafus la pumpan aparaton.

Li kondukis min al interna cambro, kie mi vidis dudekon da radiumaj pumpiloj, ciu kapabla provizi la tutan Marson per la atmosfera kombinajo. Dum okcent jaroj, li diris, li rigardis tiujn pumpilojn, kiujn oni uzas alterne dum unu tago de iom pli ol dudek kvar kaj duono da Teraj horoj. Li havas unu helpanton, kiu dividas kun li la periodon de observado; ciu el la du homoj pasigas sola en la granda fabrikejo duonan Marsan jaron, do tricent kvardek kvar Teraj tagoj.

AI ciu rugMarsano oni instruas dum plej frua infana go la principojn de la fabrikado de atmosfero, sed nur du homoj samtempe tenas la sekreton pri eniro al la granda konstruajo, kiu, kun muroj dikaj kvindek metrojn, kaj kun vitra kontrauaviadila sirmilo supertegmenta, dika du metrojn, estas komplete neatakebla. Oni timas atakon nur flanke de la verdaj homoj, au de iu freneza ruga viro, car ciuj Barsumanoj scias, ke cia vivantajo sur Marso dependas por sia ekzisto de la seninterrompa funkciado de la fabriko.

Dum mi rigardis liajn pensojn, mi eltrovis la kuriozan fakton, ke la eksterajn pordojn oni funkciigas per telepatio.

La seruroj estas tiel delikate faritaj, ke la pordoj liberi gas per la efiko de ia kombinajo de pensradioj. Eksperimente mi volis igi lin pro surprizo malkasi la kombinon, kaj mi demandis lin en senzorga maniero, kiel li povis malslosi la pordon por mi, estante interne de la konstruajo. Fulmrapide nau Marsaj sonoj levigis en lia menso, sed tiel rapide ili malaperis, kaj li respondis, ke tian sekreton li ne rajtas malkasi.

De tiu momento lia sinteno al mi sangigis, kvazau li timis, ke li malkasis sian grandan sekreton, kaj mi legis la suspektemon en liaj rigardoj kaj pensoj, malgrau tio, ke li ankorau amike parolis.

Antau ol mi iris ripozi por la nokto, li promesis doni al mi leteron al apuda agronomo, kiu helpos min atingi Zodangan, la plej proksiman Marsan civiton.

”Sed nepre ne diru al ili, ke vi celas al Heliumio, car ili militas kontrau tiu lando. Mia helpanto kaj mi apartenas al neniu lando; ni apartenas al tuta Barsumo, kaj tiu ci talismano, kiun ni portas, protektas nin en ciuj landoj, ec inter la verdaj homoj, se okaze ni ne povas eviti ilin. Do, bonan nokton, amiko mia, vi havu longan kaj ripozan dormon. Jes, longan dormon.”

Li ridetis afable, sed mi legis en liaj pensoj la deziron, ke neniam li lasis nin eniri, poste mi vidis bildon, lau kiu li dumnokte staras super mi, rapide uzas longas glavon, kaj formas la vortojn: ”Mi bedauras, sed tiel estos plej bone por Barsumo.”

Kiam li fermis la pordon de mia cambro, elirinte, mi ne plu vidis liajn pensojn, ne plu vidante lin; tio sajnis al mi stranga, pro mia nescio pri la funkcimetodoj de telepatio.

Kion mi faru? Kiel fugi tra tiuj grandegaj muroj? Avertita, nun mi povus facile lin mortigi, sed se li estus morta mi ne povus fugi, kaj la haltigo de la fabrika masinaro rezultigus, ke mi mortus kune kun ciuj Barsumanoj, inkluzive de Deja Toris, se si ankorau ne mortis. La sorto de la aliaj neniel interesis min, sed la penso pri Deja Toris forpelis el la menso ciun deziron mortigi mian erarigitan gastiganton.

Singardeme mi eliris el mia cambro. Sekvata de Ula, mi sercis la plej internan el la pordoj. Freneza plano trafis mian menson; mi penos perforti la grandajn serurojn, uzante la nau pensradiojn, kiujn mi legis en la menso de mia gastiganto. Kaurirante tra koridoro post koridoro, malsupren tra serpentantaj pasejoj, mi fine atingis la grandan salonon, kie mi mangis en tiu mateno. Nenie mi vidis mian gastiganton, kaj mi ne sciis, kie li nokte logas. Guste kiam mi estis pasonta brave en la salonon, eta bruo averte pelis min retroen en la ombron de alkovo en la koridoro. Tirante al Ula, mi kauris en la mallumo.

Baldau la maljunulo preterpasis min proksime, kaj

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату