sia nebrila torco, tiel ke, klinigante por almeti mian mangajon, li metis la kapon samnivele kun mia brusto.

Do, kun la ruzeco de frenezulo, mi kiel eble plej multe malantauen lokigis min, kiam la postan fojon mi audis lin alproksimigi; kaj alprenante parton de mia malstrecita cenaro mi atendis lian alvenon, kaurante kiel sovaga besto. Kiam li klinigis por almeti mian mangajon, mi svingis la cenaron super mia kapo, por poste trafi frakase lian kranion. Silente li falis morta.

Ridante kaj balbutante, kiel tia idioto, kia mi jam preskau igis, mi jetis min al lia sternita korpo, kaj miaj fingroj sercis lian gorgon. Baldau ili trovis etan cenaron, je kies fino pendis pluraj slosiloj. Tuj kiam la fingroj tusis la slosilojn, revenis al mia menso la sago. Ne plu mi estis balbutanta idioto, sed sagaca, rezonkapabla viro, kun la ebleco por fugo guste en miaj manoj.

Dum mi palpsercis por forigi la cenaron sur la kolo de mia viktimo, mi momenton rigardis en la mallumon.

Fikse, brile, senpalpebrume, ses paroj da okuloj trafis min. Malrapide ili alproksimigis al mi, malrapide mi fortiris min de ili. Denove en la angulo de la karcero, mi kaurigis, eltenante la manojn antau mi. Antauen venadis la teruraj okuloj, gis ili atingis la kadavron ce miaj piedoj. Post ili sin retiradis, nun kun stranga grinca sono, gis fine ili malaperis en ian nigran kaj malproksiman alkovon de mia karcero.

Capitro XIX. Batalo en la areno

Fine mia menso retrovis la trankvilon, kaj mi denove provis forigi la slosilojn sur la kadavro de mia gardinto. Sed kiam mi palpvole etendis la manojn en la mallumon, kun teruro mi konstatis, ke la kadavro malaperis.

Subite la vero trafis min; la posedantoj de tiuj brilantaj okuloj fortrenis gin, por mangi, por fari kion ili atendis fari pri mia propra korpo, atendis dum tagoj, dum semajnoj, dum monatoj.

Dum la du postaj tagoj oni alportis al mi neniun mangon, sed fine venis nova sendito, kaj denove mi igis enkarcerito ordinara; tamen mi ne denove lasis mian rezonon subigi pro la teruroj de mia situacio.

Baldau oni envenigis alian kaptiton, kaj ligis lin per cenaroj apud mi. Per la nebrila torclumo mi vidis, ke li estas rugMarsano, kaj apenau mi povis atendi la foriron de liaj gardistoj, antau ol alparoli lin. Kiam la sonoj de iliaj foriraj pasoj formortis en la distance, mi elkrietis la Marsan vorton de saluto, ”kaoron.”

”Kiu estas tiu, parolanta en la mallumo?” li respondis.

”Johano Carter, amiko de la rugaj homoj de Heliumio.”

”Mi estas de Heliumio,” li respondis, ”sed vian nomon mi ne memoras.”

Do, mi rakontis al li mian historion same kiel mi jam skribis gin ci tie, ellasante nur cian ajn aludon pri mia amo al Deja Toris. Li multe ekscitigis pro la novajoj pri la princino de Heliumio, kaj sajnis tute certa, ke si kaj Solla facile povus esti atingintaj al sekura loko, post kiam ili forlasis min. Li diris, ke li bone konas la lokon, car la kanjono, kiun la Varhunanoj trapasis, estis la sola uzata de ili okaze de alsuda marsado.

”Deja Toris kaj Solla eniris la montojn je punkto malpli ol ok kilometrojn de granda akvovojo, kaj certe estas nun tute preter dangero.”

La nomo de mia kunenkarcerito estis Kantos Kan, leutenanto en la militistaro de Heliumio. Li estis ano de la malbonsorta ekspedicio, kiu falis en la manojn de la Tarkanoj je la tempo, kiam Deja Toris igis kaptitino, kaj li rakontis koncize la eventojn, kiuj sekvis la malvenkon de la aviadiloj.

Severe difektitaj kaj kun malmultigitaj anaroj, ili lamiris malrapide al Heliumio, sed preterpasante la civiton Zodanga, cefurbon de la plej grandaj malamikoj de Heliumio inter la rugMarsanoj, ili estis atakataj de granda aro de militaj aviadiloj, kaj tute detruigis krom tiu aviadilo, al kiu apartenis Kantos Kan. Lian aviadilon oni persekutis dum pluraj tagoj, sed fine gi povis forlasi la malamikojn dum senluna nokto.

Tridek tagojn post la kaptigo de Deja Toris, proksimume en la tempo, kiam ni atingis Tarkon, lia aviadilo atingis Heliumion kun dek homoj, el la komenca anaro de sep cent. Tuj sep aviadilarojn, ciu de cent grandaj aviadiloj, oni sendis sercantaj por Deja Toris, kaj de tiuj aviadiloj oni elsendis du mil pli malgrandajn, en vana sercado por la perdita princino.

La vengemaj aviadilaroj forvisis de sur la vizago de Barsumo du komunumojn da verdMarsanoj, sed neniajn postsignojn de Deja Toris ili trovis. Ili estis sercintaj inter la nordaj hordoj, kaj nur dum la lastaj tagoj etendis sian sercadon suden.

Kantos Kan estis anigita al unu el la etaj unuviraj flugmasinoj, kaj estis trovita de la Varhunanoj, dum li esploris ilian civiton. Mi treege admiris lian kuragon; sola li surterigis ce la civita limo, kaj surpiede penetris gis la konstruajoj cirkau la placo. Dum du tagoj kaj du noktoj li esploris iliajn logejojn kaj karcerojn por trovi la amatan princinon, sed fine trafigis en la manojn de Varhunanaro, guste kiam li estis forlasonta, jam certa, ke Deja Toris ne trovigas tie.

Dum nia enkarcerigo Kantos Kan kaj mi bone konatigis,

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату