Nun miaj okuloj trafis lin, kaj mi vidis, ke li ne estas Tarkano, car liaj ornamajoj kaj metaloj ne estas de tiu hordo. Li estis grandstatura ulo, kun teruraj cikatroj sur la kapo kaj rompita dentego, kaj mankis al li unu orelo.

Inter liaj ornamajoj estis homaj kranioj, kaj pluraj sekigitaj homaj manoj. Pro lia aludo al la grandaj ludoj, pri kiuj mi tiom audis, kiam mi estis inter la Tarkanoj, mi konvinkigis, ke mi ja saltis el purgatorio en gehenon.

Post kelkaj pluaj vortoj kun la virino, kiam si certigis lin, ke mi sufice sanas por vojagi, la jedo ordonis, ke ni surigu sur la bestojn kaj rajdu sekvante la ceteran cefan militistaron. Oni ligis min forte al escepte sovaga kaj neregebla toato, kaj kun rajdanta militisto ciuflanke por malhelpi, se la besto emus forkuri, ni ekiris kun ega rapideco serce post la cefa militistaro. Miaj vundoj malmulte doloris, tiel bone kaj rapide efikis la kuraciloj uzitaj de la virino.

Iom antau la mallumigo ni atingis la ceteran militistaron, baldau post kiam ili preparis sian tendaron por la nokto. Tuj oni kondukis min al la plej alta cefulo, la jedako de la hordoj de Varhun.

Simile al la jedo alkondukinta min, li portis multege da cikatroj, kiel ankau da homaj kranioj kaj manoj, ornamajoj de preskau ciuj militistoj de tiu ci raso, kies feroco estas ec pli granda ol ce la Tarkanoj.

La jedako, Bar Komas, kiu estis relative juna, estis celo de la jaluza kaj envia malamo de sia leutenanto, Dak Kova, la jedo kiu kaptis min. Mi rimarkis, ke tiu ci ofte kaj intence malgentilis al la plialtrangulo. Li tute preterlasis la kutiman formalan saluton, kiam ni iris antau la jedakon, kaj dum li krude sovis min antauen, li ekkriis per voco lauta kaj minaca: ”Jen mi alkondukis strangan ulon portanta la metalon de Tarkano, kiu lau mia plezuro batalos kontrau sovaga toato dum la grandaj ludoj.”

”Li mortos, se li mortos, lau la maniero kiun jugos tauga Bar Komas, via jedako,” respondis la juna reganto, emfaze kaj digne.

”Se li mortos?” mugis Dak Kova, ”sed tre certe li mortos, Bar Komas, kaj via sentimentaca kompato ne savos lin. Ho, ke Varhun estu regata de vera jedako, ne de akvakora malfortulo, kies metalon ec maljuna Dak Kova povus forsiri per siaj nudaj manoj!”

Bar Komas dum momento rigardis rekte la minacan kaj malobeeman cefulon, kun esprimo de digna, sentima malestimo, poste, netirinte armilon kaj nedirinte vorton, li jetis sin al la gorgo de la kalumniinto.

Neniam antaue mi vidis du verdMarsanajn militistojn batali per la naturaj armiloj. Ili ambau montris gradon de besta feroco, pli intensan ol la plej malsana imago povus bildigi, ili siris permane la okulojn kaj orelojn unu de la alia, kaj per siaj brilantaj dentegoj trancis kaj pikegis, gis ili estis sangrubande siritaj de kapo al piedoj.

Bar Komas multe superis en la batalo, estante pli forta, pli rapidmova, kaj pli inteligenta. Baldau sajnis, ke la lukto estas finita, sed subite Bar Komas glitfalis. Dak Kova bezonis nur tion. Jetinte sin al la korpo de sia kontrauulo, li enigis sian tutan grandan dentegon en lian ingvenon, kaj malferme siris la tutan korpon laulonge.

Venkinto kaj venkito ruligis malrigide en la muskon kiel amaso da sanganta karno.

Bar Komas estis tute morta, kaj nur la plej Herkulesaj penoj de la virinoj de Dak Kova povis savi lin el lia meritita sorto. Post tri tagoj li surpiede kaj senhelpe vizitis la kadavron de Bar Komas, kiun laukutime oni ne delokigis, metis sian piedon sur la kolon de sia antaua reganto, kaj alprenis la titolon Jedako de Varhun. La manojn kaj kapon de la mortinta jedako oni aldonis al la ornamajoj de la venkinto, kaj la ceteron oni bruligis kun akompano de amasa kaj terura ridegado.

La vundoj de Dak Kova tiel malfruigis la marsadon, ke oni decidis forlasi la ekspedicion, (kiu estis nur negrava atakafero venge pro detruo de la kovilo) gis post la grandaj ludoj, kaj la tuta militistaro, dek mil lau nombro, returnis sin al Varhun.

La sceno, kiun mi vidis okaze de mia unua renkontigo kun tiu ci kruela kaj sangavida popolo, estis tipa pri tiuj vidotaj ciutage dum mia restado inter ili. Ili estas pli malgranda hordo ol la Tarkanoj, sed ege pli feroca. Ciutage iuj anoj de la komunumoj de Varhun renkontigis por gismorta batalo, kaj foje en unu tago mi vidis okon da tiaj dueloj.

Ni atingis la cefurbon de Varhun post tritaga marsado, kaj tuj oni jetis min en karceron, kaj forte ligis min per cenaroj al la planko kaj muroj. De tempo al tempo oni alportis al mi mangajon, sed pro la ega mallumeco de la loko mi ne scias, cu mi restis tie tagojn au semajnojn au monatojn. Tio estis la plej terura travivajo de tuta mia vivo, kaj ankorau nun mi miras, ke mia menso ne cedis sian bazon en la terureco de tiu nigreco. Abundis slimaj, rampantaj vivantajoj; malvarmaj, serpentaj korpoj suriris min ciufoje, kiam mi kusigis, kaj en la mallumo ofte mi vidis fajrajn okulojn, intense rigardantajn al mi. Neniu sono el la supera mondo atingis min, kaj neniun vorton la karcera gardanto konsentis diri, kiam li alportis mian mangajon, malgrau tio, ke mi pafadis demandojn al li.

Fine mia tuta malamo kaj malsatego al la abomenindaj kreitajoj, kiuj ci tien lokigis min, centrigis sin je tiu sola gardisto, kiu por mi reprezentis la tutan hordon de Varhunanoj. Mi rimarkis, ke li ciam pasis antauen kun

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату